La grego kuŝiĝis, kiel nigraj rokoj, en malheliĝinta herbo. Nokto venis rapide. Steloj eklumadis milope en la malheliĝanta ĉielo. Kutima por astronomo mallumo, konataj linioj de stelfiguroj, helaj torĉoj de grandaj steloj. El ĉi tie videblas ankaŭ la fatala Tukano… Sed kiel malfortaj estas simplaj homaj okuloj! Li neniam plu vidos majestajn spektaĵojn de la kosmo, spiralojn de gigantaj galaksioj, enigmajn planedojn kaj bluajn sunojn. Ĉio ĉi por li estas nur lumetoj, nemezureble malproksimaj. Ĉu ne estas egale — ĉu tio estas steloj aŭ lucernoj, alfiksitaj al la kristala sfero, kiel opiniis antikvuloj! Por lia vido — estas tutegale!
La afrikano salte ekstaris kaj komencis kunŝovi la preparitan branĉetaĵon. Jen ankoraŭ unu aĵo, iĝinta necesa — la eta flamigilo. Eble, laŭ ekzemplo de kelkaj ĉi-tieaj loĝantoj li baldaŭ komencos enspiradi narkotan fumon, por mallongigi la tiriĝantan gluecan tempon.
Langetoj de flamo ekdancis, dispelante mallumon kaj estingante stelojn. Apude pace snufis la bubaloj. Mven Mas mediteme rigardis al la fajro.
Ĉu ne malhela domo iĝis por li la hela planedo?
Ne, lia fiera memrezigno — estas simple memcerteco de nescio. Nescio de si mem, subtakso de alteco de la saturita per kreado vivo, kiun li vivis, nekompreno de forto de la amo al Ĉara. Estas pli bone fordoni sian vivon por horo da granda afero de la Granda Mondo, ol vivi ĉi tie ankoraŭ tutan jarcenton!
Sur la insulo de Forgeso situis ĉirkaŭ ducent kuracistaj stacioj, kie kuracistoj-volontuloj el la Granda Mondo disponigis al la loĝantoj tutan povon de la moderna medicina scienco. Junularo de la Granda Mondo ankaŭ laboris en ekstermaj taĉmentoj, por ke la insulo ne iĝu nesto de antikvaj malsanoj aŭ de malutilaj animaloj. Mven Mas intence evitadis renkontiĝon kun tiuj homoj, por ne senti sin elĵetulo de la mondo de belo kaj scio.
Dum mateniĝo Mven Mas-on anstataŭis alia paŝtisto. La afrikano liberiĝis por du tagoj kaj decidis iri en negrandan urbeton, por ricevi mantelon — noktoj en la montoj iĝis pli malvarmaj.
La tago estis varmega kaj kvieta, kiam Mven Mas malleviĝis de la altebenaĵo kaj eliris sur vastan ebenaĵon — senmankan maron da pal-lilaj kaj or-flavaj floroj, super kiu flugis buntaj insektoj. Blovoj de facila vento ŝanceladis pintojn de vegetaĵoj, kaj floroj karese tuŝadis per la koroloj la nudajn genuojn. Atinginte la mezon de la grandega kampo, Mven Mas haltis, influate de facila, ĝoja belo kaj de saturita aromo de tiu ĉi sovaĝa ĝardeno. Penseme kliniĝinte, li movis la manplatojn laŭ balanciĝantaj sub vento petaloj, sentante sin en la fora infaneco.
Aŭdiĝis apenaŭ sentebla ritma sonoro. Mven Mas levis la kapon kaj ekvidis junulinon, rapide irantan ĝis la zono en floroj. Ŝi turnis sin flanken, kaj Mven Mas kun plezuro rigardis al la svelta figureto inter la flora maro. Akra bedaŭro tranĉis Mven Mas-on — tio povus esti Ĉara, se… se ĉio okazus alie!..
La sciencista observemo sufloris al li, ke la junulino estas maltrankvila. Ŝi ofte retrorigardadis kaj sen neceso plioftigadis paŝadon, kvazaŭ timante ion malantaŭ si. Mven Mas ŝanĝis la direkton kaj rapide aliris la junulinon, rektigante sin je tuta sia grandega alto.
La nekonatulino haltis. Bunta ŝalo estis kruce strikte ĉirkaŭanta ŝian korpon, malsupraĵo de ruĝa jupo malheliĝis pro roso. Maldikaj braceletoj sur la nudaj brakoj ektintis pli laŭte, kiam ŝi deĵetis de sur la vizaĝo implikitajn de vento malhelajn harojn. La malgajaj okuloj koncentrite rigardis el sub mallongaj haraj bukloj, neglekte disŝutiĝintaj sur la frunton kaj la vangojn. La junulino malfacile spiris, probable, pro longa irado. Malmultaj roseroj de ŝvito aperis sur ŝia bruneta bela vizaĝo. La junulino faris al li kelkajn necertajn paŝojn.
— Kiu vi estas kaj kien tiel rapidas? — demandis Mven Mas. — Eble, vi bezonas helpon?
La junulino atente pririgardis lin kaj ekparolis interrompe kaj haste:
— Mi estas Onar el la kvina vilaĝo. Helpon mi ne bezonas.
— Mi vidas alion. Vi estas laca, kaj io vin turmentas. Kio povas minaci al vi? Kial vi rezignas pri mia helpo?
La nekonata junulino levis la okulojn, ekradiintajn profunde kaj pure, kiel ĉe virino de la Granda Mondo.
— Mi scias, kiu vi estas. Granda homo, el tie. — Ŝi almontris en direkto de Afriko. — Vi estas bonkora kaj fidema.
— Estu ankaŭ vi tia. Ĉu vin persekutas iu?
— Jes! — kun despero elkriis la junulino. — Li persekutas min…
— Kiu li estas, kial li arogas timigi, persekuti vin?
La junulino ruĝiĝis kaj mallevis la okulojn.
— Unu homo. Li deziras, ke mi iĝu lia…
— Sed ja elektas vi, respondante aŭ ne respondante al li? Kiel eblas devigi amon? Li venos ĉi tien, kaj mi diros…
— Ne indas! Li same venis el la Granda Mondo, sed delonge, kaj li estas same forta… Sed ne tia, kiel vi… Li estas timiga!
Mven Mas senzorge ekridis.
— Kien vi iras?
— En la kvinan vilaĝon. Mi estis iranta en la urbeton kaj renkontis…
Mven Mas kapjesis kaj prenis la manon de la junulino. Tiu obeeme lasis siajn fingrojn en lia mano, kaj ili ambaŭ ekiris laŭ flanka pado, kondukanta al la vilaĝo.