Ŝi rigardis al siaj manoj, movis la fingrojn laŭ la okuloj.
— Ĉu mi sonĝas?! Sed vere, — ĉio estas en nebulo ĉirkaŭe. — Kio estas tio? kio okazas al mi? Veku min!
Li metis la manon sur ŝian kapon, poste karesis, kiel emociiĝintan infanon.
— Nun ci iĝos ci mem, Tavi; la nebulo disiĝos, kaj ĉio estos nek mirakla, nek stranga; ĉio estas simpla, kiam du pensas pri unu. Rigardu, — jen tablo; sur ĝi estas pano, ovaĵo, kafkruĉo kaj tasoj; en tiu ĉi ejo loĝas la gardisto de la lumturo, Stebbs; malbona poeto, sed bona amiko. Li, vere, estas amiko por mi, kaj mi tion aprezas. Ĉi tie naskiĝis ankaŭ cia imago — antaŭ jaro, nokte, kiam ludis ni sur vitra harpo el flakonoj; kaj poste mi jam vidadis cin ĉiam, ĝis finfine trovis. Jen ĉio; sama, kiel ĉe aliaj, kaj la homoj estas samaj. Nur la sorto de unu el ili — de mi — estis koni nek distancojn, nek alton; en ĉio alia mi tre cedas al Stebbs; li estas kaj pli forta, kaj pli lerta, kaj krome bonege plonĝas, kion mi ne povas lerni, kaj pro tio mi fojfoje envias. Ĉu ci deziras, mi voku Stebbs-on?
— Deziras. — Ŝi ekrigardis de malsupre al staranta antaŭ ŝi Drud, poste kaptis lian manon per ambaŭ siaj manetoj kaj, ferminte la okulojn, firme skuis ĝin, streĉinte la vizaĝon; malfermis la okulojn kaj ekridis per rido, plena de kvieta kontentiĝo. — Ĉu vi ankoraŭ multon montros al mi?
— Sufiĉe, por ke ci neniam enuu. Stebbs!
Li komencis voki, malferminte la pordon.
— Mi iras, iras! — diris Stebbs de sur la ŝtuparo, kie li staris, atendante vokon. Li estis kombita, lavita, kaj, kvankam la afero estis okazanta nokte, lia pantalono estis purigita per benzino kaj sapo.
— Kiel bone! — diris li. — Kia bonega nokto! Ne eblas deŝiri la okulojn disde stelaj mondoj, kaj mi spektis ilin... Kion vi diris?
— Stebbs, — interrompis lin Drud, — eksidu; duan fojon mi adiaŭas cin tiel subite. Sed kun mi estas la vivo, kiun mi serĉis, kaj ŝi bezonas profundan ripozon. Krome, pri la lumturo scias tiuj, kiujn ni ne ŝatas. Tial mi ne restos por longe, nur manĝos. Sed ci estos sciigita baldaŭ kaj venos por ĉiam.
— Dankon, Monto, — diris Stebbs. — Kian nomon havas cia nova Amiko?
Drud ekridis:
— «Granda eta amiko», — estas ties nomo, — «Tavi» estas ŝia nomo, «Rapida rojo», «Ĉarma sonoro»...
— Jes, da ni estas dek kvar, — aldonis Tavi, — sed ne ĉiuj estas kalkulitaj. La ceterajn, tamen, vi konas... Kaj tio estas vero, mi estas amiko por vi, amiko, sed ja por ĉiam, ĉu?!
— Li scias tion. Li estas Monto, — diris Stebbs, plenigante la teleron de la junulino. Sed ŝi ne povis manĝi, nur haste trinkis kafon kaj ree komencis rigardi vice al Drud kaj al Stebbs, dum Stebbs estis demandanta, kien nun direktos sin Drud. Lin turmentis scivolemo. La junulino estis ne tute laŭ lia gusto, sed Drud alportis kaj gardis ŝin, tial Stebbs rigardis Tavi-n kun malkompreno de poŝtisto, malkovrinta ĉifritan leteron. Sed lia sorto estis alkutimiĝi kaj alligiĝi al ŝi tre baldaŭ, — multe pli baldaŭ, ol opiniis li tiuminute, pense ĉiam kunigante kun Drud la Venuson de Tannhäuser [21]
, kia ŝi estis montrita sur la pentraĵo, malpli — Dianon [22], ankoraŭ malpli — Psiĥon [23]; liaScivolema kiel kaprino, Stebbs ne kuraĝis tamen demandi pri la eventoj, sciante anticipe, ke li ne ricevos respondon, ĉar neniam Drud hastis malfermi la animon al tiuj, kiuj
— Ci pensos, ke mi ŝin savis, kiam ci ekscios poste, kio okazis; ne, — ŝi la savon portis en sia brusto. Ni iris laŭ la sama vojo, mi atingis, kaj ŝi retroturniĝis, kaj tiel ni iros kune nun.
Poste li ekstaris, alportis grandan litkovrilon kaj aliris al la junulino, dirante:
— Ni ne prokrastu, ĉi tie ne estas loko por longe sidi, ni uzu la mallumon kaj tiun ĉi ripozon, por daŭrigi la vojon. Matene jam ne estos enigmoj por ci, mi diros ĉion, sed hejme. Jes, mi havas hejmon, Tavi, kaj eĉ plurajn; ekzistas ankaŭ multaj amikoj, kiujn mi tute povas fidi, kiel min mem. Timu nenion. La tempo donos al ni kaj simplecon, kaj facilecon, kaj unu rigardon al ĉio, kaj multajn bonajn tagojn. Tiam tiun ĉi abruptan nokton ni rememoros, kiel konsolon.
Ruĝa, kiel peonio, kun kuraĝaj larmoj en la okuloj, Tavi krucigis la manojn, kaj Drud dense ĉirkaŭvolvis ŝin, ĉirkaŭliginte, por ne defalu la litkovrilo, per trikita skarpo de Stebbs. Nun ŝi havis amuzan aspekton kaj sentis tion, facile movetante la manojn, por eksenti plenaĝecon.
— Ĉio zumas interne, — agnoskis ŝi, — ho-o! la koro batas, la manoj estas malvarmaj. Kielas tio — esti
Ĉiuj triope ĥore ekridegis ĝis doloro en la flankoj, ĝis spasmoj, tiel ke eblis nenion diri, sed eblis nur skui la manojn. Tiam, plie pro timo, ol pro natura vigleco, Tavi-n kaptis petolemo, kaj ŝi komencis balanciĝi, aldirante:
— Sezamo, Sezamo, malfermu! Kabano birdpieda [24]
, turniĝu dorse al la arbaro, vizaĝe al mi! — Kun kareso kaj maltrankvilo ekrigardis al ŝi Drud. — Ho, ne koleru, kara! — arde ekkriis ŝi, penante etendi la manojn, — ne koleru, komprenu min!