– Ahx, kiel interese! - ekkriis la alilandano.
«Pro la diablo, kion li volas?» pensis Senhejmulo kaj kuntiris la brovojn.
– Kaj vi, cxu vi konsentis kun via interparolanto? - la nekonato sin turnis dekstren al Senhejmulo.
– Centprocente, - jesis tiu, sxatante esprimojn fantaziajn kaj metaforajn.
– Mirinde! - ekkriis la neinvitita interparolanto. Li ial sxteliste cxirkaùrigardis, kaj mallaùtiginte sian basan vocxon, diris: - Indulgu mian trudemon, sed mi komprenis tiel, ke vi, krom cxio cetera, ankaù ne kredas je Dio. - Li faris timigitan mienon kaj aldonis: - Mi jxuras, tion mi al neniu diros.
– Jes, vi pravas, ni ne kredas je Dio, - delikate ridetis Berlioz pri la timo de la eksterlanda turisto. - Sed pri tio oni rajtas paroli tute libere.
La alilandano sin retrojxetis al la benk’apogilo kaj ecx ekpepis pro scivolo, demandante:
– Do, vi estas ateistoj, cxu?
– Jes, ni estas ateistoj, - respondis Berlioz kun la sama rideto, dum la poeto kolere pensis: «Jen tedulo eksterlanda!»
– Ahx, kia cxarmajxo! - ekkriis la stranga alilandano, turnante la kapon jen al unu, jen al la alia literaturisto.
– En nia lando oni ne miras pri ateismo, - diris Berlioz kun diplomata gxentileco. - La pliparto de nia logxantaro konscie kaj jam delonge cxesis kredi la fabelojn pri Dio.
Tiam la alilandano faris jenan strangajxon: li ekstaris kaj premis la manon de la surprizita redaktoro, elparolante la sekvajn vortojn:
– Permesu al mi kore vin danki.
– Pro kio do vi lin dankas? - mire palpebrumis Senhejmulo.
– Pro tre grava informo kiu min kiel vojagxanton ege interesas, - klarigis la eksterlanda strangulo, signifoplene levinte la montrofingron.
Evidente, la grava informo vere impresis la nekonaton, cxar li hezite rigardis al la cxirkaùaj domoj, kvazaù timante vidi po unu ateiston en cxiu fenestro.
«Ne, li ne estas anglo», decidis Berlioz, kaj Senhejmulo pensis: «Kie li tiel lertigxis paroli ruse, jen interesajxo!», kaj li denove malserenigxis.
– Tamen permesu al mi vin demandi, - post angora medito ekparolis la eksterlanda gasto, - kion oni faru pri la pruvoj pri la ekzisto de Dio, da kiuj, kiel konate, estas precize kvin?
– Ho ve, - kompate respondis Berlioz, - cxiuj cxi pruvoj valoras neniom, kaj la homaro jam delonge formetis ilin al la arkivo. Konsentu ja, ke en la sfero de la pura racio la ekzisto de Dio estas nepruvebla.
– Brave! - ekkriis la nekonato, - Brave! Vi gxuste ripetis la cxi-rilatan penson de la senlaca maljunulo
– La pruvo de Kantio, - kun subtila rideto kontraùdiris la klera redaktoro, - estas same nekonvinka. Nemalprave Sxilero diris, ke tiaj rezonoj povas kontentigi nur sklavojn, kaj
Parolante, Berlioz pensis: «Tamen kiu li estas? Kaj kial li tiel bone scipovas la rusan?»
– Pro tiaj cxi pruvoj endus vian Kantion sendi al
– Ivano! - konfuzigxis Berlioz.
Tamen la ideo malliberigi Kantion en
– Nu gxuste, gxuste! - li ekkriis, kaj lia maldekstra, verda okulo, turnita al Berlioz, ekbrilis. - Tie por li estas la gxusta loko! Ja mi diris al li tiam, dum la matenmangxo: «Vi, profesoro, min pardonu, sed vi ion implikan elpensis. Gxi eble estas sprita, sed tro malkomprenebla. Oni vin mokos».
Berlioz elorbitigis la okulojn. «Dum matenmangxo? al Kantio? Kion signifas tiu delirajxo?»
– Tamen, - daùrigis la alilandano sen atenti la miron de Berlioz kaj respondante al la poeto, - sendi lin al
– Domagxe! - replikis la batalema poeto.
– Ankaù mi bedaùras tion, - kunsentis la nekonato, kaj denove fulmis lia okulo. Li daùrigis: - Tamen jen kiu demando min maltrankviligas. Se Dio ne ekzistas, kiu direktas la homan vivon kaj gxenerale la tutan ordon sur la tero?
– La homo mem ja direktas, - Senhejmulo rapidis malafable respondi tiun, verdire ne tre klaran, demandon.
– Pardonon, - milde diris la nekonato, - por direkti oni ja bezonas planon por ia, pli-malpli deca, tempodaùro. Do permesu al mi vin demandi, kiel homo povas direkti, se li ne nur ne kapablas fari planon ecx por ridinde mallonga daùro, ekzemple je mil jaroj, sed ne povas certi ecx pri sia propra morgaùo. Nu fakte, - la nekonato sin turnis al Berlioz, - imagu, ke ekzemple vi komencas direkti kaj ordoni, aliajn kaj vin mem, kaj gxenerale gxui la aferon, kiam subite vi ekhavas - khe, khe! - pulmosarkomon. - La alilandano plezure ridetis, kvazaù la penso pri la sarkomo estus por li agrabla. - Jes, sarkomon, - li ripetis la sonoran vorton, kate duonfermante la okulojn. - Kaj jen finita via direktado!