Hazarda observanto, aldonas la sekretario al kies notoj ni ŝuldas la sekvontan priskribon, hazarda observanto eble rimarkus nenion eksterordinaran pri la kalva kapo kaj rondaj okulvitroj, kiuj atente direktiĝis al lia (de la sekretario) vizaĝo dum la legado de la supraj rezolucioj; sed al tiuj, kiuj sciis, ke la giganta cerbo de Pikviko funkcias malantaŭ tiu frunto, kaj ke la ridetaj okuloj de Pikviko ekbrilas malantaŭ tiuj okulvitroj, la spektaklo vere estis interesa. Tie sidis la homo, kiu spuris ĝis la fonto mem la gravajn lagetojn de Hampstedo kaj perturbis la sciencan mondon per sia Teorio pri Gasterosteoj, tiel trankvile kaj senemocie kiel la profunda akvo de la unua dum frosta tago, aŭ kiel unuopa specimeno de la alia plej funde de fajenca bokalo. Kaj kiom pli interesa estiĝis la spektaklo, kiam plene vigliĝante kaj verviĝante pro simultana voko por “Pikviko” eksplodinta el liaj adeptoj, tiu glora homo malrapide surgrimpis la brakseĝon, sur kiu li antaŭe sidis, kaj alparolis tiun klubon, kiun li mem fondis. Kian studaĵon por pentrartisto prezentis tiu ekscita vidaĵo! La elokventa Pikviko, kun unu mano gracie kaŝita sub la basko, kaj la alia gestanta en la aero, por helpi lian ardan deklamadon; lia altigita pozicio rivelis tiujn striktan pantalonon kaj gamaŝojn, kiuj, se ili vestus aliulon, povus resti nerimarkitaj, sed kiuj, kiam Pikviko vestis ilin — se ni rajtas tiel esprimi — inspiris sendevigan imponiĝon kaj respekton, ĉirkaŭita de la homoj, kiuj sin proponis por partopreni la glorojn de liaj eltrovoj. Dekstre sidis sinjoro Tresio Tupmano — la tro impresebla Tupmano, kiu al la saĝo kaj sperto de la aĝo pli matura aldonis la entuziasmon kaj ardon de knabo, pro la plej interesa kaj pardoninda el ĉiuj homaj malfortaĵoj — la amo. Tempo kaj nutrado plilarĝigis tiun figuron iam romantikan; la nigra silka veŝto iĝis ĉiam pli vasta; colon post colo la ora horloĝa ĉeneto sub ĝi malaperis el la vidkampo de Tupmano; kaj iom post iom la ampleksa mentono invadis la terenon de la blanka kravato: sed la animo de Tupmano spertis neniun ŝanĝiĝon — admiro al la bela sekso daŭre estis lia reganta pasio. Maldekstre de sia glora ĉefo sidis la poeziema Snodgraso, kaj post li la sportema Vinklo, la unua poetece volvita en la mistera blua frako kun hundhaŭta kolumo, kaj la dua aldonanta katizon al nova verda ĉasredingoto, plejda koltuko, kaj strikta lanpantalono.
La oratoraĵo de sinjoro Pikviko ĉiuokaze, kune kun la debato pri ĝi, estas enskribita en la Protokolo de la Klubo. Ambaŭ forte similas la diskutojn de aliaj famaj asocioj, kaj tial ke estas ĉiam interese spuri similecojn inter la proceduroj de grandiozuloj, ni transskribas la raporton al tiuj ĉi paĝoj.