Krom Arkadio Apolonovicx, al la personoj por cxiam rompintaj kun la teatra mondo kalkulendas ankaù Nikanoro Ivanicx Nudokrudov. Verdire, ecx antaùe li havis nur unu rilaton al la teatro, nome la sxaton de senpagaj enirbiletoj. Nun Nikanoro Ivanicx neniokaze vizitas teatron, nek kontraù mono nek senpage, kaj ecx pli ol tio, lia vizagxo paligxas cxiun fojon, kiam antaù li oni parolas pri teatro. Krom la teatron, kaj ankoraù ecx pli forte, li abomenas la poeton Pusxkin kaj la talentan aktoron Dibocxadov. Cxi lastan je tia grado, ke pasintjare, rimarkinte en la gazeto nigre kadritan informon ke la aktoron, en la disfloro de lia kariero, falcxis apopleksio, Nikanoro Ivanicx purpurigxis - nemulte mankis, ke li sekvu la talentulon - kaj blekegis: «Laùmerite!» Kaj tiuvespere Nudokrudov, kiun la morto de la populara aktoro mergis en maron da premaj rememoroj, terure sin ebriegigis tute sola, sen alia kompanio ol la plena luno prilumanta Sadovajan. Kaj post cxiu pokaleto plilongigxis antaù li la malbenita vico de abomenataj figuroj, kaj estis inter ili
Trudigxas demando: kio okazis pri cxi tiuj personoj? Sed pardonon! Absolute nenio pri ili okazis, cxar neniam ili reale ekzistis, egale kiel la simpatia programkondukanto, kaj la teatro mem, kaj la avara maljuna onklino Porohxovnikova putriganta valuton en sia kelo, kaj certe ne estis la oraj trumpetoj nek la arogantaj kuiristoj. Cxion cxi Nikanoro Ivanicx nur songxis influite de la fiulo Kerubjev. La sola vivulo implikita en tiu songxo estis gxuste Dibocxadov, la aktoro, kaj nur tial li implikigxis en la songxon, ke Nudokrudov jam konis lin pro liaj oftaj deklamoj en la radioelsendoj. Li ekzistis, la aliaj ne estis.
Cxu, simile, ne estis ankaù Alojzo Baksxisxev? Ho, tamen! Tiu ne nur ekzistis, li plu estas, kaj gxuste en la funkcio, kiun rezignis Rimskij, tio estas, en la ofico de la financa direktoro de Varieteo.
Rekonsciigxinte diurnon post sia vizito al Voland, en trajno, ie apud Vjatka, Alojzo konstatis, ke forlasante Moskvon en stato de menskonfuzo li forgesis surmeti pantalonon sed anstataùe ial sxtelis la absolute senbezonan domlibron de sia konstrurajtigito. Kontraù kolosa monsumo Alojzo acxetis de la konduktoro malnovan, grasmakulitan pantalonon, kaj de Vjatka veturis reen al Moskvo. Ho ve, li jam ne retrovis la dometon de la konstrurajtigito. La kadukajxo estis tute forlekita de la fajro. Tamen Alojzo estis homo tre entreprenema, post du semajnoj li jam logxis en bonega cxambro cxe Brjusovskij-strateto kaj post kelkaj monatoj jam sidis sur la segxo de Rimskij. Kaj kiel antaùe Stecxjo estis viva turmento por Rimskij, tiel nun Alojzo suferigas Puncxon. Nun Ivano Saveljicx havas nur unu revon, ke tiu Alojzo ien ajn malaperu el Varieteo, cxar, kiel Puncxo fojfoje flustras en intima rondo, «merdon similan al tiu Alojzo» li neniam renkontis en sia vivo, kaj «en la mondo ne estas fiajxo kiun oni ne atendu de tiu Alojzo».
Cetere, eblas ke la administristo ne estas tute senpartia. Nenia dubinda afero estas atribuebla al Alojzo, ecx nenia ajn afero - evidente, se escepti la nomumon de nova bufedisto anstataù Andreo Fokicx Sokov; kiu Sokov mortis de hepatkancero en la universitata kliniko de la unua medicinfakultato naù monatojn post la apero de Voland en Moskvo…
Jes, pasis kelkaj jaroj, stompigxis la eventoj verfidele priskribitaj en tiu verko, kaj poste forvisxigxis el la memoro. Tamen ne el cxies, tamen ne el cxies.
Cxiun jaron, kiam komencigxas la festa printempa plenluno, antaùvespere aperas sub la tilioj cxe la Patriarhxa lageto tridekkelkjara viro. Rufeta, verd’okula, modeste vestita viro. Li estas profesoro Ivano Nikolaicx Ponirjov, membro de la Instituto pri Historio kaj Filozofio.
Veninte sub la tiliojn, li cxiam sidigxas sur unu saman benkon, la benkon sur kiu li sidis en la vespero, kiam la delonge kaj de cxiuj forgesita Berlioz lastfoje en sia vivo vidis la lunon dispecigxi.
Nun gxi, integra kaj ronda, blanka komence de la vespero, kaj poste ora, kun sia malhela dragon-cxevaleto glitas super la ekspoeto kaj tamen senmove restas en sia loko en la alto.
Pri cxio Ivano Nikolaicx estas detale informita, li cxion scias kaj komprenas. Li scias, ke en sia jun’agxo li estis viktimo de krimaj hipnotigistoj, poste li estis kuracata kaj resanigxis. Sed li scias ankaù tion, ke estas aferoj kiujn li ne povas superregi. Li ne povas superregi tiun printempan plenlunon. De kiam gxi komencas proksimigxi, de kiam komencas kreski kaj plenigxi je oro la astro, iam pendinta super la du kvinopaj lumiloj, de tiam Ivano Nikolaicx igxas malkvieta, nervoza, perdas la apetiton kaj la dormon, li atendas gxis la luno maturigxos. Kaj kiam venas la plenluno, nenio povas lin reteni hejme. Antaùvespere li forlasas la domon kaj iras al la Patriarhxa lageto.