La knabo levis la brovojn.
— Tio estas ekster nia kompetenteco. Probable, antaŭ ĉio oni ilin trankviligos — injektos malaltigilon de viva aktiveco. Iĝinte provizore malforta, la tigro multon ellernos…
Forta tremanta sono interrompis la junulon. Desupre nehaste malleviĝis malhela maso. Blindiga lumo priverŝis la kampeton. La striitaj kategoj estis enigitaj en molajn kontenerojn por frakaseblaj ŝarĝoj. La malbone videbla en mallumo grandaĵo de la ŝipo malaperis, malferminte la kampeton al kvieta lumo de steloj. Kun la tigroj ekveturis unu el la kvin knaboj, kaj lian ĉevalon oni donis al Mven Mas.
La ĉevaloj de la afrikano kaj de Ĉara iris apude. La vojo estis malleviĝanta en valon de rivereto Galle, en kies enfluejo, ĉe la bordo, situis medicina stacio kaj la bazo de la eksterma taĉmento.
— Unuafoje sur la insulo mi veturas al la maro, — rompis la silenton Mven Mas. — Ĝis nun al mi ŝajnis, ke la maro estas malpermesa muro, por ĉiam forbarinta mian mondon.
— Ĉu la insulo estis por vi nova lernejo? — duondemande kaj ĝoje diris Ĉara.
— Jes. Dum la mallonga tempo mi travivis kaj trapensis tre multe. Ĉiuj ĉi pensoj delonge vagadis en mi…
Mven Mas rakontis pri siaj delongaj timoj, ke la homaro evoluas tro racie, tro teĥnike, ripetante, certe, en nekompareble malpli kripla formo, la erarojn de la antikveco. Al li ŝajnis, ke sur la planedo de la Epsilono de la Tukano tre simila kaj same bela homaro pli multe zorgis pri perfekteco de la emocia flanko de la psiko.
— Mi multe suferis pro sento de neplena harmonio kun la vivo, — silentinte iom, respondis la junulino. — Mi bezonis pli multon de io antikva kaj multe malpli de la ĉirkaŭaĵo. Mi revis pri epoko de nedisipitaj fortoj kaj sentoj, akumulitaj jam per praa selekto dum la epoko de Eroso, iam estinta en la antikva Mediteraneo. Kaj mi ĉiam strebis veki veran forton de sentoj en miaj spektantoj. Sed, verŝajne, nur Evda Nal ĝisfine komprenis min.
— Kaj Mven Mas, — serioze aldonis la afrikano. Kaj, rigardante al la larĝe malfermitaj okuloj de Ĉara, li rakontis al ŝi, kiel foje ŝi imagiĝis al li kiel kuprahaŭta filino de la Tukano.
La junulino levis la vizaĝon, kaj en malkuraĝa lumo de komenciĝanta aŭroro Mven Mas ekvidis la okulojn, tiajn grandegajn kaj profundajn, ke li eksentis facilan kapturniĝon, deŝoviĝis kaj ekridis.
— Iam niaj prauloj en siaj romanoj pri estonteco imagis nin duonvivaj rakituloj kun troevoluinta kranio. Malgraŭ milionoj da distranĉitaj kaj torturitaj animaloj, ili longe ne povis kompreni la cerban maŝinon de la homo, ĉar ili penis enrompiĝi kun tranĉilo tien, kie necesis delikategaj mezuriloj de molekulaj kaj atomaj skaloj. Nun ni scias, ke forta agado de la racio postulas potencan korpon, plenan je viva energio, sed la sama korpo kreas fortajn emociojn.
— Kaj ni plu vivas ĉenitaj de la racio, — konsentis Ĉara Nandi.
— Multo jam estas farita, sed tamen la intelekta flanko ĉe ni iris antaŭen, dum la emocia postrestis… Pri ĝi necesas zorgi, por ke ne ĝi bezonu la ĉenon de la racio, sed iam eĉ la racio mem bezonu ĝian ĉenon. Mi ekopiniis tion tiom grava, ke mi intencas verki libron.
— Ho, certe! — verve ekkriis Ĉara, ĝeniĝis kaj daŭrigis: — Malmultaj grandaj sciencistoj fordonis sin al esploro de leĝoj de la belo kaj de pleneco de sentoj… Mi diras ne pri psikologio.
— Mi komprenas vin! — respondis la afrikano, admire rigardante al la junulino, pro ĝeniĝo pli alte levinta la fieran kapon al radioj de la sunleviĝo, ree donintaj al ŝia haŭto la koloron de ruĝa kupro.
Ĉara facile kaj libere estis sidanta sur la alta nigra virĉevalo, paŝanta samtakte kun la rufa ĉevalino de Mven Mas.
— Ni postrestis! — ekkriis la junulino, pelante per la kondukŝnuro, kaj tuj ŝia ĉevalo impetis antaŭen.
La afrikano atingis ŝin, kaj ili ambaŭ ekrajdis apude laŭ la malnova vojo. Atinginte siajn junajn kamaradojn, ili retenis la ĉevalojn, kaj Ĉara turnis sin al Mven Mas:
— Kaj tiu junulino, Onar?..
— Ŝi devas veni en la Grandan Mondon. Vi mem diris, ke sur la insulo ŝi restis hazarde pro alligiteco al la veninta ĉi tien kaj antaŭnelonge mortinta patrino. Al Onar estus bone labori ĉe Veda — en elfosado necesas sentemaj kaj teneraj virinaj manoj. Ja estas ankoraŭ miloj da aferoj, kie ili necesas. Kaj Bet Lon, la nova, kiu revenos al ni, retrovos ŝin nove!..
Ĉara kunŝovis la brovojn, atente rigardis al Mven Mas.
— Kaj ĉu vi ne foriros de viaj steloj?
— Kia ajn estu decido de la Konsilio, mi daŭrigos la aferon de la kosmo. Sed unue mi devas verki pri…
— Pri steloj de homaj animoj?
— Ĝuste, Ĉara! Spirado haltas pro ilia grandega diverseco… — Mven Mas eksilentis, rimarkinte, ke la junulino rigardas al li kun karesa rideto. — Ĉu vi ne konsentas kun tio?
— Certe, konsentas! Mi pensis pri via eksperimento. Vi faris ĝin pro pasia malpacienco doni plenecon de la mondo al la homoj. En tio vi same estas artisto, ne sciencisto.
— Kaj Ren Boz?
— Por li la eksperimento estas nur vica paŝo laŭ lia vojo de esploro.
— Ĉu vi pravigas min, Ĉara?
— Plene! Kaj mi estas certa, ke ankaŭ multe da homoj, la plejmulto!