– La unuan fojon mi tion aùdas, - diris Pilato kun negaja rideto, - sed eblas, ke mi ne suficxe konas la vivon. Ne necesas skribi plu, - li sin ekturnis al la sekretario, cetere cxesinta skribi jam antaùe, kaj reparolis al la arestito: - Cxu en iu greka libro ci legis pri tio?
– Ne, mi mem komprenis tion.
– Kaj ci predikas tion, cxu?
– Jes.
– Nun kion ci dirus, ekzemple, pri centuriestro Marko, alnome Ratobucxulo, cxu ankaù li estas bona?
– Jes, - respondis la arestito, - kvankam li estas malfelicxa homo. De kiam bonaj homoj lin kripligis, li igxis kruela kaj senkompata. Estas interese, kiu faris tion?
– Mi volonte informos cin pri tio, - diris Pilato, - mi ja cxeestis tie. Bonaj homoj sin jxetadis sur lin kvazaù la hundoj sur urson. La gxermanoj krocxigxis je liaj kruroj, brakoj, kolo. Lia manipuluso estis encirkligita, kaj se la turmo , kiun mi komandis, ne estus enhakinta sin de la flanko, ci, filozofo, ne havus la okazon interparoli kun Ratobucxulo. Tio estis dum la batalo cxe Idistavizo , en la Junulina Valo.
– Se mi povus interparoli kun li, - neatendite diris la arestito reve, - mi estas certa, ke li draste sxangxigxus.
– Nu, - reagis Pilato, - se ci havus la kapricon interparoli kun oficiroj aù soldatoj de la legio, tio probable ne rezultigus grandan gxojon por la legiestro. Tamen - felicxe por ni cxiuj - tio ne okazos, kaj mi estas la unua kiu zorgos pri la afero.
Cxi tiam hirundo impetis en la portikon, flugis unu rondon tuj sub la ora plafono, malplialtigxis, per la akra flugilo preskaù tusxis la vizagxon de bronza statuo staranta en nicxo kaj malaperis en kapitelo. Eble, gxi ekvolis fari tie sian neston.
Dum gxia flugado en la kapo de la prokuratoro, nun klara kaj facila, vortigxis formulo. Gxi estis jena: La hegemono konsideris la aferon pri la vaganta filozofo Jesxua, alnome Ha-Nocri, kaj trovis nenian delikton. Speciale, ne estas malkovrita ia ajn rilato inter la faroj de Jesxua kaj la jxusa tumulto en Jersxalaim. Evidentigxis, ke la vaganta filozofo estas mense malsana, tial la prokuratoro ne konfirmas la mortoverdikton de la Malgranda Sinedrio pri Ha-Nocri. Tamen, cxar ties malsagxaj, utopiaj paroloj povas kaùzi tumulton en Jersxalaim, la prokuratoro lin forsendas el la urbo kaj ordonas malliberigi lin en Cezareo Stratona cxe Mediteraneo - kie cetere rezidas la prokuratoro.
Necesis nur dikti tion al la sekretario.
La flugiloj de la hirundo susuris tuj super la kapo de la hegemono, la birdo jxetis sin flanken, al la kaliko de la fontano kaj forflugis eksteren. La prokuratoro levis la rigardon sur la arestiton kaj vidis apud tiu brulantan polvofoston.
– Cxu estas io plua pri li? - demandis Pilato la sekretarion.
– Bedaùrinde jes, - kontraù lia atendo respondis tiu kaj donis al Pilato alian pergamenon.
– Kio do? - Pilato kuntiris la brovojn.
Lia mieno sxangxigxis ecx plie post ol li legis la pergamenon. Cxu malhela sango alfluis liajn vizagxon kaj kolon, cxu okazis io alia, sed lia haùto perdis la flavon, igxis bruna kaj liaj okuloj sxajnis sinki en la kapo.
Versxajne pro la sama sango, kiu alfluis la tempiojn kaj komencis tie batadi, konfuzigxis lia vidado. Jen - sxajnis al li, ke la kapo de la arestito ien forsxvebis kaj anstataù gxi aperis alia. Sur tiu kalva kapo sidis ora krono kun disaj dentoj; la haùton de la frunto korodis ulcero, sxmirita per ungvento; la busxo estis ensinkinta, sendenta, kun kaprica, pendanta malsupra lipo. Plu, sxajnis al Pilato, ke la rozkoloraj kolonoj cxirkaù li kaj la Jersxalaimaj tegmentoj tie for, malsupre, trans la gxardeno, malaperis, ke cxio perdigxis en la densega verdo de la Kapreaj gxardenoj . Ankaù pri lia aùdo okazis io stranga: sxajnis, ke ie malproksime trumpetoj eksonis nelaùte kaj minace, kaj tre klare li aùdis nazan vocxon orgojle tiri la vortojn: «La legxo pri majest’atenco …».
Rapide ekruligxis pensoj - mallongaj, senordaj, nekutimaj: «Perdita!»; poste: «Perditaj!…» Kaj tute absurda ideo pri ia nepre venonta (al kiu?!) senmorteco - kaj tiu senmorteco ial naskis neelteneblan angoron.
Pilato sin strecxis, forpelis la vizion, revenigis la rigardon en la portikon. Antaù li denove estis la okuloj de la arestito.
– Aùskultu, Ha-Nocri, - ekparolis la prokuratoro iel strange rigardante al Jesxua: lia mieno estis severa, sed en la okuloj videblis maltrankvilo, - cxu iam ci diris ion ajn pri la granda Cezaro? Respondu! Cxu ci ion diris? Aù… ne… diris? - La vorton
– Diri la veron estas facile kaj agrable, - rimarkis Jesxua.
– Mi ne bezonas scii, - reagis Pilato per sufokata kolera vocxo, - cxu estas al ci agrabla diri la veron. Tutegale ci gxin diros. Tamen dirante gxin, pesu cxiun vorton se ci volas eviti morton ne nur certan sed ankaù turmentan.