Hej, ĉarmulo, frato, kara vagabondo,
Prenu la liuton, kantu tra la plor',
Kion volus vi rakonti al la mondo
Por neniu laŭdo, por neniu glor'!
Kantu, kion kanti scius la animo,
Kio premas koron vian kiel ŝton',
Ĉiun larmon klaran plantu en la rimo,
Ĉiun spiron ĝeman ligu kun la son'!
Ŝultro ĉe la ŝultro, en krepusko griza,
Kiam vento muĝa luktas kun nebul',
Sidu la poeto de la sankta Fiza
Kun la duonlaca rusa senhejmul'.
Se la vortoj ĉesus – ploru la liuto,
Se la ritmon perdus via muzikil' –
Batu niaj koroj ritmon de la muto,
Kun la akompano de postforna gril'.
KIAL?
Li ne trovas konsolon en brua
Distriĝado de l’ homa amas',
Li sopiras kaj restas enua
Ĉe la vino, ŝaŭmanta en glas'.
Lin forlasis la gajo iama, –
Senrevene sin kaŝis la sun' –
Kvankam ŝajne li estas la sama,
Kiel iam en tagoj de l’ jun'.
Li forgesis la kantojn de l’ kredo,
La antaŭan impulson de l’ sent',
En la koro – amara obsedo,
En la haroj – tro frua arĝent' …
Kio miksis la blindan fatalon
Al la vivo, ridinta dum ir',
Kaj pro kio proksiman finalon
Li aŭguras en sia sopir'?
Kial longe li sidas vespere
Super iu malnova portret'
Kaj, statue-senmova ekstere,
Perdas larmon en peza kviet"?
Kial nokte marŝadas sur strato,
Kun kolumo levita, sen cel',
Per la paŝoj de hom'-aŭtomato,
Sub albrove tirita ĉapel'?
LA MOMENTOJ
Kiam ardas miaj lipoj sur la ŝultro de marmoro
Kaj ondiĝas plej elaste via brusto ĉe la koro,
Kiam sonĝas ĉi-okuloj duonferme, duonbrile
Kaj la karno duonsvena min obeas plej humile –
Mi adoras vian korpon, mi plenumas dolĉan krimon,
Mi aklamas la cedintan predikanton – memestimon,
Mi forĵetas la leĝaron de l’ racio aŭtokrata
Kaj soife trinkas vinon de la ĝu' malpermesata.
Sen hezito transirante Rubikonon de l’ ebrio,
Por fariĝi dum momento nova mondo el nenio,
Nova astro, sampulsanta kun la tuta Universo,
Nova ritmo de l’ Erosa eleterna flama verso.
PROLEGOMENO
La lirikon mi ne kreas – min obsedas la liriko,
ĉiunerve, ĉiusente, kvazaŭ birdon la aer'.
Min allogas melodioj de la bela erotiko,
La muziko de la ĝuo la plej fama sur la ter'.
Mia muzo havas tenton de hurio paradiza,
Kun apenaŭ vualita viva karno el marmor',
Mian liron sonorigas iu dolĉa blovo briza,
Agordanta plej volupte ĉiujn histojn de la kor'.
Miaj strofoj volus vindi sveltajn formojn de Venuso,
La plastikon de statuoj de l’ antikva kulta bel',
Bronzan nudon de la landoj, simbolitaj per lotuso,
Fantazian eldoradon de la ravo kaj fabel'.
Mian himnon al la karno – al patrino de l’ spirito
Kantas hore la plej lumaj anguletoj de l’ anim',
Miajn sonojn naskas fulmoj de la krea amirito,
La mistero kaj embrio de la ritmo kaj la rim'.
Mia lingvo volus esti rita gesto, danca turno,
Esperanto, saturita per la maja florpolen',
Mia verso mia ĝuo en kristale klara urno,
Monumento, postlasita sur la vojo el Eden'.
DUM SUPRENGRIMPO AL AJ-DANIL[2]
Malhele rebrilas la montoj en pala, printempa mateno,
Serpente zigzagas la vojo tra glitaj kaj krutaj ŝtonblokoj,
Kaj sub juniperaj arbustoj lacertoj sur seka likeno
Susuras, rampante en timo, kaj kaŝas sin inter la rokoj.
La suno ripozas post nuboj. grizete lumigas la maron,
Sur ĝi, kvazaŭ kanto sen vortoj, fiŝista veliŝipo sin movas,
Kaj la Aj-Danil'a pintaĵo similas ciklopan altaron,
De kie la fumon oferan la vento matena disblovas.
Granito nun ŝanĝas kalkŝtonon kaj brilas ridete la glimo,
La kronon frizitan jam montras unua malalta pinio …
Mi sentas la montan aeron penetri ĝis mia animo,
Dum sonas ĉirkaŭe misteraj akordoj de belsimfonio.
Kaj ankaŭ ĉi tie mi legas batalon de l’ viv' senkompata,
En nigraj skeletoj de bestoj, ĵetitaj al fendoj kavernaj,
Sed tiu batalo natura, de l’ suno dorlote benata,
Animon en mi ne incitas ĝi pasas laŭ leĝoj eternaj.
Migrimpaskaj revas kaj serĉas de l’ tempo pasinta pejzaĝon:
Ĉu tiu elipsa altaĵo, kovrita de vitoj rubusaj,
Ne kaŝas en si iun miton, de libro antikva la paĝon,
En lingvo jam morta por ĉiam, en signoj jam pratumulusaj?
Cu estas ĝi tombo dezerta de iu bravul' ĝenovano,
Embuske murdita survoje de vilaj krimeaj nomadoj
Aŭ la ripozejo de iu volupta ludilo de ĥano,
Kaptita en land' Moskovia dum rabaj, frenezaj invadoj?
Aŭ estas ĝi nur fantazio de l’ cerbo senlime ravita,
Kaj tiu altaĵo nenion sub si rimarkindan enhavas …
Do estu … Mi tamen tre ĝuas en tiu revado ekscita,
Ĝi, kiel aero la korpon, l’ animon karesas kaj lavas .
Gurzuf (Krimeo) 1919
LIA AMO
Ŝi sola estis indulgita
El tuta lia sklavinar',
Ne fali al la ĝua lito,
Ne iri post triumfa ĉar'.
Al ŝi donacis li honoron
Konservi floron de la viv'
Kaj ne estingis ŝian koron
Kun ĝiaj kredo kaj naiv'.
Li mem ne sciis, kia forto
Lin gardis de l’ kutima ag';
Li pensis – ludo de la sorto
Kaj ŝia tro feliĉa tag'.
Sed tiel staris en la libro
De l’ homa sorto kaj destin':
Ke nur en ĉasta ekvilibro
Li povu mire vidi ŝin.
Iama brila Donĵuano,
La korkonkera kavalir',
Por siaj venkoj de l’ tirano
Humile pagis per sopir'.
Kaj la sklavino de l’ iamo
Nun sidis sub juvela kron' –
Reĝino bela de la amo –
Sur sia blindiganta tron',
Dum li, benante novajn ĝuojn,
Pro iu nekonata sent'
Ĉe l’ trono fleksis la genuojn,
Сборник популярных бардовских, народных и эстрадных песен разных лет.
Василий Иванович Лебедев-Кумач , Дмитрий Николаевич Садовников , коллектив авторов , Константин Николаевич Подревский , Редьярд Джозеф Киплинг
Поэзия / Песенная поэзия / Поэзия / Самиздат, сетевая литература / Частушки, прибаутки, потешки