Tiam la luna vojo ekbolas, elversxigxas la luna rivero kaj disfluas cxiudirekte. La luno regas kaj ludas, la luno dancas kaj petolas. Tiam en la torento formigxas supernature bela virino, sxi tenas je la mano kaj elkondukas al Ivano stoplabarban viron, jxetantan cxirkaùen timemajn rigardojn. Ivano Nikolaicx tuj lin rekonas. Li estas la numero cent dek oka, la nokta gasto de Ivano. En sia songxo Ivano Nikolaicx etendas al li la manojn kaj sciavide demandas:
– Do, tiel gxi finigxis, cxu?
– Tiel gxi finigxis, mia discxiplo, - respondas la numero cent dek oka.
La virino pasxas al Ivano kaj diras:
– Certe tiel. Cxio estas finita, cxio havas finon… Mi kisos vian frunton, kaj pri vi cxio ordos.
Sxi sin klinas al Ivano kaj kisas lian frunton, kaj Ivano strebas al sxi kaj penas rigardi en sxiajn okulojn, sed sxi pasxas malantaùen, kaj foriras kun sia akompananto al la luno.
Tiam la luno furiozigxas, gxi versxegas lumtorenton rekte sur Ivanon, gxi dissxprucigas la lumon cxiudirekte, en la cxambro estigxas luna inundo, la luno balancigxas, plialtigxas, dronigas la liton. Gxuste tiam Ivano Nikolaicx dormas felicxvizagxa.
Je la mateno li vekigxas silentema sed tute trankvila kaj sana. Lia milfoje trapikita memoro kvietigxas, kaj gxis la sekva plenluno neniu maltrankviligos la profesoron. Nek la sennaza mortiganto de Gestas, nek la kruela kvina prokuratoro de Judujo, la kavaliro Poncio Pilato.