Tiaj serioj da duonsinonimoj ekzistas kredeble en ĉiuj lingvoj. Ili estas aparte multaj kaj aparte komplikaj en la angla lingvo, kaj tio prezentas gravan konsideron en la debato pri la elekto de komuna interlingvo. Pro lingva historio la angla lingvo ricevis sian leksikon el du aŭ eĉ tri malsamaj fontoj; kaj ofte venis vorto por la sama nocio el ĉiu el la fonto-lingvoj. Por esprimi la ideon ‘frata’, la angla proponas ne nur la ĝermanan (t.e. anglosaksan)
brotherly
, sed ankaŭ la latinidan
fraternal
. Por ‘profunda’ oni povas diri ĝermane
deep
aŭ latinide
profound
. La meblo, sur kiu oni sidas, povas esti
stool
aŭ
chair
. La adjektivo ‘reĝa’ havas eĉ tri tradukojn:
kingly
el la anglosaksa,
royal
el la franca,
regal
el la latina. Konsentite, ke tiu fenomeno donas al la angla lingvo eksterordinare grandan riĉecon en la vortprovizo. Sed samtempe ĝi donas eksterordinare grandajn malfacilaĵojn al tiu, kiu volas lerni la lingvo. Ĉar tiaj duoblaĵoj estas nur parte sinonimaj: oni riskas absurdan efikon se oni elektas la malĝustan. Kvankam ‘profundaj pensoj’ povas esti
deep thoughts
aŭ
profound thoughts
, tamen ‘profunda akvo’ povas esti nur
deep water
, neniel
*profound water
. Verdire, distingi inter
kingly
,
royal
kaj
regal
estas malfacilaĵo tute superflua en lingvo-kandidato por komunikiĝo internacia. Eĉ tiu lingvolernanto, kiu ne sukcesas lerni la distingon inter ili (kaj tio signifas: la grandega plimulto de tiuj, kiuj lernas la anglan kiel duan aŭ fremdan lingvo), tamen devas lerni rekoni tri diversajn vortojn por kovri la por li saman sencon. Bedaŭrinde, tiaj duonsinonimoj ekzistas por multaj tre ofte uzataj nocioj. Por ‘rapida’ la embaraso de riĉeco prezentas almenaŭ ses vortojn, ĉiujn fajne
sencmalsamajn
:
fast
,
quick
,
rapid
,
swift
,
speedy
,
high-speed
. Tiajn komplikaĵojn Esperanto ne konas.
Apartan problemon prezentas la rilato inter leksikaj elementoj en lingvoj, unuflanke, kaj aliflanke la socia kaj kultura realo, al kiu ili aludas. Multaj lingvoj, ekzemple, havas du malsamajn vortojn tradukeblajn kiel ‘respubliko’ kaj ‘demokratio’. En Usono la du grandaj politikaj partioj eĉ nomiĝas la Respublika kaj la Demokratia. Tamen en la hodiaŭa greka lingvo oni ignoras la diferencon, ĉar /
ðimokra’tia
/ signifas kaj ‘respublikon’ kaj ‘demokration’. Alia grava punkto estas tio, ke per ‘demokratio’ oni komprenas tre malsamajn socio-politikajn sistemojn en diversaj lokoj. Simile pri la adjektivo
liberala
*
.
*
En la angla lingvo la signifo de la politika etikedo
liberal
gamas de maldekstra (en Usono) tra centra (en Britio) ĝis dekstra (en Aŭstralio)!
5.6 Aliaj sencrilatoj
Malfacile estas, meti firman limon inter
plursignifo
(polisemio) kaj
homonimeco
(homonimio). Ĉe plursignifo unu vorto havas plurajn signifojn; ĉe homonimeco pluraj malsamsignifaj vortoj havas la saman formon fonetikan kaj ortografian. Bonaj ekzemploj de plursignifa vorto estas
plumo
kaj
folio
.
Plumo
povas esti tio, kion havas birdo sur sia korpo; ĝi povas esti ankaŭ skribilo. Iam la koncerna skribilo estis ordinare farita el la koncerna birdotegilo, sed hodiaŭ ni uzas la saman vorton ankaŭ por skribiloj el metalo aŭ plasto.
Folio
estas unuavice parto de planto; sed analoge ni uzas la saman vorton por io farita el papero, ankaŭ triasence por io el oro. Sed kiel ni nombru la signifojn de aliaj, pli tipaj vortoj? Kiom da signifoj havas
meti
? PIV listigas tri bazajn sencojn, plus unu figuran; sed ĉiuj tri prezentas nuancojn de la sama afero, kaj oni volonte dirus, ke meti estas nur unusignifa. Certe ĝi ne similas al la dusencaj
folio
,
plumo
. La fama lingvisto
Schuchardt
iam diris, ke “la idealo de la universala lingvo estas: ĉiu vorto havu unu solan signifon, kaj ĉiu ideo unu solan signanton”. Replikas PIV, en sia artikolo
signif/i
, ke “estas utopio voli, ke ĉiuj vortoj de lingvo internacia estu unusignifaj”.
Pri homonimoj la situacio estas alia: ili estas vere tre maloftaj en Esperanto, precipe en komparo kun la angla aŭ la franca, kie ili abundas. Oni citas la ekzemplon
ero
(1e, elemento de objekto; 2e, jarkalkulo); tamen, tre karakterize, la esperantistoj kutime evitas minacantan homonimecon per alpreno de paronimo, t.e. samdevena sed aliforma vorto, ĉi-kaze
erao
por la jarkalkulo. Veraj homonimoj estas troveblaj praktike nur inter terminoj de diversaj fakoj, ekzemple
astragalo
*
aŭ
monitoro
*
. Tio preskaŭ ne povas kaŭzi konfuzon.
*
En botaniko, speco de arbedo; en arkitekturo, modlura ornamo; en anatomio, iu osto.
*
helpinstruanto; lacertego; ŝipo; telekontrolilo.