En Esperanto unu tia termino estas
onklo
. Unuavide, tio povas ŝajni esti unuopa vorto por unuopa signifo. Tamen ne: ĉar mia onklo povas esti (i) la frato de mia patro, aŭ (ii) la frato de mia patrino. En pli vasta senco, mia onklo povas esti ankaŭ (iii) la edzo de la fratino de mia patro, aŭ (iv) la edzo de la fratino de mia patrino. Multaj lingvoj distingas inter la sencoj (i) kaj (ii), uzante apartajn vortojn por la du nocioj. La sencoj (iii) kaj (iv) povas eĉ ne esti perceptataj kiel parenceco, depende de la koncerna socio kaj ĝia famili-strukturo. Okazas ankaŭ tio, ke oni etendas la sencon de la
onklo
-vorto por kovri diversajn, aŭ eĉ ĉiujn, pli aĝajn virojn, ĉu aŭ ne ili estas parencoj laŭ sango aŭ geedziĝo.
La vorto
kuzo
simile kovras almenaŭ kvar malsamajn parencrilatojn. Mia kuzo povas esti la filo de la frato de mia patro, la filo de la frato de mia patrino, la filo de la fratino de mia patro, aŭ la filo de la fratino de mia patrino. Neniel estas universalaĵo, ke ĉiuj kvar povu esti nomataj per la sama vorto, kiel en Esperanto.
Ĉe la vorto
frato
oni ne distingas inter pli aĝa kaj malpli aĝa fratoj: ambaŭ nomiĝas frato. En multaj lingvoj ekzistas malsamaj vortoj por ‘pli aĝa frato’ kaj ‘malpli aĝa frato’, kaj mankas vorto, kiu nomas ambaŭ.
Precipe la boparencoj tre varias. Per bofrato Esperanto nomas du tre malsamajn parencrilatojn, ĉar mia bofrato povas esti (i) la frato de mia edz(in)o, aŭ (ii) la edzo de mia fratino. La unuan specon mi mem ligis al la familio en kiu mi naskiĝis, la duan specon iu alia. La slavaj lingvoj havas amason da boparenc-terminoj. Sub
bofrato
en la Esperanta-Rusa Vortaro de
Bokarev
(1974) oni trovas kvar diversajn rusajn tradukojn: du (
déverj
,
ĵúrin
) respondas al (i) supre, depende ĉu la ‘mio’ estas viro aŭ virino, tria (
zjatj
) respondas al (ii) supre, kaj la kvara (
svoják
) aludas al la edzo de la fratino de mia edz(in)o, kiu en multaj aliaj lingvoj ne estas kalkulata kiel bofrato. En Esperanto, efektive, pli preciza nomo por tiu lasta estus
bobofrato
, ĉar la parenceco estas duoble boa. La grekoj nomas tiun bobofraton /
badza’nakis
/, sed la ordinaran bofraton /
ɣam’bros
/.
5.9 Mondrigardo
Ni vidis, ke la lingvoj de la mondo tre diversas inter si, ne malplej multe en la leksiko kaj semantiko. Cu tiuj diferencoj nuancigas nian mondrigardon, la spiritan bildon, kiun ĉiu el ni faras pri la universo, en kiu ni loĝas? Ĉu ili eĉ plene determinas ĝin?
Mi respondas: nuancigas jes, determinas ne. Estas neeviteble, ke la lingvo, kiun ni unue akiras kiel infanoj, tendencas gvidi niajn pensojn laŭ siaj reloj. Sed ni estas inteligentaj estaĵoj, kiuj kapablas rezoni kaj analizi; ni ne restas tra la tuta vivo sklave katenitaj en ĉiu detalo. Por simpla ekzemplo, konsideru la tabelon (14). Ĝi prezentas la vortojn por ‘viro, edzo, virino, edzino’ en la lingvoj angla, franca, kaj germana. Oni vidas, ke la franca
femme
signifas indiferente ‘virino’ aŭ ‘edzino’, sencojn distingatajn en la angla (kaj en Esperanto). La germana
Mann
respondas kaj al ‘viro’ kaj al ‘edzo’, dum
Frau
egalas al
femme
. Se la denaska lingvo plene determinus la mondrigardon, ni trovus, ke franclingvano ne komprenas la diferencon inter virino kaj edzino; ni trovus, ke germanlingvano konfuzus mense inter viro kaj edzo, inter virino kaj edzino; dum la anglalingvano bone komprenas la diferencon. Ni trovus, ke francaj esperantistoj ofte konfuzus la vortojn
virino
kaj
edzino
, kaj la germanaj esperantistoj konfuzus ankaŭ la vortojn
viro
kaj
edzo
. Sed tiel ne estas.
(14)
A
F
G
‘viro’
man
homme
Mann
‘edzo’
husband
mari
‘virino’
woman
femme
Frau
‘edzino’
wife
Lastatempe okazis – precipe en norda Ameriko kaj norda Eŭropo – vigla kaj grandparte sukcesa kampanjo kontraŭ seksismo. Oni kampanjis, ke virinoj kaj viroj estu same traktataj en rilato al edukado, laboro, hejmaj taskoj, kaj sociaj kaj politikaj rajtoj. Tiu kampanjo tuŝis ankaŭ la lingvon. Nun estas kontraŭleĝe en Britio anonci vakan postenon por
waiter
(kelnero) – ĝi devas esti por
waiter or waitress
(kelnero aŭ kelnerino). En la angla lingvo estas tamen pluraj posteno-nomoj, kiuj ne indikas sekson kaj tial ne ofendas kontraŭ la nova leĝo, ekzemple
secretary
(= sekretario aŭ sekretariino),
teacher
(= instruisto aŭ instruistino). Aliajn oni kreis, ekzemple
salesperson
(kvazaŭ ‘vendopersono’, do komizo aŭ komizino). Pro la ŝanĝita mondrigardo necesis iom reformi la lingvon.