*
Do ekzemple la zulua ne havas apartan vorton por ‘blua’, sed esprimas ĝin laŭvorte kiel ‘ĉielverda’ (
luhlâza njéngesibhakábhaka
:
Rycroft
k
Ngcobo
1976: 107).
(13)
nigra, blanka;
ruga;
flava, verda;
blua;
bruna;
griza, purpura, roza, oranĝa.
Ĉiuj homoj kun normala vidpovo kapablas distingi fiziologie la samajn kolorojn. Limigita vortprovizo ne signifas limigitan vidpovon; kaj efektive ĉiu lingvo havas ankaŭ la rimedojn por distingi multegajn nuancojn aldonajn al la bazaj, ekzemple per komparoj kun difinitaj objektoj de la koncerna koloro, aŭ per aliaj plurvortaj esprimoj. Baza koloro en iu lingvo estas tia, ke ĝia nomo (i) konsistas el unu vorto nekunmetita (do en Esperanto ne
helruĝa
, nek
blue verda
, nek
samkolora kiel via ĉemizo
); (ii) ne estas hiponimo – subordaĵo – de iu alia koloro (do nek
skarlata
nek
karmezina
, ĉar ambaŭ estas hiponimoj de
ruĝa
); (iii) ne estas limigita en sia apliko (do ne
blonda
, kiu ordinare rilatas nur al haroj kaj eble al biero, nek
beja
, kiu rilatas nur al ĉevaloj), kaj (iv) estas uzata kaj komprenata de ĉiuj parolantoj de la koncerna lingvo (do nek
punca
nek
rufa
, vortoj kiujn multaj Esperantistoj ne konas). Cetere ni ignoras konvenciajn doktrinojn, ekzemple la lernejan dogmon pri ‘la sep koloroj de la ĉielarko’. Temas do ĉi tie pri la demando, kiom da bazaj kolorvortoj ekzistas en iu lingvo, kaj kiuj ili estas – ne pri la demando, ĉu oni povas esprimi tiun aŭ alian nuancon en iu lingvo.
Ekzistas lingvoj, por kiuj oni raportas nur du bazajn kolorterminojn, kies fokusoj ĉiam estas
nigra
kaj
blanka
. Eble iliaj semantikaj kampoj respondas pli precize al niaj
malhela
kaj
hela
; se oni petas ĝaleon el Nov-Gvineo montri la plej veran
sin
, li indikas la koloron, kiun ni nomas
nigra
, kaj petite montri la plej veran
hóló
li indikas nian
blanka
. La ĝaleoj havas diversajn aliajn terminojn, tamen limigitajn. Ekzemple
mut
estus tradukebla kiel
ruĝa
, sed estas uzata nur pri grundo;
pianó
estas la nomo de planto, kiu liveras verdan tinkturon.
Lingvoj kun tri bazaj kolorterminoj aldonas kiel la trian ĉiam tiun koloron, kiun ni nomas ruĝa. Ĝi povas kovri ankaŭ diversajn flavojn, brunojn, aliajn ‘varmajn’ kolorojn, sed ĝia fokuso koincidas kun tiu de nia
ruĝa
. Se iu lingvo havas kvar bazajn terminojn, restas la
nigra
,
blanka
, kaj
ruĝa
, dum la kvara povas esti aŭ
flava
aŭ
verda
. Lingvo kvinkolora havas ilin ambaŭ,
flava
kaj
verda
. Nur se lingvo havas almenaŭ ses kolorterminojn, ĝi distingas blua disde
verda
kaj
nigra
; kaj neniu lingvo havas
blua
kiel bazan terminon se ĝi ne havas ankaŭ la kvin aliajn menciitajn. La sepa koloro estas ĉiam
bruna
. Poste venas ĝis kvar aliaj bazaj kolorvortoj. Estas asertite, ke la nombro da bazaj terminoj korelaciiĝas kun la nivelo de kultura kaj teknika komplekseco en la koncerna socio: lingvoj kun nur du terminoj estas parolataj nur de gentoj kun plej simpla tekniko, kiel la ĝaleoj de Nov-Gvineo, dum lingvoj kun ok aŭ pli troviĝas nur ĉe eŭropaj kaj orientaziaj popoloj kun longa historio kaj komplika kulturo kaj tekniko.
Laŭ mia takso, Esperanto havas ok bazajn kolorterminojn, precize laŭ la hierarkio de
Berlin
kaj
Kay
:
nigra
,
blanka
,
ruĝa
,
flava
,
verda
,
blua
,
bruna
, kaj
griza
. Tiu takso dependas de la supozo, ke ne bazaj en la menciita senco estas la kolornomoj
roza
,
oranĝa
,
purpura
,
viola
kaj aliaj; iliaj difinoj en PIV, ekzemple, aludas al ‘helruĝeta’, ‘ruĝflava’, ‘violruĝa’, kaj ‘miksi ruĝon kaj bluon’. Cetere, iliaj radikoj estas ĉiuj laŭ gramatika karaktero substantivaj, dum tiuj de la bazaj kolornomoj estas adjektivaj.
Ŝajnas al mi, ke en la angla – kontraŭe – ekzistas dek unu bazaj terminoj, ĉar ankaŭ
pink
(‘roza’),
orange
(‘oranĝa’), kaj
purple
(‘purpura’) estas bazaj. En ĉiu okazo, la kolor-terminologio de Esperanto metas ĝin firme kun la evoluinta mondo, kun pli ol sep bazaj kolorvortoj.
5.8 Parenceco
Alia semantika regiono multe esplorata de la lingvistoj kaj antropologoj estas la konceptoj pri parenceco kaj la nomoj de diversaj parencrilatoj. Ili rimarkinde varias de unu lingvo al alia.