Saviĝi sur nealtaj arboj, sur kiujn tigro grimpas pli bone ol homo, estas sensence. Ĉu batali? Ĉirkaŭe estis nur ŝtonoj, eĉ taŭgan klabon ne eblis derompi de tiuj branĉoj, firmaj, kiel fero. Kaj kiam la graŭlo aŭdiĝis malantaŭe tute proksime, Mven Mas komprenis, ke li pereis. Etenditaj super la polva pado branĉoj de arboj sufokis la afrikanon. Li deziris ĉerpi kuraĝon de la lastaj minutoj el la eternaj profundaĵoj de la stela ĉielo, al kies esploro estis fordonita tuta lia pasinta vivo. Mven Mas ekkuris per grandegaj saltoj. La sorto favoris al li — li elkuris sur randon de granda arbarkampeto. En ĝia centro li rimarkis amason da disŝutitaj ŝtonaj rompopecoj, ĵetis sin tien, kaptis tridekkilograman akrangulan pecegon kaj turnis sin al la arbaro. Nun li ekvidis moviĝantajn malklarajn fantomojn. Striitaj, ili perdiĝis inter kruciĝantaj ombroj de maldensaj arboj. La luno jam tuŝis per sia rando pintojn de arboj. Plilongiĝintaj ombroj ekkuŝis tra la kampeto, kaj laŭ ili, kiel laŭ nigraj vojoj, du gigantaj kategoj komencis alrampi al Mven Mas. Kiel tiam, en la subtera ĉambro de la Tibeta observatorio, Mven Mas eksentis alproksimiĝantan morton. Nun ĝi aperis ne elinterne de li, sed elekstere, brulis per verda flamo en la fosforeskaj okuloj de la rabobestoj. Mven Mas enspiris ventoblovon, alflugintan en sufoka varmego, rigardis supren, al la brilanta gloro de la kosmo, kaj rektigis sin, levinte super la kapo la ŝtonon.
— Mi estas kun vi, kamarado!
Alta ombro ĵetiĝis sur la kampeton el mallumo de la deklivo, minace levante kurban branĉegon. Miregigita Mven Mas por sekundo forgesis pri la tigroj, rekoninte la matematikiston. Bet Lon, preskaŭ senspiriĝinta pro freneza kurado, ekstaris apud Mven Mas, kaptante la aeron per la malfermita buŝo. La kategoj, retiriĝintaj malantaŭen, ree komencis sencede alproksimiĝi. La maldekstra tigro estis jam en distanco de tridek paŝoj. Jen li subtiris sub sin la malantaŭajn krurojn, pretiĝante salti.
— Rapide! — aŭdiĝis laŭ la tuta kampeto laŭta krio.
Palaj lumeksplodoj de grenadĵetiloj ekbrilis de tri flankoj malantaŭ la dorso de Mven Mas, faliginta pro neatenditeco sian armilon. La plej proksima tigro baŭmis plenalte, paralizaj grenadoj krevis per tamburaj batoj, kaj la rabobesto retrofalis sur la dorson. La dua faris salton al la arbaro. De tie aperis ankoraŭ tri siluetoj de rajdantoj. Vitra grenado kun potenca elektra ŝargo frakasiĝis je la frunto de la tigro, kaj ĝi etendiĝis, enpikinte la pezan kapon en sekan herbon.
Unu el la rajdantoj eliris antaŭen. Neniam ankoraŭ al Mven Mas ŝajnis tiel bela la labora vesto de la Granda Mondo — larĝa, mallonga, super genuoj, pantalono, malstrikta ĉemizo el blua artefarita lino kun malfermita kolumo kaj du poŝoj sur brusto.
— Mven Mas, mi sentis, ke vi estas en danĝero!
Ĉu povis li ne rekoni tiun altan voĉon, nun sonantan per tia maltrankvilo! Ĉara Nandi!
Li forgesis respondi kaj staris senmove, ĝis la junulino desaltis de la ĉevalo kaj alkuris al li. Poste alrajdis kvin ŝiaj kunuloj. Mven Mas ne sukcesis ilin pririgardi, ĉar la luna serpeto kaŝiĝis malantaŭ la arbaro kaj sufoka nokta mallumo kovris la arbaron kaj la kampeton. La mano de Ĉara trovis la kubuton de Mven Mas. Li prenis la maldikan manradikon de la junulino kaj almetis ŝian manon al sia brusto, kie estis emociite bateganta la koro. Apenaŭ senteble la fingropintoj de Ĉara glatigis la elstarantan plataĵon de la muskolo, kaj tiu facila kareso donis al Mven Mas nespertitan trankvilon.
— Ĉara, tio estas Bet Lon, nova amiko…
Mven Mas turnis sin kaj trovis, ke la matematikisto malaperis. Tiam li kriis en la mallumon per tuta forto:
— Bet Lon, ne foriru!
— Mi venos! — aŭdiĝis el malproksime la forta voĉo, kaj en ĝi ne estis jam la amara impertinenteco.
Unu el la kunuloj de Ĉara — probable, la estro de la grupo — demetis alfiksitan malantaŭ la selo signalan lanternon. Malforta lumo kune kun nevidebla radiondo ekflugis en la ĉielon. Mven Mas komprenis, ke la venintoj atendas flugaparaton. Ĉiuj kvin evidentiĝis knaboj — laborantoj de eksterma taĉmento, elektintaj kiel unu el siaj Heraklaj heroaĵoj patrolan servon de lukto kontraŭ malutilaj animaloj sur la insulo de Forgeso. Ĉara Nandi aliĝis al la taĉmento por serĉo de Mven Mas.
— Vi eraras, opiniante nin tiom divenemaj, — diris la estro, kiam ĉiuj eksidis ĉirkaŭ la lanterno kaj Mven Mas komencis neeviteblajn pridemandojn. — Al ni helpis junulino kun helena nomo.
— Onar! — ekkriis Mven Mas.
— Jes, Onar. Nia taĉmento estis aliranta la kvinan vilaĝon el la sudo, kiam alkuris la junulino, apenaŭ viva pro laco. Ŝi konfirmis onidirojn pri tigroj, kiuj venigis nin ĉi tien, kaj konvinkis veturi post vi senprokraste, timante, ke vin povas ataki la tigroj, kiam vi revenos en la urbeton tra la montoj. Kaj vidu, ni preskaŭ malfruis. Nun venos ŝarĝa helikoptero, kaj ni sendos viajn provizore paralizitajn malamikojn en la rezervejon. Se ili vere montriĝos hommanĝantoj, oni ilin ekstermos. Sed oni ne rajtas pereigi tiom grandan raraĵon sen elprovo.
— Kia elprovo?