Ramatis:
Notu, ke la aŭdado de dubesencaj aŭ antipatiaj vortoj, kun troa aglutino de konsonantoj, kiuj misformas la harmonian prononcon, produktas malagrablajn sencacojn en la homa menso kaj, krom tio, la lingvoj al ni nesimpatiaj, ne nur malaltigas niajn psikajn kondiĉojn, sed eĉ incitas nin! Tiel kiel individuo latin-rasa povas antipatii kun la idiomoj slava aŭ araba kaj ĉagreniĝi aŭ laciĝi nur je la penso aŭdi ilin, ankaŭ civitano slava aŭ araba povas senti saman antipation por la latinaj ingvojLa lingvo de iu ajn popolo estas reflekso de ĝiaj emocioj. Se ekzistas antipatio de iu raso por alia, tujtuje iliaj lingvoj ankaŭ fariĝas reciproke antipatiaj pro la psika leĝo sentema al iu ajn antagonisma vibrado. Ekzistas vilaĝaj dialektoj, kies vortoj tiel interpuŝiĝas kaj interfrotiĝas per heterogenaj sonoj, ke elparolitaj de homoj alkutimiĝintaj al pureco de kelkaj nobelaj idiomoj, ili ŝajnas kvazaŭ maĉado de ŝtonetoj anstataŭ fluado de vortoj! Kiel ni jam diris, ekzistas vortoj, kiujn, se oni povus analizi per modemaj laboratoriaj instrumentoj, donus al vi la certecon, ke difinitaj leksikologiaj kombinadoj influas la temperaturon kaj la sango-cirkuladon de la homa korpo!
Ĉiuj alfabetaj literoj reagas en apartaj zonoj de via korpo, se elparolante vi povus mense aŭskulti ilin. Nur pensante pri ili vi povus senti iliajn efikojn. Ekzemple, pensante I ĝi eas en la supro de la kapo, ĉar ĝi estas la vertikala simbolo de la psika unuiĝo kun la "koronaria ĉakro"; K, mense sonas en la gorĝo centro kaj reagas en la regiono de la "laringa ĉakro"; H emas ventre resoni en la regiono de abdomena plekso, kie situas la "liena ĉakro" kaj la "geneza", kiel litero, kies formo rememoras la subtenon en ĝiaj stangoj, kun ekzakta reeo je alteco de la granda simpatia nervo kie sin apogas la astrala korpo.
Jen kial Jesuo, kiu krom sublima anĝelo estis genia sciencisto, povis tiel bonc utiligi sian miraklan povon sur la popolo, uzante la parolon kiel potencan generatoron de spiritaj energioj kaj produktante la eksterordinarajn fenomenojn, kiujn la plebo konsideris sublimajn miraklojn!
Tamen ekzistas daŭra foruzo de energioj, ek dc la penso ĝis la parolo, kiuj reciproke influas sin kaj dependas de la kvanto kaj kvalito de la vortoj elparolitaj de la homo! Esperanto, kiel lingvo destinita al supera biologia hom-tipo, estis celo de plej postulemaj analizoj kaj observoj por ke, en sia kvanta homa aplikado, ĝi ne malklarigu sian kvalitan spiritan esencon, necesan por korespondi al la instigoj de la perfekta homa menso de la venonta jarmilo.
Ramatis:
Ekzistas perfekta rilato inter la parolo kaj la penso, same kiel en la konsumo de energioj inter la subjektiva intenco de ago kaj la produkto de lingvaj fizikaj sonoj. La rasoj subpremitaj, introspektaj kaj suspektemaj sin defendas per siaj idiomoj riĉaj je unusilabaj vortoj kaj limigoj. La ruzeco, sagaceco aŭ trompemo de certaj nomadaj popoloj reflektiĝas en ilia propra parol-maniero per parol-tumoj kaj strangaj demandoj plenaj je sofismoj. Dum popolo gaja, senzorga kaj komunikiĝema parolas klare kaj ne interesiĝas pri ekstera kritiko, aliaj rasoj pli trompemaj laŭdire "parolas inter la dentoj". Tre granda estas ankoraŭ la psikologia difereneo inter la parol-maniero de latino kaj slavo aŭ inter zuluo kaj parizano. Ĉiu popolo, pere de sia lingvo aŭ dialekto kaj pli malplia konsumo de magnetaj energioj, elmontras la psikologian staton de sia reago al la ekstera mondo kaj de sia intima spirita kompreno.La rasoj sobraj estas ankaŭ avaraj en la parolo, dum la malŝparemaj interpuŝiĝas en sia ampleksa vortaro kaj laeiĝas en troiga artikulado.
Same ekzistas grandega difereneo de konsumo de vitala energio kaj mensa klopodo inter la elparolo de vokalo konsonanto. En la vokaloj nur sufiĉas la aer- fluo tra la pulmoj por ke la sonoj eliru kaj ŝanĝiĝu konforme al simpla lipo-movo. Dume la konsonantoj ĉiam postulas pli viglajn movojn de la fonetisma aparato konforme al sia elparolo pli guturala, nazala aŭ miksaĵo de ambaŭ.
Por elparoli la konsonantojn estas neeese vigle malfermi la voĉ-kordojn, kiuj denove fermiĝante, produktas la karakterizajn konsonantajn sonojn. Sed regule temas evidente pri malharmonia son-produkto rezultanta pli de voĉa konflikto ol de harmonia simpleeo.