En la naturo ĝuste liberiĝo de vivaj estaĵoj disde kreskanta entropio kaŭzas la neceson de naskiĝo fare de malsamaj individuoj, devenantaj el diversaj lokoj, do el malsamaj genetikaj linioj. Tiu miksado de heredeco en lukto kontraŭ entropio kaj ĉerpado de novaj fortoj el la ĉirkaŭanta mondo estas la plej komplika enigmo de scienco, por kies kompreno jam dum jarmiloj rompadis la kapojn biologoj, fizikistoj, paleontologoj kaj matematikistoj. Sed la kaprompado estis ne vana — la eventuala vivdaŭro jam atingis preskaŭ ducent jarojn, kaj la ĉefa atingo estas tio, ke malaperis peniga, estingiĝanta maljuneco.
Mven Mas divenis la pensojn de la psikiatrino.
— Mi pensis pri nova granda kontraŭdiro de nia vivo, — malrapide diris la afrikano. — Potenca biologia medicino, pleniganta la organismon per novaj fortoj, — kaj ĉiam plifortiĝanta krea laboro de la cerbo, rapide forbruliganta la homon. Kiel ĉio estas komplika en leĝoj de nia mondo!
— Tio estas ĝusta, kaj tial ni prokrastas dume evoluigon de la tria signala sistemo de la homo, — konsentis Evda Nal. — Legado de pensoj tre faciligas komunikadon de individuoj inter si, sed postulas grandan malŝparon de fortoj kaj malfortigas la centrojn de bremsado. Tiu lasta afero estas la plej danĝera…
— Kaj tutegale plejmulto da homoj — efektivaj laborantoj — vivas nur duonon de eblaj jaroj pro fortegaj nervaj streĉoj. Kiom mi komprenas, kun tio medicino lukti ne povas — nur malpermesi laboron. Sed kiu forlasos laboron por kromaj jaroj da vivo?
— Neniu, ĉar la morto estas terura kaj igas kroĉiĝi al la vivo nur tiam, kiam la vivo pasis en senfrukta kaj malgaja atendo de netravivitaj ĝojoj, — mediteme diris Evda Nal, nevole pensinte, ke sur la insulo de Forgeso homoj vivas, probable, pli longe.
Mven Mas denove komprenis ŝiajn neeldiritajn pensojn kaj severe proponis reveni en la observatorion por ripozo. Evda obeis.
…Post du monatoj Evda Nal trovis Ĉara-n Nandi en supera halo de Palaco de informo, simila al gotika templo per siaj altaj kolonoj. Oblikvaj sunaj radioj, falantaj de supre, kruciĝis sur duono de alto de la halo, kreante briladon supre kaj mildan mallumon malsupre.
La junulino staris, apogante sin je kolono, kunkroĉinte malantaŭ la dorso la mallevitajn manojn kaj kruciginte la krurojn. Evda Nal, kiel ĉiam, ne povis ne aprezi ŝian simplan veston — mallongan, grizan kun bluo, forte malfermitan robon.
Ĉara rigardis trans la ŝultron al proksimiĝanta Evda, kaj ŝiaj malgajaj okuloj vigliĝis.
— Por kio vi estas ĉi tie, Ĉara? Mi pensis, vi preparas vin por afekcii nin per nova danco, sed vin altiras geografio.
— La tempo de dancoj pasis, — serioze diris Ĉara. — Mi elektas laboron en konata al mi tereno. Estas loko en fabriko de artefarita kreskigo de ledo en internaj maroj de Celebeso kaj en stacio de hibridigo de longflorantaj vegetaĵoj en la eksa dezerto Atakama. Mi sentis min bone, kiam mi laboris en Atlantiko. Tiel hele kaj serene, tiel ĝoje pro forto de maro, pro senpensa kuniĝo kun ĝi, pro lerta ludo kaj konkuro kun potencaj ondoj, kiuj ĉiam estas ĉi tie, apude, kaj sufiĉas nur fini laboron…
— Ankaŭ mi, kiam cedas al melankolio, rememoras laboron en psikologia sanatorio en Nov-Zelando, kie mi komencis kiel tute juna flegistino. Kaj Ren Boz nun, post sia terura vundo, diras, ke plej feliĉa li estis, kiam laboris kiel riparisto de platformaj helikopteroj. Sed vi ja komprenas, Ĉara, ke tio estas malforteco! Laco pro grandega streĉo, necesa, por plu teni vin sur tiu krea alto, kiun sukcesis atingi vi, vera artisto. Eĉ pli forta ĝi estos poste, kiam via korpo ĉesos esti tia bonega ŝargo de vivenergio. Sed dum ĝi ne ĉesis, plu donu al ni ĝojon de via arto kaj belo.
— Vi ne scias, Evda, kiel malfacile estas al mi. Ĉiu preparo de danco estas ĝoja serĉado. Mi konscias, ke al homoj ankoraŭfoje estos donita io bona, kio alportos ĝojon, tuŝos profundon de sentoj… Mi vivas per tio. Venas la momento de realigo de la ideo, kaj mi fordonas min tutan al ekflugo de pasio, varmega kaj senprudenta… Probable, tio transdoniĝas al spektantoj, kaj pro tio la danco estas tiom forte perceptata. Min tutan — al vi ĉiuj…
— Kaj kio? Ĉu poste okazas abrupta falo?
— Jes! Mi estas kvazaŭ kanto, forfluginta kaj dissolviĝinta en la aero. Mi kreas nenion eternigitan per penso.
— Estas multe pli granda afero — via kontribuo al animoj de homoj!
— Tio estas tre nemateria kaj nelonga — mi diras pri mi mem!
— Ĉu vi ankoraŭ ne amis, Ĉara?
La junulino mallevis la okulharojn.
— Ĉu tio estas simila? — respondis ŝi per demando.
Evda Nal balancis la kapon.
— Mi diras pri tre granda sento, al kiu kapablas vi, sed tute ne ĉiuj…
— Mi komprenas — ĉe plia malriĉeco de la intelekta vivo al mi restas riĉo de la emocia.
— La esenco de la penso estas ĝusta, sed mi klarigus, ke vi estas tiom riĉa emocie, ke la alia flanko ne estos malriĉa, kvankam, certe, pli malforta, laŭ natura leĝo de kontraŭdiroj. Sed ni parolas abstrakte, dum mi bezonas vin pri urĝa afero, rekte rilatanta al la temo. Mven Mas…
La junulino tremeris.