La Majstro kaj Margarita
M. A. Bulgakov
… Nu, kiu estas vi?
- De l’ fort’ mi estas ono
Malbonvolema cxiam, sed kaùzant’ de bono.
Faùsto
PARTO UNUA
1
NENIAM INTERPAROLU KUN NEKONATO
Foje en Moskvo, dum malnormale varmega printempa sunsubiro, du civitanoj venis la gxardenplacon de la Patriarhxa lageto . La unua, vestita per griza somera kompleto, estis malalta, diketa, kalva, sian malfrivolan cxapelon li portis en la mano, kaj sur lia bone razita vizagxo vastis kolosaj okulvitroj en nigra korna muntumo. La dua, largxasxultra juna viro kun senorda rufeta hararo kaj kvadratita kaskedo sur la nuko, surhavis buntan cxemizon, cxifitan blankan pantalonon kaj nigrajn sportosxuojn.
La unua estis neniu alia ol Mihxaelo Aleksandrovicx Berlioz , redaktoro de dika beletra revuo kaj la prezidanto de
Atinginte la ombron de apenaù verdigxintaj tilioj, la literaturistoj tuj jxetis sin al bunta budo kun surskribo «Biero kaj Trinkajxoj».
Nu, oni notu la unuan strangajxon de tiu terura maja vespero. Ne nur antaù la budo, sed en la tuta aleo paralela al la Malgranda Bronnaja strato, ne estis ecx unu homo. Je horo, kiam oni apenaù povis spiri la varmegan aeron, kiam la suno, ardiginte Moskvon, en seka nebulo estis falanta ien trans Sadovaja-strato, neniu venis sub la tiliojn, neniu sidigxis sur benkon, malplena estis la aleo.
– Mi petas mineral’akvon , - mendis Berlioz.
– Mineral’akvon mi ne havas, - ial ofendigxis la virino en la budo.
– Cxu vi havas bieron? - raùkvocxe demandis Senhejmulo.
– Bieron mi ricevos vespere, - respondis la virino.
– Do kion vi havas? - demandis Berlioz.
– Abrikot’akvon , sed varmetan, - diris la virino.
– Nu, donu, donu, donu!…
La abrikot’akvo eligis abundan flavan sxaùmon kaj la aero ekodoris je frizejo.
Sattrinkinte, la literaturistoj tuj komencis hiki , pagis kaj sidigxis sur benkon vizagxe al la lageto kaj dorse al la Malgranda Bronnaja strato.
Tiam okazis la dua strangajxo, kiu koncernis nur la redaktoron. Subite li cxesis hiki, lia koro saltis kaj por unu momento ien trafalis, poste revenis, sed kun malakra pinglo en gxin enpikita. Krome, Berlioz eksentis senkaùzan, sed tiel fortan teruron, ke li volis tuj forkuregi de la Patriarhxa.
Berlioz angore rigardis cxirkaùen, sen kompreni, kio lin timigis. Li paligxis, visxis la frunton per la posxtuko, pensis: «Kio min trafis? Tio ja neniam okazis… La koro stultumas… Forlasu mi cxion kaj veturu en Kislovockon !»
Kaj jen la varmega aero plidensigxis antaù li kaj formis travideblan civitanon tre strange aspektantan: jxokea kaskedo sur la malgranda kapo; kvadratita kaj tro mallonga jaketo, same aera; dumetra staturo, sed la sxultroj mallargxaj; nekredeble maldika; kaj la mieno - bonvole atentu! - sarkasma.
La vivo de Berlioz evoluis tiel, ke li ne kutimigxis al fenomenoj eksterordinaraj. Ankoraù pli paligxinte, li malsprite rigardegis kaj konsternite pensis: «Tio ne estas ebla!…»
Sed tio ja estis, kaj la longa travidebla civitano pendolis antaù li dekstren kaj maldekstren sen tusxi la teron.
La teruro tiom ekposedis la redaktoron, ke li fermis la okulojn. Kiam li ilin remalfermis, li vidis, ke cxio estas finita, la vizio aerdisigxis, la kvadratita malaperis, kaj samtempe la malakra pinglo forigxis el la koro.
– Ho, diablo! - ekkriis Berlioz. - Cxu vi scias, Ivano, jxus min preskaù trafis sunfrapo. Mi ecx kvazaù halucinigxis. - Li provis rideti, sed en liaj okuloj ankoraù flagris la angoro kaj liaj manoj tremis.
Iom post iom li tamen trankviligxis, unu fojon sin ventumis per la posxtuko, kaj bravete dirinte: «Do, bone», li daùrigis la parolon, interrompitan pro la trinkado de abrikot’akvo.
Poste oni eksciis, ke gxi temis pri Jesuo Kristo. La problemo estis jena. La redaktoro mendis al la poeto grandan kontraùreligian poemon por la sekva numero de la revuo. Tiu verkis la poemon, kaj ecx tre rapide, sed bedaùrinde gxi neniom kontentigis la redaktoron. La cxefan personon, Jesuon, la poeto pentris per tre malhelaj farboj, kaj tamen Berlioz opiniis, ke cxio estas reverkenda. Nun li faris kvazaù prelegon pri Jesuo, por komprenigi al la poeto lian precipan eraron.
Malfacilas diri, kio fakte mishelpis Senhejmulon: cxu la bildokrea forto de lia talento, cxu la kompleta malkono de la temo, sed lia Jesuo estis perfekte viva, ja viva, iam ekzistunta Jesuo, kvankam cetere, havanta cxiujn malvirtojn Jesuo.
Nu, Berlioz penis pruvi al la poeto, ke gravas ne tio,