La veron de miaj poemoj – neniu atenton eĉ donos…
Egale! Salutu la sunon, heroldo de l' tuj naskiĝonta
Aŭroro de nova tagiĝo, kaŝita trans lim' horizonta:
Mi ankaŭ salutu naskiĝon de novaj aŭroro kaj tago,
Kaŝitaj en homaj animoj post roka rigida zigzago.
Alarmu do, gaŭlo orpluma … ĉe fino de l' nokta deĵoro
Poeto kaj koko anoncu alvenon de ĉiu aŭroro!
Vekiĝu kaj aŭdu, havantoj de koroj kaj sanaj oreloj,
Aklamon al nova tagiĝo en kri' de la du sentineloj!
AŬTUNA FATALO (Rimojdoj)
Vespero aŭtuna, muziko zumventa …
Soleco, ermita inerto …
La kapo sin klinas, la koro ne sentas
Minacon de l' bato averta.
La vivo bolanta, simile al maro
Ne ĉesas per ondoj marteli
La etan boaton, en kiu kun knaroj
Mi naĝas, portata sencele …
Sed tiu frenezo de l' mara ekstazo
Ne tuŝas la lacan animon,
En svena rigido ĝi sentas sin kvazaŭ
Infano tre juna sen timo.
En naĝo fatala senscie evitas
Ĝi lokojn de l' morta pereo,
Direkte al iu atol' ne notita,
Mirakla haven' – rifuĝejo.
Ĝi sentas ke ŝanĝos la bruan hodiaŭ
Alterna trankvila morgaŭo,
Survoje al iu finala nenio
Sen gaj' kaj sen prema malgajo.
SUR SLIJEME [1]
Auf die Berge will ich steigen
Wo die frommen Huetten stehen,
Wo die Brust sich frei erschliesset
Und dic freien Luefte wehen …
H. Heine
Fragoj, framboj, ciklamenoj,
Mentoj, kvastoj malvaj,
Inter alnoj kaj fraksenoj –
Grizaj rokoj kalvaj …
Fringoj, fringeloj,
Pepaj kvereloj …
Zumeta bruo –
Paruo!
Eti bluo
Torenta fluo,
Sub la pruneloj
Floraj ombreloj,
Trans baretoj valvaj
Saltas akvo per fadenoj
Kun sonoroj salvaj,
Kaj aromas ciklamenoj …
Tra la arbara kampeto luma
Zefiro pasas dolĉe parfuma,
En mozaika, kolora gamo
Sternigas foren la panoramo …
Spiri, spiri
La aeron -
Kaj admiri
La liberon …
Ah, kia ĝojo – tiu vojo tra la val'
Al la lazura, sonvelura pastoral'!
LA LUNA EBRIO
Jen – ĝi brilas, mia luno,
Virgomaska amlucerno,
Nuda mamo el latuno,
Iritilo de l' eterno …
Jen –ĝi trenas, pala torĉo,
Tra l' cipresoj ombran langon –
Kaj la tero sub la sorĉo
Paroksisme verŝas sangon.
Jen – ĝi paŝas, noktulino
Plej alloga, rafinita –
La komenco kaj kulmino
De l' pasio senevita.
Jen – ĝi tiklas kaj sufokas,
Estingante ĉiun honton,
Jen – gi vokas, laŭte vokas:
Serĉu, kaptu kunĝuonton!
Kaj subiĝas la animoj,
Kaj triumfe batas koroj,
Estas for la tagaj limoj,
Kaj ne gardas la honoroj …
Vivajn koroj ligas pare
La magia lumsonato
Por oferi suraltare
Al Eroso kaj Hekato.
Per la flamaj rozkoloroj
Juna virgo amburĝonas,
Kaj anstataŭ la paroloj
Longaj, longaj kisoj sonas …
Ah, – dronante en inspiro
De la tenta nokta disko,
Estas ĝoje – esti viro
Kaj facile – odalisko …
EN MALSERENO
Venas minutoj nubaj, malhelaj,
Kiam la vivo ŝajnas ruin',
Kaj de la morto grincaj makzeloj
Klake tamburas kanton de l' fin'.
Venas minutoj al la spirito,
Kiam ĝi slosas sin per serur'
Kaj erinace pikiligita
Pacon ermitan deziras nur.
Venas momentoj al la animo,
Kiam ĝin lasas ĉiu esper'
Kaj jam videbla strias la limo
Inter la esto kaj la eter'.
Tiuj momentoj vokas al kvito
Kun ĉiu celo, kun ĉiu ĝoj' –
Ĉar post la limo, froste signita,
Ĉesas subite la nuna voj' …
Ha, se almenaŭ estus ĝi paco
Kaj estingiĝo de l' vana brul',
Vera ripozo por ĉiu laca
Kaj dispremita sklava terul'!
K. DE KALOCSAY
El kruda argilo
Li skulptis por ni la penatojn,
El voĉ' sonorila
Komponis mirindajn sonatojn,
Al son' primitiva
Li donis magian signifon,
En vorto senviva
Li vekis la altan edifon.
Kantisto libera
Li flaton rampeman ne konis, Poeta fiero
Lin noble distingis kaj kronis.
En lando hungara
Li fondis la verdan Atenon,
Periklo malŝpara –
Ne ĉiam li trovis komprenon.
La griza inerto
La florojn velkiĝi instigis,
Je seka dezerto
La kantojn ĝermantajn formigis.
La liro arĝenta
Al ni jam nenion fabelas,
Kaj muto silenta
La buŝon artistan sigelas.
Nescio, ignoro
La indan transfaris nomado …
Na varmas ankoraŭ
La suno de nia movado …
DIES IRAE
Do, serĉu vi, ridinda Ahasvero,
La ekvilibron de l' unua am'! –
Nenie – ho, nenie sur la tero
Troviĝas la unika floro jam.
Do, ŝiru for la kisojn bakhaninajn
Kaj iluziu ĝuon de l' pasint',
Dronigu vin en la kalikojn vinajn
Iritu vin per gusto de l’ absint'!
Kalkulu nur viktimojn kaj oferojn,
Balaste kaptu por la rememor'
Vizaĝojn kaj vizaĝojn kaj ciferojn,
Sen iu varma tremo en la kor'!
Baraktu sur la sablo de l’ areno
Kaj kapturniĝu kun kvikanta kri',
Maljuna, kompatinda arlekeno,
De la pasinto sklavo kaj pari'.
Hej, ĉarmulo, frato, kara vagabondo,
Prenu la liuton, kantu tra la plor',
Kion volus vi rakonti al la mondo
Por neniu laŭdo, por neniu glor'!
Kantu, kion kanti scius la animo,
Kio premas koron vian kiel ŝton',
Ĉiun larmon klaran plantu en la rimo,
Ĉiun spiron ĝeman ligu kun la son'!
Ŝultro ĉe la ŝultro, en krepusko griza,
Kiam vento muĝa luktas kun nebul',
Sidu la poeto de la sankta Fiza
Kun la duonlaca rusa senhejmul'.
Se la vortoj ĉesus – ploru la liuto,
Se la ritmon perdus via muzikil' –
Batu niaj koroj ritmon de la muto,
Kun la akompano de postforna gril'.
AL JULIO BAGHY
Сборник популярных бардовских, народных и эстрадных песен разных лет.
Василий Иванович Лебедев-Кумач , Дмитрий Николаевич Садовников , коллектив авторов , Константин Николаевич Подревский , Редьярд Джозеф Киплинг
Поэзия / Песенная поэзия / Поэзия / Самиздат, сетевая литература / Частушки, прибаутки, потешки