Menciendas, ke la redaktoro estis erudiciulo, kaj tre lerte li referencis antikvajn historiistojn, ekzemple la faman Filonon el Aleksandrio, la kleregan Jozefon Flavion, kiuj ecx per unu vorto ne menciis Jesuon. Evidentigante vastajn sciojn, li komunikis al la poeto, ke la loko en la libro dek kvina, cxapitro kvardek kvara de la famaj
La poeto, por kiu cxio rakontata de Berlioz estis novajxo, atente aùskultis, fiksrigardante tiun per siaj viglaj verdaj okuloj, kaj nur malofte li hikis, duonvocxe malbenante la flavan abrikot’akvon.
– Ne estas ecx unu orienta religio, - diris la redaktoro, - en kiu junulino, plej ofte virga, ne naskus dion. Kaj la kristanoj inventis nenion novan, same elpensinte sian Jesuon, kiu fakte neniam vivis. Jen kio estas precipe emfazenda…
La alta tenoro de Berlioz sonoris en la malplena aleo, kaj avancante en la labirinto, kien nur tre klera homo povas penetri sen la risko perdigxi, li konigadis al la poeto pli kaj pli da interesaj kaj utilaj informoj pri la egipta Oziriso, bona dio kaj filo de la Cxielo kaj de la Tero, pri la fenica dio Tamuzo, pri Marduko kaj ecx pri la malpli konata timinda dio
Gxuste kiam Berlioz rakontis al la poeto, kiel la aztekoj modlis figurojn de
Poste, kiam verdire jam estis malfrue, pluraj organizoj prezentis siajn raportojn pri tiu homo. Maleblas sen miro kompari la raportojn. Ekzemple, la unua atestis, ke la homo estis malalta, ordenta, kaj lamis je la dekstra piedo. La dua, ke li estis altega, havis platenajn dentokronojn kaj lamis je la maldekstra piedo. La tria lakone informis, ke la homo havis nenian apartajxon.
Oni devas konstati, ke cxiuj cxi raportoj estas fusxaj.
Antaù cxio, la priskribato tute ne lamis kaj estis nek malalta nek altega, sed simple alta. Koncerne la dentojn, maldekstre li havis platenajn dentokronojn kaj dekstre orajn. Li surhavis multekostan grizan vestokompleton, kun kiu kolore akordis liaj eksterlandaj sxuoj. Sian grizan bereton li brave oblikvigis al la orelo, subbrake li portis promenbastoneton kun nigra tenilo en formo de pudela kapo . Kvardekjara, laù la aspekto. Tordita busxo. Bone razita. Nigrahara. La dekstra okulo: nigra, la maldekstra: ial verda. La brovoj: nigraj, kaj unu pli alta ol la alia.
Unuvorte, alilandano.
Pasinte preter la benko kie sidis la redaktoro kaj la poeto, li oblikve rigardetis ilin, haltis kaj subite eksidis sur la apudan benkon je du pasxoj de la amikoj.
«Germano…», pensis Berlioz.
«Anglo…», opiniis Senhejmulo. «Jen, ne varmegas al li surhavi la gantojn!»
Dume la alilandano rigardis cxirkaùen al la altaj domoj, kvadrate kadrantaj la gxardenplacon; estis evidenta, ke la lokon li vidas unuafoje, kaj ke gxi lin ekinteresis. Li fiksis la rigardon sur la supraj etagxoj, kies vitroj blindige brile spegulis la rompitan sunon, por cxiam forirantan de Berlioz; poste direktis gxin malsupren, kie la vitroj komencis antaùvesperece malheligxi, ial ridetis indulge, duonfermis la okulojn, metis la manojn sur la bastonettenilon kaj la mentonon sur la manojn.
– Vi, Ivano, - plu paroladis la redaktoro, - tre bone kaj satire prezentis, ekzemple, la naskigxon de Jesuo la Dia filo, sed la interesajxo ja estas, ke antaù Jesuo jam estis naskita tuta serio da diaj filoj, kiaj la fenica Adoniso, la Frigia Atiso, la persa Mitrao. Nu, resume, fakte naskigxis neniu el ili, kaj neniu ekzistis, nek Jesuo, kaj endus ke vi, anstataù la naskon aù ekzemple la venon de la sagxuloj , prezentu la absurdajn onidirojn pri tiu alveno. Cxar laù via rakonto li tamen estus naskita!
Cxi tiam Senhejmulo provis cxesigi la turmentan hikadon retenante sian spiron, sekve de kio li ekhikis ecx pli dolore kaj laùte; kaj je la sama momento Berlioz interrompis sian parolon, cxar la alilandano subite ekstaris kaj pasxis al la literaturistoj. Tiuj rigardis lin mirigite.
– Bonvolu min pardoni, - ekparolis la alveninto kun fremda prononco, sed sen kripligi la vortojn, - ke mi, ne estante konata, tamen min trudas… Sed la temo de via klera konversacio min tiom interesas, ke… - Li gxentile levis la bereton, devigante la amikojn duon-ekstari kaj responde kapklini.
«Ne, probable franco», decidis Berlioz.
«Polo?» - pensis Senhejmulo.
Menciendas, ke ekde siaj unuaj vortoj la alilandano tre malplacxis al la poeto, dum la impreso de Berlioz estis plie favora - nu, ne gxuste favora, sed kiel mi diru? - al la redaktoro li sxajnis kurioza, eble tiel.
– Permesu ke mi alsidigxu , - gxentile petis la nekonato, kaj la amikoj iel nevole dismovigxis, la alilandano lerte eksidis inter ilin kaj tuj reprenis la konversacion.
– Se mi ne misaùdis, vi bonvolis diri, ke Jesuo neniam ekzistis, cxu? - li demandis, turnante sian maldekstran, verdan okulon al Berlioz.
– Vi ne misaùdis, - gxentile respondis la redaktoro, - gxuste tion mi diris.