Li levis ŝin en la brakoj, ĉirkaŭvolvinte per ili la malpezan korpon de la junulino tiel trankvile, kvazaŭ nenio minacis al li, kaj nehaste korektis la pozon, kiam rimarkis, ke ŝian ŝultron tro premas lia maldekstra mano. Sed jam estis obtuzigitaj ŝiaj sentoj, kaj nur profunda suspiro, enprenanta kun doloro novan forton por la senfortiĝanta koro, montris al Drud, kiel estis malfacile kaj kiel iĝis facile al ŝi. Ŝi estis afekciite kvieta kaj senfine beate malforta. Sed la sento de plena sendanĝereco kaptis jam ŝin per glata varmo; ŝi kvazaŭ kaŝiĝis en dika muro, fermiĝinta post ŝi. Tiu impreso estis subtenata de plena silento, en kies foroj susuris nur malglataj kaj mizeraj sonoj, similaj al bruo de robo aŭ plaŭdo de obtuza akvostrio, pro kio ŝi pensis, ke ŝi estas kaŝita ie proksime de domo, en loko hazarda, sed neatingebla. Laŭ ŝia vizaĝo glitadis vento, malvarmigante la tempion, kio povis esti nur en malfermita spaco.
— Do helpu al mi, — diris ŝi apenaŭ aŭdeble, — ĉion klarigu al mi kaj kiel eble plej baldaŭ, mi malbone fartas; la racio forlasas min. Ĉu tio estas vi? Kie mi estas nun?
— Paciencu kaj fidu, — diris Drud. — Ankoraŭ ne estas tempo por klarigo; dume prefere silentu. Mi sen minaco diras tion. Ĉu al ci estas tre maloportune?
— Ne, ne tro. Sed ne plu necesas min teni. Mi ekstaros, lasu min.
— Ankaŭ por tio venos tempo. Tie, kie ni staras, estas malseke. Mi estas en akvo ĝis la genuoj.
Tavi instinkte subfleksis la krurojn. La «ci» de Drud tuŝis nenion en ŝia animo, alpremiĝinta al savo kaj defendo; li diris «ci» kun simpleco de homo, reganta la situacion, ne donante signifon al la formo. Ŝi eksilentis, sed senĉesa vento enigme verŝiĝadis al la vizaĝo, kaj la junulino nenion povis kompreni.
— Mi ne parolos, — kulpe diris Tavi, — sed ĉu mi povas demandi vin nur
— Nu, parolu, — milde konsentis Drud.
— Pro kio estas tiel mallaŭte? Kial estas vento en tiuj muroj?
— La vento blovas en fenestron, — diris, silentinte iom, Drud, — ni estas en malnova tenejo; ĝia fenestro estas detruita; la tenejo estas malpli alta, ol la tero; akvo kaj vento vagas en ĝi.
— Ĉu ni ne dronos?
— Ne.
— Mi diris nur tiujn du vortojn, kaj nenion pli, mi silentas.
— Mi vidas tion.
Ŝi kvietiĝis, balancante la piedon, pendantan sur la fleksaĵo de la Drud-a kubuto, kun celo elprovi lian humoron, sed Drud severe levis la piedon, dirinte:
— Ju malpli ci moviĝados, des pli bone. Atendu kaj silentu.
— Mi silentas, silentas, — haste respondis la junulino; stranga fenomeno renversis tutan ŝian atenton sur rondon de luma polvo, senmove staranta rekte sub ŝi kiel fosforeska nebula arabesko; laŭ ĝi kun malrapideco de muŝoj vagis flava kaj ruĝa punktoj.
— Kio lumas? — nevole demandis ŝi. — Kvazaŭ braĝoj estas disŝutitaj tie; klarigu al mi finfine, Kruks, kara mia, — vi savis kaj bonkoras, sed kial ne diri tuj?
Pensante, ke ŝi ekploros, Drud gardeme karesis ŝian manon, malvarmigitan de la vento.
— En la humida kelo lumas, putras la volbo; putraj traboj plenas de mikroskopaj insektoj; sub ili estas akvo, kaj la lume brilanta putraĵo reflektiĝas en ĝi. Jen ĉio, — diris li, — baldaŭ estos fino.
Ŝi kredis, ĵetis rigardon supren, sed nenion vidis; estis venta mallumo, katenita de silento, dum la reflektaĵoj en akvo, pri kiuj diris Drud, ŝanĝiĝante kaj transirante de unu arabesko al alia, desegniĝis kiel disa duonrondo. Ŝia angoro, finfine, atingis la limon; la strebo kompreni la okazantaĵon iĝis doloro de akra furiozo, — ankoraŭ nemulte, kaj ŝi eligus ploregon kaj frenezan krion. Ŝia tremo plifortiĝis, la spirado estis plena de ĝemo kaj sopiro. Kompreninte tion, Drud kunpremis la dentojn, ŝtoniĝante pro streĉiĝo, pligrandiginta la rapidon duoble; finfine li povis diri:
— Rigardu. Ĉu ci vidas ĉi tiun fenestron?
Glutante larmojn, Tavi viŝis la okulojn, rigardante en la direkto, iom klinita malsupren, kie, sen perspektivo, kio donis al la almontrita de Drud fenomeno imagatan permane atingeblan proksimecon, brilis en mallumo mallarĝa vertikala kvarangulo, kies internaĵo fumis per malklaraj konturoj; fiksrigardinte, eblis agnoski la kvarangulon fenestro; ĝi estis pligrandiĝanta kun tiu nerimarkata senteblo, kian donas ekzemplo de hormontrilo, se oni ne deŝiras la okulojn de ĝi. Tiu momento, aliĝinte al la magneto de la renversita konscio, lokiĝis, kiel feraj fajlaĵoj, per senmova arabesko; la timo malaperis; gaja, sensenca «hu ra!», superfluinte, bruis en la orelojn de Drud per jubilo de ĉion priluminta diveno, kaj Tavi eksaltis en ŝiaj manoj simile al kaprido, kaptita dum ludo.