“La 12an de majo 1827. Sinjoro Jozefo Smigerso, E.V.P.M.K.P.[1]
, prezidis. La jenaj rezolucioj estis unuanime akceptitaj:“Ke tiu ĉi Asocio aŭdis kun sentoj de sendevia kontento kaj senrezerva aprobo legadon de papero komunikita de sinjoro Samuelo Pikviko, Ĝ.P.M.K.P.[2]
, sub la titolo ‘Rezonado pri la Fonto de la Hampstedaj Lagetoj, kun kelka observado rilate al la Teorio pri Gasterosteoj’; kaj ke tiu ĉi Asocio jene esprimas plej varman dankon al la dirita sinjoro Samuelo Pikviko, Ĝ.P.M.K.P., pro tio.“Ke kvankam tiu ĉi Asocio profunde konscias pri la avantaĝoj nepre aldoniĝantaj al la progreso de la scienco pro la verko ĵus aludita — ne malpli ol pro la senlacaj esploroj far sinjoro Samuelo Pikviko, Ĝ.P.M.K.P., en Hornseo, Altpordego, Brikstono kaj Kambervelo — ĝi ne povas ne sperti viglan senton pri la nekalkuleblaj gajnoj, kiuj neeviteble rezultiĝus, se la rezonadon de tiu klera viro estus portitaj al kampo pli vasta, pro plilarĝigo de liaj vojaĝoj kaj sekva pligrandigo de lia sfero de observado, por la novaj konoj kaj diskonigado de kleraĵoj.
“Ke, pro la ĵus menciita kaŭzo, tiu ĉi Asocio serioze konsideris proponon, lanĉitan de la menciita sinjoro Samuelo Pikviko, Ĝ.P.M.K.P., kaj de tri aliaj pikvikanoj sube nomitaj, ke estu formita nova filio de Unuiĝintaj Pikvikanoj, sub la titolo la Koresponda Societo de la Klubo Pikvika.
“Ke la dirita propono ricevis la konsenton kaj aprobon de tiu ĉi Asocio.
“Ke la Koresponda Societo de la Klubo Pikvika tial estas formita, kaj ke sinjoro Samuelo Pikviko, Ĝ.P.M.K.P., sinjoro Tresio Tupmano, M.K.P., sinjoro Aŭgusto Snodgraso, M.K.P., kaj sinjoro Natanielo Vinklo, M.K.P., estas per tio ĉi nomumitaj kaj difinitaj kiel membroj de tiu sama; kaj ke ili estu petitaj sendi de tempo al tempo aŭtentajn priskribojn pri siaj vojaĝoj kaj esploroj, pri sia observado de karakteroj kaj moroj, kaj pri la tuto de siaj aventuroj, kune kun ĉiuj rakontoj kaj paperoj leviĝontaj pro la lokaj pejzaĝoj aŭ renkontiĝoj, al la Klubo Pikvika, lokita en Londono.
“Ke tiu ĉi Asocio kore agnoskas la principon, ke ĉiu membro de la Koresponda Societo respondecu pri la propraj vojaĝelspezoj, kaj ke ĝi konstatas neniun ajn obstaklon al tio, ke la membroj de la menciita societo daŭrigu siajn esplorojn tiel longe kiel plaĉos al ili laŭ la samaj kondiĉoj.
“Ke la membroj de la menciita Koresponda Societo estu, kaj estas, informitaj, ke ilia propono pagi la afrankon de siaj leteroj kaj la transporton de siaj pakaĵoj, estas pripensita de tiu ĉi Asocio, kaj ke tiu ĉi Asocio taksas tian proponon inda je la grandiozaj mensoj, el kiuj ĝi devenis, kaj ke per tio ĉi ĝi signas sian perfektan konsenton pri tio”.