Jen do la Spirito de Esperanto kaj la ĉefaj aspektoj, kiuj harmoniigas ĝin kun la naturo kaj doktrina karaktero de la Evangelio de Jesuo, ĉar ĝia supera lingvo-esprimo estas kiel klara fonto en la dezerto de homa nekompreno, kiu mildigas la soifon de vojaĝanto avida je frata interŝanĝo.
Ramatis:
Tiel ni faras, ĉar Esperanto ankaŭ elstariĝas escepte super ĉiuj aliaj idiomoj, kiuj estas ĉiam rezulto de evoluo de iu tribo, popolo aŭ nacio. La lingvo esence nacia naskiĝas de la moroj, interesoj, bezonoj kaj ideoj de ĉiu aparta raso aŭ popolo. Konforme al modifoj kaj evoluo de la aferoj en la psikologio de ĉiu raso, perfektiĝas kaj vastiĝas ankaŭ la vortara strukturo de patruja lingvo. Tial la idiomo evoluas per la ĉiutaga kontakto kaj la personaj rilatoj de la samaj individuoj restante en Ia kampo de iliaj propraj emocioj kaj konoj limigitaj de la nacia aŭ familia medio. Iu ajn el la nuntcmpaj ĉefaj lingvoj de via terglobo, malgraŭ viaj klopodoj por ke unu al ili fariĝu internacia, ĉiam enhavos la signon de nacieco kaj la antipatiojn de raso aŭ popolo unu kontraŭ la alia. Pro tio gi fiaskos cn sia neŭtrala tasko ĉar, apartenante al popolo kun propra psikologio, ĝi ne povas absolute servi la psikologion de homaro, kiu devas esti internacia. Ĝi estos ĉiam izolita lingvo kun originaj naciaj difektoj, nekapabla plenumi la emocian gamon de aliaj popoloj el diferencaj nacieco kaj moroj, kiuj rifuzus ĝin kiel fremdan parol-rimedon kontraŭan al siaj aspiroj, sentoj kaj morala strukturo. La lingvo uzata de eskimoj, kiu specife servas por interpreti ilian psikologion, iliajn letargiajn sentojn kaj la limigitajn emociojn ligitajn al la frosta klimato, ne povus elmontri la dinamismon, la viglecon kaj la emocion de latina raso, kies vivo vibras subhaŭte. Tiel, lingvo ekskluziva de ununura raso aŭ lando, eĉ se plej disvastiĝinta kaj familia inter aliaj popoloj, ne adaptiĝas perfekte al la karaktero de ĉiuj terloĝantoj.Dume Esperanto posedas ĉi-tiun subliman koheran spiriton, kiun ni jam menciis, ĉar temas pri lingvo, kiu naskiĝis jam emancipita.
Praktikata en psikologia klimato matura kaj eklektika, ĝi fariĝos ju pli valora, des pli granda estos sia disvastiĝo inter la homaj rasoj.
Ĝi estas doktrina vehiklo kapabla restadi super ĉiuj apartaj antipatioj kaj psikologioj, ĉar estante neŭtrala al ĉiuj popoloj, ĝi evidente ne povos esti difektita en sia inica mekanismo. Anstataŭ malforta idiomo disvolviĝinta ekskluzive en la medio de iu surtera popolo kaj suferinta la kutimajn intervenojn kaj leksikologiajn adaptiĝojn, ĝi estas kunmetaĵo de inicaj definitivaj postulatoj, genie strukturitaj per la universaleco de la supera spirita mondo kaj destinita al kolektiva uzado dum la estontaj jarmiloj. Esperanto ne evoluis de l'Tero al Ĉielo, sub formo de parol-kompleto konsiderita kiel la plej bona kaj perfekta en la ĉiutaga kontakto inter homoj el diversaj rasoj kaj kredoj, sed ĝi estis donaco de la Ĉielo pere de "spirita peranto", kiel estis Lazaro Ludoviko Zamenhof, kies vivo digna kaj kristana plene korespondis al la konfido postulita de la Ĉielo.
Nuntempe, kelkaj gravaj nacioj, kiuj estras aliajn popolojn ekonomie, kulture, science kaj eĉ politike, klopodas intense disvastigi sian lingvon kaj eĉ simpligas ĝin por pli bona kompreno en la komerco. Kion vi diras pri la konkuro de kelkaj landoj, postulante, ke ilia lingvo nacia fariĝu ekskl ► ziva vehiklo de intemacia kompreno?
Ramatis:
Ne gravas la elekto kaj la akcepto de lingvo iom pli elstara kaj disvastiĝinta inter tiuj, kiuj nuntempe regas en via mondo, estu ĝi apartenanta al plej potenca lando aŭ plej influa laŭ lingva vidpunkto. Ĝi estos nur "provizora lingvo" kiel jam okazis plurfoje en la pasinteco.