La naturo mem posedas sian lingvon, kiu esprimiĝas en diversaj sonoj pere de la motivoj kaj funkcioj de ĝiaj regnoj, kie ĉiu afero, estaĵo aŭ vegetaĵo, povas esti konsiderata kiel vivanta litero kaj formi diajn vortojn! Kio estas vivo se ne la Vorto de Dio?
La homa lingvo devenas de ununura origina lingva esprimo, kiu konsistigas ĝian bazon aŭ fundamenton. Pro tio ĉiuj idiomoj alportas neforigeblajn signojn, ke ili devenas de unusola trunko. La literoj ne estis hazardaj inventoj, nek produktoj de improvizaj kapricoj. Ili naskiĝis kiel necesaj simboloj por identigi la internajn anim-statojn kaj pro tio estas penetritaj de la spirito kaj ideoj el kiuj ili originis.
Jen do kio okazas kun Esperanto: ĝi posedas la bazojn kaj la radikojn de la ĉefaj mondaj lingvoj kaj plej profunde esploris, en la inicaj fontoj de tiuj idiomoj, iliajn plej evidentajn kaj ekzaktajn trajtojn por tiam konsistigi la definitivan parolmesaĝon kapablan interpreti ĉiujn ideojn per unusola lingvo.
Pro tio ĝi posedas, pli ol iu alia idiomo, la originan mantran forton de la potenca psiko, kiu konstruis la lingvon de la terloĝanto.
Car en iu mantro la spirita interna nobleco produktas la plej altan magian sekvencon, estas evidente, ke Esperanto - universala idiomo kompilita de unu el la plej saĝaj kaj oferemaj homoj - estas ankaŭ la lingvo plej taŭga por krei, per siaj vortoj kriteriaj, klaraj, ekzaktaj kaj fluaj, unu el la plej belajn mantrajn idiomojn de la mondo. Ciu el ĝiaj vortoj ne nur posedas la forton kaj emociemon de homo, popolo aŭ nacio, sed ankaŭ interligas, al ĝia "psikofizika" vibrado, la saman penson de la tuta homaro kaj allogas la noblajn animojn de la superaj mondoj, kiuj revas kaj agas por la kunfratiĝo de ĉiuj homoj. Kiam Esperanto estos agnoskita de la tuta homaro, ĉiu el siaj vortoj estos potenca mantro agordante en la sama psika vibrado la deziron kaj la penson de ĉiu ajn homo.
Ramatis
: La menso estas iaspeca uzino, kiu produktas energion. Kiam ĝi perdas la memregadon aŭ estas kaptita de furiozo, malamo, kolero, envio aŭ ĵaluzo, elsendas difinitajn faskojn de ondo-fortoj, kiuj trapasas la "etero-astralan" kampon de la cerba zono de la perispirito malaltigante la vibran normon de la mensa energio, kiu troviĝas tie libera. Tiam, produktiĝas fenomeno, kiun tre bone vi povus difini kiel "mens- astralan koaguliĝon", rememorante la kazon de ondo de malvarmo, kiu agante ene de akvovapora atmosfero, solidiĝas en guto-formo. Tiu fenomeno similas ankaŭ al elektra kurento, kiu trapasante salan solvaĵon produktas tradician precipitaĵon konstatitan en kemi- fizikaj laboratorioj. Same, la modifitaj mensaj ondoj venenigas ankaŭ la nevideblan astralan atmosferon ĉirkaŭ la cerbo, produktante substancojn je malalta vibrado, kiuj fariĝas nocaj kaj pro tio devas esti eliminitaj de la psika zono aŭ de la aŭra kampo de la homo.La hipofizo, kiu dinamike regas la endokrinan sistemon kaj plej influas la nervan sistemon, pro sia delikateco suferas tiam plejparte la fortegan kaj agresan kolizion de la perturbita menso. Tiu kolizio reflektiĝas en la aliaj organoj de la glanda reto kaj provokas akcelon kaj precipitadon de neoportunaj hormonoj en la sango-cirkuladon kaj konsekvencan toksadon de la organismo.
La Naturo, orientita per la dia saĝo, forpelas eksteren la neoportunan ŝarĝon tra la ekskrementaj kanaloj de la korpo kiel renoj, intestoj kaj haŭto. Tiam ofte okazas, ke personoj perfortaj, koleraj, ekscitaj, pesimismaj aŭ ĵaluzaj, preskaŭ ĉiam estas viktimoj de nespecifaj alergioj, urtikarioj, nefritoj, ekzemoj neŭro-hepataj, ekestoj de disenterio aŭ hemoroidoj, kiel frukto de mensaj malekvilibroj kaj psikaj senkontroloj. La hipokondriuloj, ekzemple, vivas en malfeliĉa cirklorezono: kiam la hepato malsaniĝas, modifiĝas ilia psiko-sinteno kaj kiam ĉi tiu malharmonias, ili malsanigas la hepaton.
Estas do evidente, ke la koleremaj vortoj, instrumento kiu interpretas la malekvilibrajn emociojn aŭ la mensajn perfortojn, devas produkti videblajn organajn modifojn, kiel ĉefaj clementoj de psika malekvilibro. Same, malharmoniaj vortoj nature postulas apartajn klopodojn por esti prononcitaj dum aliaj asociiĝas al malsanaj statoj kaj malaltigas la spiritan kuraĝon influante la korpon. Kiam vi laŭdas proksimulon per amaj pacaj vortoj, ili vekas statojn de afekcio, optimismo kaj espero, kio ja ne okazas se la csprimoj estis malamaj aŭ rankoraj. La vortoj vekas ideojn kaj produktas malsamajn statojn kaj motivojn en la homo. Ni ripetas al vi: la vortoj estas parolŝlosiloj, kiuj transformas vin kiam vi aŭskultas aŭ elparolas ilin kaj tiam okazas ankaŭ malsamaj konsekvencoj en la psiko kaj sekve en la fizika korpo.