— Al Evda Nal sciigu vi mem, — flustris li al direkto de la staranta apude estro de la observatorio, falis kaj post vanaj penoj leviĝi rigidiĝis.
La centro de atento en la observatorio en Tibeto iĝis nealta flavvizaĝa homo kun gaja rideto kaj neordinara ordonemo de gestoj kaj vortoj. Venintaj kun li asistantoj obeadis al li kun tia ĝojo de obeo, kun kia, probable, iris post grandaj militestroj de la antikveco iliaj fidelaj soldatoj. Sed la aŭtoritato de la instruisto ne subpremis iliajn proprajn pensojn kaj entreprenojn. Tio estis neordinare kohera grupo de fortaj homoj, meritaj lukti kontraŭ la plej terura kaj nevenkebla malamiko de la homo — kontraŭ la morto.
Eksciinte, ke la heredeca mapo de Ren Boz ankoraŭ ne estas ricevita, Af Nut eligis indignajn ekkriojn, sed same rapide trankviliĝis, kiam oni informis lin, ke ĝin faras kaj alveturigos Evda Nal mem.
La estro de la observatorio singarde demandis, por kio necesas la mapo kaj per kio povas helpi al Ren Boz liaj foraj prauloj. Af Nut ruze mallarĝigis la okulojn, montrante intiman sincerecon.
— Preciza scio de heredeca strukturo de ĉiu homo necesas por kompreno de lia psika kompleksio kaj por prognozoj en tiu tereno. Ne malpli gravas datumoj pri neŭrofiziologiaj specialecoj, pri rezistemo de la organismo, pri imunologio, pri selekta sentivo al traŭmoj kaj pri alergio al kuraciloj. Elekto de kuraco ne povas esti preciza sen kompreno de heredeca strukturo kaj de kondiĉoj, en kiuj vivis la prauloj.
La estro ion ankoraŭ deziris demandi, sed Af Nur haltigis lin:
— Mi donis la respondon por memstara pripenso. Por plia mi ne havas tempon!
La astronomo balbutis ekskuzojn, kiujn la ĥirurgo ne aŭskultis.
Sur placeto, preparita ĉe piedo de la monto, oni estis konstruantaj moveblan domon de operaciejo, alkondukantaj akvon, elektron kaj kunpremitan aeron. Grandega nombro da laboristoj proponadis sian servon, kaj la domon oni muntis dum tri horoj. El kuracistoj, eksaj konstruintoj de la instalaĵo, la asistantoj de Af Nut elektis dek kvin homojn por priservo de la tiom rapide konstruita ĥirurgia kliniko. Ren Boz-on oni transportis sub diafanan plastan kupolon, plene steriligitan kaj trablovitan per sterila aero, liverata tra specialaj filtriloj. Af Nut kaj kvar liaj asistantoj eniris en la unuan fakon de la operaciejo kaj restis tie dum kelkaj horoj, prilaborataj per baktericidaj ondoj kaj per aero, saturita per steriliga emanaĵo, ĝis ilia spirado mem iĝis sterila. Dum tiu tempo la korpo de Ren Boz estis forte malvarmigita. Tiam komenciĝis rapida kaj certa laboro.
La rompitaj ostoj kaj la ŝiritaj angioj de la fizikisto estis kunligitaj per tantalaj, ne ekscitantaj vivan histon krampoj kaj surmetaĵoj. Af Nut komprenis la lezojn de la internaĵoj. La krevintaj intestoj kaj la stomako estis liberigitaj disde nekroziĝintaj pecoj, kunkudritaj kaj metitaj en ujon kun rapide restariganta likvaĵo RR14, konforma al la somataj specialaĵoj de la organismo. Post tio Af Nut komencis la plej komplikan. Li elprenis el la subripa zono la nigriĝintan, trapikitan per rompopecoj hepaton, kaj, dum la asistantoj tenis ĝin levita, kun mirinda certeco disigis kaj eltiris maldikajn fadenetojn de aŭtonomaj nervoj de la simpata kaj la parasimpata sistemoj. Eĉ malplej granda lezo de la plej maldika branĉeto povis kaŭzi nekorekteblajn kaj gravajn detruojn. Per fulmorapida movo la ĥirurgo tranĉis vejnon, konektinte al ambaŭ iliaj finoj tubojn de artefaritaj angioj. Farinte samon kun arterioj, Af Nut metis la hepaton, kunigitan kun la korpo nur per nervoj, en apartan ujon kun likvaĵo RR. Post la kvinhora operacio artefarita sango fluis en angioj de la korpo de Ren Boz, pelata per la propra koro de la vundito kaj per akcesora dua koro — aŭtomata pumpilo. Nun iĝis eble atendi restarigon de la elprenitaj organoj. Af Nut ne povis simple anstataŭigi la lezitan hepaton al alia el konservataj en la ĥirurgia fonduso de la planedo, ĉar por konekto de nervoj necesis kromaj esploroj, kaj la stato de la malsanulo ne permesis perdi eĉ kroman minuton. Apud la korpo, senmova, sternita, kiel preparita kadavro, restis deĵori unu el la ĥirurgoj en atendo, ĝis la anstataŭa grupo finos la steriliĝon.
Pordo de la defenda baraĵo, konstruita ĉirkaŭ la operaciejo, kun bruo disŝoviĝis, kaj Af Nut, mallarĝigante la okulojn kaj tirante sin, kiel ĵus vekiĝinta rabobesto, aperis, ĉirkaŭita de siaj asistantoj, malpurigitaj per sango. Evda Nal, laca kaj pala, renkontis lin kaj etendis la heredecan mapon. Af Nut avide kaptis ĝin, trarigardis kaj suspiris.
— Ŝajne, ĉio estos bonorda. Ni iru ripozi!
— Sed… se li rekonsciiĝos?
— Ni iru! Rekonsciiĝi li ne povas. Ĉu ni estas tiom stultaj, por ne antaŭzorgi tion?
— Kiom longe necesas atendi?
— Kvar-kvin tagojn. Se la biologiaj esploroj estas precizaj kaj la kalkuloj estas ĝustaj, do tiam eblos operacii denove, metinte la organojn reen. Poste aperos la konscio…
— Kiom longe vi povos esti ĉi tie?