Jam hantis ia obtuza elnodiĝo. Jam la faktoj, kelkfoje kontrolitaj, ripetiĝadis kiel brila, kuranta streko, simila al fora eksplodo de sensona pafo; jam la rekta spuro ĵetiĝis sub la piedojn, momente kuniginte ĉiujn skrupulajn konsiderojn en unu lastan agon... la ago efektiviĝis, la manoj, kaptinte vakuon, tremeris, sensentiĝante en lacego, kaj retroa bato plene frakasis la sekretajn kaptilojn... Poste venis tago, en kies lumo afekcie klare ekstaris sur siajn lokojn ĉio, vidata de ordinaraj okuloj de ordinaraj homoj, — kvazaŭ okazis nenio.
Ni revenas al Runa Beguem, kies animo aliris mornan limon. Ŝia voĉo iĝis seka, la rigardo — senmove trankvila, la moviĝoj — lacaj kaj abruptaj. Sed neniam dum la tuta tempo, kiam ŝi serĉadis morton por la arda koro de la senkulpa kaj sentima homo, ŝi nomis la aferojn per iliaj veraj nomoj kaj neniam pensis pri ili en terura sopiro. Ŝi estis pereanta kaj defendanta sin kun malvarma despero, trovinte apogon en la certeco, ke la morto de Drud liberigos kaj trankviligos ŝin. Tiu certeco, simila al intuicio aŭ al impeto, kaŭzita de netolerebla turmento, sed daŭranta senfine, kreis la celon, konfiditan al la estro, kaj nur kun li paroladis ŝi pri tio, sed ĉiam kun peto kiel eble malpleje zorgigi ŝin.
Ne ekzistas afero kaj celo, kiuj pli aŭ malpli frue ne ekposedus la tutan penson kaj la tutan animon de iu unu homo, kiu antaŭ tiam, eble, vivis sen specialaj planoj, sed kun antaŭsento kaj humoro de sia rolo. Lin necesis elpreni el la egala herbo de kapoj, ekkoni kaj distingi inter multegaj vizaĝe similaj al li, inter sozioj kun trompa impreso de la originalo. Ŝajnis, ke nenio tia konformas la fortojn kaj la sperton de la junulino, kies forveturojn kaj alvenojn mondumaj gazetaj novaĵoj notadis en alta tono. Vere, ŝi ne povis fari tion ĉe tuta konscio de specifaĵoj de la tasko kaj ĉe klara kompreno por si mem, kio estus farenda; necesus publika elvokado aŭ trarigardo de loĝantaro de kelkaj urboj kun elprovoj, kiuj okupus plurajn jarojn.
La necesa homo venis mem, kvazaŭ li estis kaptanta la minuton de senforteco, por frapi, eniri kaj ekparoli. Sur la dezerta nokta strato aŭdiĝis frapado de radoj, sonanta ĉiam pli laŭte, kaj Runa, forpelinte dormon, — pli ĝuste, malvivan senmovecon de penso, kun kiu ŝi penis forgesi sin sur kuseno, bruliganta la vangon, — fiksaŭskultis la bruon de la nevidebla veturilo.
— Kiu veturas nokte? kien? — demandadis ŝi, nevole rimarkante, ke ŝi fiksaŭskultas kun stranga atendo, ke la sango sovaĝe batas; ŝajnis, ĝuste al ŝi estis direktita tiu soleca frapado de la nokto. Ĉiam pli laŭte sonis ĝi, pli klara kaj hasta iĝadis ĝia kraka trilo; iu hastis, kaj Runa levetiĝis, aŭskultante, ĉu ekbruos ree la radoj. Sed la bruo ĉesis kontraŭ ŝia domo; alia bruo, aperanta pigre kaj malklare, tuŝis la streĉitan aŭdon; mallaŭta, kiel kula kanto, fora sonoro, ankoraŭ sonoro, — pli proksime, frapo de fora pordo, susuro kaj malapero de malklaraj paŝoj. Ne elteninte, ŝi sonorigis mem, kun faciliĝo sentante, kiel tiu memstara ago elkondukas ŝin el la stuporo.
Mallaŭte frapinte, eniris la servistino.
— Al vi oni alveturis, — diris ŝi, — kaj ni nenion povis fari. Kaleŝego kun blazonoj; el ĝi eliris homo, insiste ordoninta transdoni al vi leteron. «Kiam ĝi estos legita, — diris li, — vi tuj ricevos ordonon senprokraste venigi min al via sinjorino». Ni interkonsiliĝis. Vidante, ke ni ne kuraĝas maltrankviligi vin, li disdonis al ni, ridante, po kelkaj oraj moneroj. Al ni iĝis klare, ke tia, evidente, grava persono ne kuraĝus maltrankviligi vin pro bagateloj. «Ni risku!» — pensis ni...
— Kiel! — nevole indigninte, diris Runa. — Nur kelkaj oraj moneroj... Mi trarigardos tiun leteron. Ve al vi, se ĝi estas nesufiĉe serioza por tia senekzemple aŭdaca vizito.
Ŝi disŝiris la koverton, severe rigardante al la servistino, kiu sukcesis balbuti:
— Neniu scias, kial ni enlasis lin. En li estas io, kvazaŭ li scias, kion li faras. Li estas tiel trankvila.
Runa jam ne aŭdis ŝin. Direktinte la rigardon al la atlasa folio, ŝi estis vidanta kaj travivanta la vorton — unu vorton: «Drud»; la frazo mem povus ŝajni sensencaĵo al ajna alia animo. Ŝi legis: «Laŭ spuroj de Drud» — nenio kroma estis en tiu letereto, sed tio estis sufiĉa.
— Donu veston, — rapide diris la junulino, momente kunpreminte la leteron, kiel oni kunpremas naztukon, — konduku tiun homon en la marmoran gastoĉambron.