— Nenio pli, ol strangega bizarega sonĝo, — diris ŝi, ridetante; — nu, do mi parolos kun vi. En sonĝo ne hontindas; neniu ekscios, kion mi faras kaj parolas. Kion mi deziras, tion mi diros; mi bedaŭras, ke mi vidas vin nur en sonĝo. Tamen ĉu mi vekiĝu? Sed la sonĝo ne plu timigas... Ni ion devus klarigi, estimata Monte-Kristo [20]
. Ne aŭdacu, ne aŭdacu alpremi min forte! Sed teni vi povas. En sonĝo mi ne ĝenas min, la afero ne gravas. Sciu, ke vi estas agrabla por mia koro. Kaj ĉu mi estas agrabla por vi? Kie estas via maŝino kun sonoriletoj? Kial sciis vi, ke mortis la maljunulo? Kio vi estas, diru al mi, mistera homo? Kaj kiel vi vivas? Ĉu ne sentas vi enuon, malfacilon inter sentalentaj stultuloj?Parolante tiel, ŝi ridis kaj skuis lian obeeman manon, alpremiĝante al lia brusto, kie ŝi sentis sin komforte, pensante samtempe pri rajtoj de sonĝo ne sen riproĉo al si, sed en ekstrema pigro kaj laco.
— Ĉu mi ruĝiĝas? — pensis ŝi laŭte.
— Do, ĉu tio estas cia sonĝo? — demandis Drud tiel speciale, kiel sonas voĉoj en sonĝo.
— Nu jes, sonĝo, — senzorge paroladis la junulino, tenante lian manon kaj rigardante al la alfluganta fenestro, — sonĝo, — ripetis ŝi, levinte la kapon, por pririgardi la brikan masonaĵon. La fenestro ĉirkaŭprenis ilin kaj transĵetiĝis malantaŭen.
— Sonĝo, — frotante la okulojn, diris, stamfinte, Tavi — Drud jam mallevis ŝin. La sensentiĝintaj kruroj devigis ŝin apogiĝi al la tablo, kaj pro la moviĝo, tintinte, lada kruĉo ruliĝis sur la planka plato. Stebbs, senvorte, levis ĝin, lumante kaj ridetante per tuta sia estaĵo.
Ŝi tremeris, rektiĝis kaj transmovis la rigardon de Stebbs al Drud; depaŝis, emociiĝante, prenis la kruĉon kaj ĵetis ree, aŭskultante, kiel tintas la lado. La voĉo de la aĵo, nemalkomponebla al fantomoj, malkovris la veron.
— Tio ne estas sonĝo, — malrapide elparolis la junulino, eksidante kaj kunmetante la manojn; ĉio ekbrilis kaj tondris en ŝi kiel mirakla bato.
Drud ekrigardis al Stebbs, dirinte per la mano, ke li foriru. Tavi, kunpreminte la manojn, aliris du paŝojn pli proksime, tiel ke Drud estis nun apud ŝi.
— Rigardu al mi
Li ekrigardis kun tiu esprimo, kies deziron li divenis en ŝi, — obeeme kaj simple.
— Nun ne rigardu al mi.
— Dio estu kun ci, mi ne rigardas, — emocie diris Drud, — eksidu kaj ekregu cian koron. En ci mem ci trovos ĉion.
— Ne tuŝu, ne paroligu min, — apenaŭ aŭdeble diris Tavi. — Alie io konfuziĝos...
Sed la okazintaĵo en ties tuta skalo estis super ŝiaj fortoj. Ŝi tremeris.
— Tre multe da ĉio, — diris Tavi, ekrigardante al Drud kun pala kaj peza vizaĝo.
La faktoj estis pli fortaj ol ŝi, kaj ŝi povis venki ilin nek per rezonado, nek per emocio; tiel abrupte la vivo ĵetis ŝin sur la alian bordon, de kiu la antaŭa bordo videblas nur en nebulo, kaj ĉi tiu bordo estas mireginda, sed silentas.
— Ankoraŭ doloras la manoj, tiel premis min la soldato. Mi demandas — pro kio?
— Cin oni spionis, strebante ekscii, kie trovi Drud-on. Ni interŝanĝis vortojn, kiam miaj sonoriletoj estis ankoraŭ amuzaĵo, kiam ci per cia bona koro leviĝis por defendo de la mokato. Pro tio vin sekvadis paŝe, kaj poste veture, unu deca homo kun saĝa vizaĝo. Mia nomo estas Drud — ĉu ci aŭdis pri mi?
De ŝia vizaĝo ne foriradis meditemo kaj obeemo, kaj la rigardo, vagante kun kvieta distriĝemo, estis plena de
— Ne, ne aŭdis, — diris, plu indiferente, la junulino, — kaj kiu vi estas?
— Mi estas homo, sama, kiel ci. Mi deziras, ke al ci estu trankvile.
— Al mi estas trankvile. Al mi estas bone kun vi. Ĉi tie estas tiel bone sidi. Kaj tio estas kio? — Tavi malforte movis la manon. — Ja tio estas antikva kastelo, ĉu?
— Tio estas lumturo, Tavi; sed ĝi, kaj ankaŭ ĉiuj miaj aziloj, — ili multas, — por ci estas kaj estos kasteloj. Ĉio ĉi estas por ci kaj cia.
Ŝi pensis iom, poste ridetis.
— Jen kiel! Sed kion do... kion do... per kio mi distingiĝis?
— Probable, per tio, ke ci mem ne scias tion. Sed mi iris, kaj ci haltigis min. Vere, nemulta tempo pasis, tamen jam venis la tempo, por ke mi zorgu pri ci kaj kun malfermita koro aŭskultu cin. Ni, soluloj inter multaj similaj al ni, vivas laŭ aliaj leĝoj. Horo, jaro, kvin aŭ dek jaroj — ĉu ne estas tutegale? Eraradis ankaŭ mi, sed mi lernis ne erari. Mi vokas cin, junulino, koro, parenca al mi, iri kun mi en la mondon ne atingeblan, probable, al ĉiuj. Tie estas kviete kaj brile. Sed estas malfacile por sola koro reflektadi tiun brilon; ĝi iĝas kiel brilo de glacio. Ĉu ci kun mi degeligos la glacion?
— Mi ĉion diros... Mi diros ĉion; sed mi
— Tavi, — diris Drud tiel laŭte, ke la sango revenis al ŝia vizaĝo, — Tavi, vekiĝu.