Mi kredas, ke pro du kialoj tiaj duoblaĵoj ne estas vere samsignifaj: unue, ĉar ili estas uzataj en malsamaj ĉirkaŭtekstoj, kun malsamaj stilo-nuancoj, aŭ inter malsamaj specoj de diskutantoj – parolante kun laiko mi eble uzus la esprimon
En Esperanto, kiel en ĉiu alia lingvo, oni povas elekti inter diversaj stiloj de lingvouzo. Por influi alian personon silenti, mi povus diri ekzemple ‘Bonvolu silenti!’. Pli krude estus diri nur ‘Silentu!’, vere malĝentile estus ‘Fermu la faŭkon!’. Pli ĝentile, efektive tre ĝentile, estus jam nur hezita demando, “Cu vi bonvolus paroli iom pli mallaŭte, mi petas?”. Oni povus aserti, ke tiuj kvar frazoj estas samsignifaj, do sinonimaj; sed ilia malsama valoro el vidpunkto de interhomaj sociaj rilatoj estas memevidenta.
Iom simile ‘sinonimaj’ estas paroj kiel
Tio kondukas nin al la afero de mildigaj esprimoj kaj eŭfemismoj. Konata ekzemplo estas
* Tipa ekzemplo el la angla: la usonanoj estis ŝokitaj pro tio, ke la angla vorto por ‘koko’,
Stila valoro troviĝas ankaŭ en la elekto inter konata, hejma vorto kaj vorto ne tiel konata, sed klera, eble fremda. Se mi plenŝtopas miajn frazojn per esprimoj, kiujn vi apenaŭ konas, ne nur tio estas malĝentila konduto mia, sed ankaŭ mi ne tute sukcesos komuniki al vi tion, kion mi deziras esprimi.
Sed la stila valoro estas grava ne nur ĉe tiu relative malgranda klaso de duoblaĵoj. Tre ofte okazas, ke pluraj vortoj havas parte saman signifon, tiel ke en iuj cirkonstancoj (sed ne en ĉiuj) ili estas samsencaj. La listoj de ‘sinonimoj’, kiujn liveras Ĝivoje (1973) en sia interesa pionira verko, estas plejparte de tiu speco. Kiel sinonimojn de