»Nenies sorto, krom la via, plu vin interesas. La parencoj komencas al vi mensogi. Sentante misajxon, vi jxetas vin al spertaj kuracistoj, poste al cxarlatanoj, eble al aùguristinoj. Kompreneble, la unua kaj la dua, same kiel la tria, estas tute sensencaj. Kaj cxio finigxas tragike. La homo, kiu jxus opiniis, ke li ion direktas, nun senmove kusxas en ligna kesto, kaj liaj proksimuloj, komprenante, ke li ne plu taùgas por io ajn, lin bruligas en forno.
»Cetere, okazas aferoj ecx pli malbonaj. Ekzemple, iu jxus decidis veturi al Kislovock’, - la alilandano sagace rigardis la redaktoron, - sxajne, bagatelajxo. Sed ecx tion li ne sukcesos realigi, cxar ial li glitstumblos, kaj lin surveturos tramo. Ja vi ne diros, ke li mem tiel sin direktis, cxu? Cxu ne pli gxuste estus diri, ke direktis lin iu alia? - Kaj la nekonato strange ekridis.
Berlioz tre atente aùskultis la malagrablan rakonton pri la sarkomo kaj la tramo, kaj maltrankviligaj pensoj komencis lin siegxi. «Li ne estas alilandano… Li ne estas alilandano», pensis Berlioz. «Li estas strangega ulo. Tamen, mi petas, kio do li estu?»
– Mi vidas, ke vi deziras fumi, - subite la nekonato sin turnis al Senhejmulo. - Kiajn cigaredojn vi preferas?
– Cxu vi havus diversajn? - malmilde demandis la poeto, kiu finfumis la siajn.
– Kiajn cigaredojn vi preferas? - ripetis la nekonato.
– Nu,
La nekonato tuj elposxigis cigaredujon kaj proponis gxin al Senhejmulo:
– Jen, «La Sovetia Marko».
La poeton kaj la redaktoron precipe impresis ne tio, ke en la cigaredujo trovigxis gxuste
Cxi tiam la literaturistoj ekpensis malsame. Berlioz: «Tamen, alilandano!». Senhejmulo: «Ho, la diablo lin prenu!»
La poeto kaj la posedanto de la cigaredujo ekfumis, la nefumulo Berlioz malakceptis. «Mi respondu al li tiel», decidis Berlioz. «Jes, la homo estas mortema, tion neniu kontestas, tamen oni atentu, ke…» Sed antaù ol li povus eldiri tion, ekparolis la alilandano:
– Jes, la homo estas mortema, tamen ne tio estas la plej malbona. La malfelicxo konsistas en tio, ke li estas subitmortema, jen kia truko. Kaj gxenerale li ne povas diri, kion li faros hodiaù vespere.
«Jen absurda maniero prezenti aferon», pensis Berlioz kaj oponis:
– Nu, en tio estas troigo. La hodiaùan vesperon mi scias pli-malpli precize. Kompreneble, se en Bronnaja sur mian kapon falos briko…
– Nenial, - impone interrompis la nekonato, - neniu briko iam falas sur ies kapon. Kaj kredu al mi, en via kazo tiu dangxero tute ne ekzistas. Vi mortos alimaniere.
– Vi eble scias, kiel nome, - kun tre komprenebla ironio diris Berlioz, implikante sin en absolute absurdan interparolon, - kaj informos min pri tio?
– Tre volonte, - respondis la nekonato. Per rigardo li mezuris la redaktoron, kvazaù intencante kudri vestokompleton por tiu, murmuris tra la kunpremitaj dentoj: «Unu, du… Merkuro en la dua domo , la luno foras, ses - malfelicxo, vespero - sep…», kaj anoncis laùte kaj gxoje: - Oni fortrancxos vian kapon!
Senhejmulo sovagxe kaj kolere elorbitigis la okulojn rigardante la impertinentan nekonaton, Berlioz demandis kun torda rideto:
– Kiu do? Cxu malamikoj? Invadontoj?
– Ne, - respondis la interparolanto, - rusa virino, komsomolano .
– Hm, - grumblis Berlioz incitite pro la fi-sxerco de la nekonato, - tio, pardonu, estas neprobabla.
– Ankaù mi petas pardonon, - respondis la alilandano, - sed tio estas vera. Interalie, mi volus vin demandi, se tio ne estas sekreto, kion vi faros hodiaù vespere?
– Tio ne estas sekreto. Tuj mi iros hejmen al Sadovaja, kaj poste, je la deka, en
– Nu, tio estas tute malebla, - firme kontraùdiris la nekonato.
– Kial do?
– Tial, - respondis la alilandano, kaj rigardis per la duonfermitaj okuloj al la cxielo, kie antaùsentante la vesperan malvarmeton senbrue zigzagis nigraj birdoj, - ke Anjo jam acxetis oleon, kaj ne nur acxetis, sed ecx lasis gxin disflui. Do, la kunsido ne okazos.
Post tio, kompreneble, sub la tilioj estigxis silento.
– Pardonu, - post paùzo reparolis Berlioz, rigardetante la galimatiantan alilandanon, - kiel oleo rilatas al nia temo? Kaj kiu estas Anjo?
– La oleo rilatas jen kiel, - subite ekparolis Senhejmulo kun evidenta intenco deklari militon al la neinvitita interparolanto. - Diru, civitano, cxu iam okazis al vi esti en frenezulejo?
– Ivano!… - flustris Berlioz.
Tamen la alilandano neniom ofendigxis, li ecx tre gaje ekridis.
– Certe, certe mi estadis tie, pli ol unu fojon! - li ridis fiksante la rigardon de sia neridanta okulo sur la poeton. - Malfacilas diri, kie mi ne estis! Domagxe nur, ke mi ne zorgis demandi la profesoron, kio estas
– Kiel vi scias mian nomon?