La sekretario respekte metis en la manon pecon de pergameno. Ne sukcesinte superregi doloran grimacon, la prokuratoro jxetis oblikvan rigardon sur la skribajxon kaj pene diris:
– Jugxato el Galileo, cxu? Cxu la tetrarhxo ekzamenis la aferon?
– Jes, prokuratoro, - respondis la sekretario.
– Do kio?
– Li rifuzis konkludi pri la afero kaj la mortoverdikton de la Sinedrio sendis al vi por konfirmo.
La vango de la prokuratoro tremetis kaj li nelaùte diris:
– Oni venigu la akuzaton.
Du legianoj tuj alkondukis de la gxardenteraso sur la balkonon en la portiko viron versxajne dudek sep jarojn agxan kaj lasis lin stari antaù la segxo de la prokuratoro. La homo surhavis malnovan kaj dissxiritan, hele bluan hxitonacxon; lian kapon kovris blanka tuko, fiksita per rimeneto transanta la frunton. Liaj manoj estis sxnurligitaj malantaù la dorso. Sub la maldekstra okulo li havis grandan bluajxon, cxe la busx’angulo batvundon kun koaguligxinta sango. La alkondukito rigardis la prokuratoron kun maltrankvila scivolo.
Tiu paùzis, poste demandis lin en la aramea lingvo:
– Do, ci instigis la popolon ruinigi la Jersxalaiman Templon , cxu? - Dirante tion la prokuratoro sidis kvazaù sxtona, nur liaj lipoj apenaù movigxis. Li estis kvazaù sxtona pro la timo svingeti la kapon ardantan per infera doloro.
La viro kun la ligitaj manoj iom movigxis antaùen kaj ekparolis:
– Bona homo! Kredu al mi…
Plu senmova, la prokuratoro tuj lin interrompis sen plilaùtigi la vocxon:
– Cxu min ci nomas
Sxajnis al cxiuj, ke sur la balkono malheligxis, kiam la estro de la speciala centurio Marko, alnome Ratobucxulo, aperis antaù la prokuratoro.
La centuriestro je tuta kapo superis la plej altan soldaton de la legio, kaj havis tiom largxajn sxultrojn, ke li tute sxirmis la ankoraù malaltan sunon.
La prokuratoro lin alparolis latine:
– La krimulo min titolas per
Kaj cxiuj krom la senmova prokuratoro sekvis per la rigardo Markon Ratobucxulon, kiu mansvingis al la arestito, ke tiu iru post li.
Ratobucxulon oni cxiam sekvis per la rigardo, kie ajn li aperis, pro lia staturo, kaj kiuj vidis lin unuafoje - ankaù pro lia misforma vizagxo: gxermana klabo iam rompis lian nazon.
La pezaj botoj de Marko forklakis kontraù la mozaiko, la ligito senbrue lin sekvis, plena silento estigxis en la kolonaro. Turtoj kveris sur la gxardenteraso kaj en la fontano la akvo lirlis sian kaprican, agrablan kanton.
La prokuratoro volus ekstari, meti la tempion sub la akvostrion kaj tiel resti senmova. Sed li sciis, ke ankaù tio ne mildigas la doloron.
Elkondukinte la jugxaton en la gxardenon, Marko Ratobucxulo prenis vipon el la manoj de legiano, staranta antaù la piedestalo de bronza statuo, gxin svingetis kaj frapis la ligiton sur la sxultrojn. La movo estis facila kaj senpena, sed la homo tuj falis teren kvazaù subhakite, misglutis la aeron, lia vizagxo igxis griza kaj la okuloj sensencigxis. Same facile, kvazaù malplenan sakon, Marko levis la falinton superteren, lin surpiedigis kaj diris naze, malbone prononcante la arameajn vortojn:
– La Romian prokuratoron alparoli per - hegemono . Aliajn vortojn ne diri. Kviete stari. Cxu ci komprenis min aù frapi cin?
La arestito sxanceligxis, sed sin superregis, la rugxo reaperis sur lia vizagxo, li retrovis la spiron kaj raùke diris:
– Mi komprenis cin. Ne frapu min.
Post unu momento li staris antaù la prokuratoro.
Malsanule fremdigite eksonis ties vocxo:
– La nomo?
– Cxu la mia? - haste redemandis la arestito. La tuta lia aspekto atestis pri la klopodo respondi gxuste, ne plu kolerigi.
La prokuratoro nelaùte diris:
– La mian mi scias. Ne sxajnigu cin pli stulta ol ci estas. La cia.
– Jesxua , - rapidis respondi la arestito.
– Alnomo?
– Ha-Nocri .
– De kie ci devenas?
– De la urbo Gamala , - la ligito montris per la kapo, ke ie for, malproksime, dekstre de li, estas la urbo Gamala.
– De kiu gento?
– Mi ne scias precize, - vigle respondis la arestito, - mi ne memoras miajn gepatrojn. Oni diris al mi, ke mia patro estis siriano…
– Kie estas cia hejmo?
– Mi ne havas fiksan logxejon, - konfuzite respondis la ligito, - mi vojagxas de urbo al urbo.
– Tion eblas esprimi pli koncize, per unu vorto:
– Neniun, mi estas sola en la mondo.
– Cxu ci scipovas legi?
– Jes.
– Cxu ci scias iun lingvon, krom la aramean?
– Jes. La grekan.
La sxvelinta palpebro levigxis, la okulo, nebula pro doloro, sin fiksis sur la arestiton. La alia okulo restis fermita.
Pilato ekparolis greke:
– Do, cxu ci volis ruinigi la Templon kaj instigis al tio la popolon?
La arestito denove vigligxis, liaj okuloj cxesis esprimi timon kaj li respondis en la greka: