La postlasitaj paperoj de la Klubo Pikvika
Ĉapitroj 1–7
El la angla tradukis
Antaŭparolo
Bill (la nomo William estis uzata nur en dokumentoj kaj sur titolpaĝoj en libroj) Auld, kun kiu ni aktive korespondis ekde la mezo de la 1980aj jaroj, komencis kunlabori kun nia eldonejo preskaŭ tuj post la unua publika prezentiĝo de
La elekto de Bill por la deka estis plia mondliteratura ĉefverko –
Bedaŭrinde, la sanstato de Bill malprogresis. Li sukcesis traduki kaj tajpi nur sep ĉapitrojn kaj verki kelkajn notojn. La cetero restis netradukita. Fiaskis la provo formi teamon, kiu daŭrigus la tradukon laŭ la stilo de la skota tradukmajstro.
Ni povus resti la du unikaj personoj, kiuj havus la privilegion ĝui
Hodiaŭ, je la ducenta naskiĝdatreveno de Dickens, ni donacas al la esperantista legantaro la Auldan tradukon de
Halina Gorecka
Aleksander Korĵenkov
Kaliningrado
La 7an de februaro 2012
Ĉapitro 1
La pikvikanoj
La unua lumradio iluminanta la malhelon kaj blindige briliganta tiun obskuron, en kiu la pli frua historio de la senmorta Pikviko ŝajnas volvita, deriviĝas de tralego de la sekvonta enskribo en la Protokolo de la Klubo Pikvika, kiun la redaktoro de ĉi tiuj paperoj kun plej granda plezuro elmetas antaŭ la legantaron, kiel pruvon pri la zorga atento, senlaca diligento, kaj fajna elektemo, laŭ kiuj estis plenumita lia serĉado inter la multspecaj dokumentoj konfiditaj al li.