Dum la vojo la junulino, de tempo al tempo maltrankvile retrorigardante, rakontis, ke tiu homo persekutas ŝin ĉie.
La timo paroli malkaŝe senfine indignigis Mven Mas-on. Li ne povis paciĝi kun penso pri subpremo, kiel ajn hazarda ĝi estu nun, sur la aranĝita Tero!
— Kial nenion faras viaj homoj, — diris Mven Mas, — kaj ne scias pri tio la Kontrolo de Digno kaj Juro? Ĉu en viaj lernejoj oni ne instruas historion, kaj vi ne scias, al kio kondukas eĉ etaj fontoj de perforto?
— Instruas… scias… — respondis Onar, rigardante rekte antaŭ si.
La floranta ebenaĵo finiĝis, kaj la pado, farante krutan turnon, estis malaperanta malantaŭ arbustaro. El malantaŭ la turno aperis alta morna homo, barinta la vojon. Li estis nuda ĝis la zono, kaj atletaj muskoloj ludis sub grizaj haroj, kovrantaj lian torson. La junulino spasme elŝiris sian manon, flustrante:
— Mi timas pri vi. Foriru, homo de la Granda Mondo!
— Haltu! — tondris ordonema voĉo.
Tiel malafable neniu parolis en la epoko de la Ringo. Mven Mas instinkte ŝirmis per si la junulinon.
La alta homo aliris kaj penis forpuŝi lin, sed Mven Mas staris kiel roko.
Tiam kun fulma rapido la nekonato batis lin per la pugno al la vizaĝo. Mven Mas ŝanceliĝis. Neniam en la vivo li renkontis senkompate prikalkulitajn batojn, faratajn kun la celo kaŭzi kruelan doloron, ŝoki, ofendi homon.
Ŝokita, Mven Mas malklare aŭdis malfeliĉan ekkrion de Onar. Li ĵetis sin al la kontraŭulo, sed falis sur la teron pro du fortegaj batoj. Onar ĵetiĝis sur la genuojn, ŝirmante lin per sia korpo, sed la malamiko kun jubila krio kaptis ŝin. Li fleksis la kubutojn de la junulino malantaŭen, kaj ŝi sufere fleksiĝis kaj ekploregis, tute ruĝega pro kolero.
Sed Mven Mas jam ekregis sin. En la juneco en liaj Heraklaj heroaĵoj estis pli seriozaj bataloj kontraŭ malamikoj, ne ligitaj per la homa leĝo. Li rememoris ĉion, pri kio oni lin instruis por manbatalo kontraŭ danĝeraj animaloj.
Mven Mas nehaste levis sin, ĵetis rigardon al la misformita per furiozo vizaĝo de la malamiko, elektante punkton por frakasa bato, kaj subite rektiĝis, forŝanceliĝinte. Li rekonis tiun karakteran vizaĝon, tiel longe persekutintan lin en la suferaj pensoj pri rajto al la eksperimento en Tibeto.
— Bet Lon!
Tiu ellasis la junulinon kaj rigidiĝis, atente rigardante al la nekonata al li malhelhaŭta homo, nun perdinta tutan karakteran por li bonanimecon.
— Bet Lon, mi multe pensis pri renkontiĝo kun vi, opiniante vin kunfrato laŭ malfeliĉo, — ekkriis Mven Mas, — sed mi neniam imagis, ke tio estos tiel!
— Kiel tiel? — impertinente demandis Bet Lon, kaŝante koleron, brulantan en liaj okuloj.
La afrikano faris forigan geston.
— Por kio vanaj vortoj? En tiu mondo vi ne diris ilin kaj agis kvankam krime, sed je nomo de la granda ideo. Kaj ĉi tie — je nomo de kio?
— De mi mem, kaj nur de mi mem! — malestime ĵetis tra la kunpremitaj dentoj Bet Lon. — Sufiĉe mi konsideradis aliulojn, la komunan bonon! Ĉio ĉi ne necesas al homo, kiel mi komprenis. Tion sciis ankaŭ kelkaj antikvaj saĝuloj.
— Vi neniam pensis pri aliuloj, Bet Lon, — interrompis lin la afrikano. — Cedante al vi mem pri ĉio, kio vi iĝis nun — perfortulo, preskaŭ animalo!
La matematikisto faris movon, intencante ĵeti sin al Mven Mas, sed retenis sin.
— Sufiĉas, vi parolas tro multe!
— Mi vidas, ke vi perdis tro multe, kaj deziras…
— Sed mi ne deziras! For de la vojo!..
Mven Mas ne moviĝetis. Klininte la kapon, li certe kaj minace staris antaŭ Bet Lon, sentante tuŝon de la tremetanta ŝultro de la junulino. Kaj tiu tremo plenigis lin per batala kolero multe pli, ol la ricevitaj batoj.
La matematikisto, ne moviĝante, rigardis en la radiantajn koleran flamon okulojn de la afrikano.
— Iru, — brue elspiris li, depaŝante for de la pado.
Mven Mas ree prenis Onar-on je la mano kaj kondukis ŝin inter arbustoj, sentante malamegan rigardon de Bet Lon. Ĉe la turno de la pado Mven Mas haltis tiel subite, ke Onar kunpuŝiĝis kun lia dorso.
— Bet Lon, ni revenu kune en la Grandan Mondon!
La matematikisto ekridis kun la antaŭa senzorgeco, sed la sentema orelo de Mven Mas kaptis noteton de amaro en la impertinenta bravaĉo.
— Kiu vi estas, por proponi al mi tion? Ĉu vi scias?..
— Mi scias. Mi estas tiu, kiu same faris malpermesitan eksperimenton, pereigis fidintajn al mi homojn. Mi iris proksime de via vojo en esploro, kaj ni… Vi, kaj mi, kaj aliaj estas jam antaŭ la venko! Vi necesas al homoj, sed ne tia…
La matematikisto paŝis al Mven Mas kaj mallevis la okulojn, sed subite turnis sin kaj malestime ĵetis trans la ŝultron malĝentilajn negajn vortojn. Mven Mas senvorte ekiris laŭ la pado.
Ĝis la kvina vilaĝo restis ĉirkaŭ dek kilometroj.