— Tiam konduku min en la komunikejon. Konektiĝu kun la monda reto kaj voku la informejon de la norda zono. Kio pri la sputniko kvindek sep?
— Ni vokis ĝin. Ĝi silentas.
— Trovu la sputnikon per teleskopo kaj rigardu kun granda amplifo per elektronika konvertilo…
— La maŝinoj estas grave damaĝitaj, kaj novaj registraĵoj sur la indikilo mankas.
— Ĉio pereis, — flustris Mven Mas, mallevante la kapon.
Nokta deĵoranto de la norda informejo ekvidis sur la ekrano malpurigitan per sango vizaĝon kun febre brilantaj okuloj. Li atente fiksrigardis, antaŭ ol povis rekoni la estron de la eksteraj stacioj — la personon, vaste konatan sur la planedo.
— Mi bezonas prezidanton de la Konsilio de Stelnavigado Grom Orm-on kaj Evda-n Nal, psikiatron.
La deĵoranto kapjesis kaj komencis operacii kun butonoj kaj vernieroj de la memormaŝino. Respondo venis post minuto.
— Grom Orm estas preparanta materialojn kaj noktumas en loĝa Domo de la Konsilio. Ĉu mi voku la Konsilion?
— Voku. Kaj Evda Nal?
— Ŝi estas en la kvarcent deka lernejo, en Irlando. Se necesas, mi provos voki ŝin, — la deĵoranto rigardis al la skemo, — al la komunika punkto 565SP.
— Tre necesas! Temas pri vivo kaj morto!
La deĵoranto deŝiriĝis de siaj skemoj.
— Ĉu okazis malfeliĉo?
— Granda malfeliĉo!
— Mi transdonas la deĵoron al mia asistanto, kaj mem okupiĝos eksklude pri via afero. Atendu!
Mven Mas malleviĝis sur alŝovitan fotelon, kolektante pensojn kaj fortojn. En la ĉambron enkuris la estro de la observatorio.
— Oni ĵus fiksis la situon de la sputniko kvindek sep. Ĝi ne ekzistas!
Mven Mas ekstaris, kvazaŭ ricevis neniajn lezojn.
— Restis peco de la antaŭa parto — la haveno por akcepto de ŝipoj, — daŭris la neniiga raporto. — Ĝi flugas laŭ la sama orbito. Verŝajne, estas ankoraŭ etaj pecoj, sed ili dume ne estas trovitaj.
— Do, la observantoj?…
— Sendube, pereis!
Mven Mas kunpremis per la pugnoj la neelteneble dolorantajn tempiojn. Pasis kelkaj turmentaj minutoj da silento. La ekrano ekbrilis ree.
— Grom Orm estas ĉe la aparato de la Domo de Konsilioj, — diris la deĵoranto kaj turnis manipulilon.
Sur la ekrano, spegulinta grandan, malhele prilumitan halon, aperis la karaktera, al ĉiuj konata kapo de la prezidanto de la Konsilio de Stelnavigado. La mallarĝa, kvazaŭ distranĉanta spacon vizaĝo kun la granda ĝiba nazo, la profundaj okuloj sub la skeptikaj angulecaj brovoj, vola flekso de la firme kunpremitaj lipoj.
Mven Mas sub la rigardo de Grom Orm mallevis la kapon, kiel kulpa knabaĉo.
— Ĵus pereis la sputniko kvindek sep! — La afrikano ĵetis sin en la konfeson, kiel en malhelan akvon.
Grom Orm tremeris, kaj lia vizaĝo iĝis pli akra.
— Kiel tio povis okazi?
Mven Mas koncize kaj precize rakontis ĉion, ne kaŝinte la malpermesitecon de la eksperimento kaj ne indulgante sin. La brovoj de la prezidanto de la Konsilio kuniĝis, ĉirkaŭ la buŝo montriĝis longaj sulkoj, sed la rigardo restis trankvila.
— Atendu, mi parolos pri helpo al Ren Boz. Ĉu vi pensas, ke Af Nut…
— Ho, se Af Nut!
La ekrano malheliĝis. Ektreniĝis atendo. Mven Mas devigis sin elteni per lastaj fortoj. Baldaŭ, restis nemulte… Kaj jen Grom Orm!
— Mi trovis Af Nut-on kaj donis al li planedŝipon. Ne malpli ol horon li bezonos por preparo de aparataro kaj asistantoj. Post du horoj Af Nut estos en la observatorio. Nun pri vi — ĉu la eksperimento sukcesis?
La demando iĝis por la afrikano neatendita. Li, sendube, vidis la Epsilonon de la Tukano. Sed ĉu estis tio reala tuŝo de la neatingeble fora mondo? Aŭ la detrua efiko de la eksperimento al la organismo kaj la varmega deziro ekvidi kombiniĝis kune en klara halucinaĵo? Ĉu li povas deklari al la tuta mondo, ke la eksperimento sukcesis, ke necesas novaj penoj, oferoj, elspezoj por ĝia ripeto, ke la vojo, elektita de Ren Boz, estas pli sukcesa, ol la vojoj de liaj antaŭuloj? Esperante al la memormaŝinoj, ili faris la eksperimenton duope, frenezuloj! Kaj kion vidis Ren, kion povas li rakonti?.. Se povos… se vidis!
Mven Mas ekstaris eĉ pli rekte.
— Pruvojn, ke la eksperimento sukcesis, mi ne havas. Kion observis Ren Boz, mi ne scias…
Sincera bedaŭro reflektiĝis sur la vizaĝo de Grom Orm. Antaŭ minuto nur atenta, nun ĝi iĝis severa.
— Kion vi intencas fari?
— Mi petas permesi al mi tuj fordoni la stacion al Junio Ant. Mi ne plu meritas estri. Poste — mi estos kun Ren Boz ĝis la fino… — La afrikano stumblis kaj korektis sin: — Ĝis la fino de la operacio. Poste… poste mi foriros sur la insulon de Forgeso ĝis la juĝo… Mi mem jam juĝis min!
— Probable, vi pravas. Sed al mi estas neklaraj multaj cirkonstancoj, kaj mi detenas min de juĝo. Via ago estos esplorita en la plej proksima kunsido de la Konsilio. Kiun vi opinias la plej inda por anstataŭi vin — antaŭ ĉio pri restarigo de la sputniko?
— Pli bonan kandidaton, ol Dar Veter, mi ne scias!
La prezidanto de la Konsilio konsente kapjesis. Li dum ioma tempo fiksrigardis al la afrikano, intencante ankoraŭ ion diri, sed faris silentan adiaŭan geston. La ekrano estingiĝis, kaj ĝustatempe, ĉar ĉio nebuliĝis en la kapo de Mven Mas.