Pilato levis sur tiun la martirajn okulojn kaj rimarkis, ke la suno jam estas altete super la hipodromo, ke gxia radio, penetrinte la kolonaron, rampis gxis la eluzitaj sandaloj de Jesxua, ke tiu forflankigxas por gxin eviti.
La prokuratoro ekstaris, premis la kapon per ambaù manoj, lia flaveta, razita vizagxo esprimis teruron. Sed tuj li gxin superregis kaj residigxis.
Dume la arestito daùrigis sian parolon, sed la sekretario ne plu skribis. Ansere strecxinte la kolon, li nur klopodis ne eligi ecx malplejan vorton.
– Jen, cxio finigxis, - parolis la arestito afable rigardante Pilaton, - mi tre gxojas pri tio. Mi konsilas al ci, hegemono, por iom da tempo forlasi la palacon kaj promeni en la cxirkaùajxo - nu ekzemple, en la gxardenoj sur la Oliv’arba Monto. La fulmotondro… - sin turninte la arestito rigardis la sunon, - venos poste, antaù la vespero. Promeno cin efikus tre bone, kaj mi volonte cin akompanus. En mian kapon venis kelkaj novaj pensoj, kiuj eble cin interesos, kaj mi kun plezuro komunikus al ci ilin, des pli ke ci sxajnas homo tre inteligenta.
La sekretario morte paligxis kaj lasis fali la pergamenrulon.
– Cia malfelicxo konsistas en tio, - nehaltigate parolis plu la ligito, - ke ci estas tro malkomunikema kaj tute perdis la fidon je la homoj. Konsentu ja, ke oni ne povas meti sian tutan sxaton en hundon. Cia vivo estas magra, hegemono. - La parolinto permesis al si rideton.
La sekretario nun pensis nur pri tio, cxu li kredu siajn orelojn. Devigite kredi, li penis imagi, en kiu fantazia formo manifestigxos la furiozo de la kolerema prokuratoro cxe tiu senprecedenca impertinentajxo de la arestito. Sed li ne povis tion imagi, kvankam li bone konis la prokuratoron.
Eksonis la strecxovundita, raùketa vocxo de la prokuratoro, latine diranta:
– Malligu liajn manojn.
Unu el la eskortanoj frapis per la lanco kontraù la planko, transdonis gxin al alia, aliris la arestiton kaj forigis la sxnuron. La sekretario reprenis la pergamenon kaj decidis dum kelka tempo nenion skribi kaj nenion miri.
– Konfesu, - mallaùte demandis Pilato en la greka, - ci estas granda kuracisto, cxu?
– Ne, prokuratoro, mi ne estas kuracisto, - respondis la arestito, delice frotante la sxvelintan, malhele rugxan manon, sulkigitan per la sxnuro.
Klininte la kapon, Pilato boris la arestiton per fiksa rigardo. Ne plu nebula, gxi reakiris siajn kutimajn spritobrilojn.
– Mi ne demandis cin, - diris Pilato, - cxu ci ankaù scias latine?
– Jes, - respondis la arestito.
La flavetaj vangoj de Pilato iom rugxigxis kaj li demandis latine:
– Kiel ci divenis, ke mi volis voki mian hundon?
– Tio estas tre simpla, - latine respondis la arestito, - ci movis cian manon en la aero, - la parolanto ripetis la geston de la prokuratoro, - kvazaù ci volis gxin karesi kaj ciaj lipoj…
– Jes, - diris Pilato.
Post paùzo li demandis greke:
– Do, ci estas kuracisto, cxu?
– Ne, ne, - energie kontraùdiris la arestito, - kredu al mi, mi ne estas kuracisto.
– Nu bone, se ci volas kasxi tion, kasxu gxin. La aferon gxi ne koncernas. Do, cxu ci asertas, ke ci neniun instigis detrui… aù forbruligi aù alimaniere difekti la Templon?
– Mi neniun instigis al tiaj agoj, hegemono, mi ripetas. Ja mi ne similas malsagxulon, cxu?
– Ho certe, ci ne similas malsagxulon, - mallaùte respondis la prokuratoro kaj timinde rikanis. - Do jxuru ke tio ne okazis.
– Je kio ci volas ke mi jxuru? - plivigligxis la malligito.
– Nu, ekzemple je cia vivo, - respondis la prokuratoro, - nun estas la gxusta tempo jxuri je gxi, cxar sciu, gxi pendas je hareto!
– Cxu ci opinias, ke gxin pendigis ci, hegemono? - demandis la arestito. - Se jes, ci ege eraras.
Pilato ektremis kaj diris tra la kunpremitaj dentoj:
– Mi povas distrancxi tiun hareton.
– Ankaù pri tio ci eraras, - kontraùdiris la arestito kun serena rideto, per la mano sin sxirmante kontraù la suno. - Ja konsentu, ke sendube, distrancxi gxin povas nur la pendiginto, cxu?
– Nu bone, - ridetis Pilato, - mi ne plu dubas, ke la nenifaremaj Jersxalaimaj gapuloj senforlase cin sekvis. Mi ne scias, kiu pendigis cian langon, sed gxi estas bone pendigita . Interalie, cxu tio estas vera, ke ci envenis Jersxalaimon tra la Pordego de Suzo , rajdante azenon kaj akompanate de popolacxo kiu salutis cin per krioj kvazaù profeton?
La arestito mire rigardis la prokuratoron.
– Verdire, mi havas nenian azenon, - li respondis. - Mi envenis la urbon tra la Pordego de Suzo, tio estas gxusta, sed mi venis piede. Min akompanis nur Levio Mateo kaj neniu kriis al mi ion ajn, cxar tiam neniu en Jersxalaim min konis.
– Cxu ci konas tiujn homojn, - daùrigis Pilato fiksrigardante la arestiton, - iu Dismas, poste Gestas kaj Bar-rabba ?
– Cxi tiujn bonajn homojn mi ne konas.
– Cxu vere?
– Vere.
– Nun diru al mi, kial ci cxiumomente diras «bona homo»? Cxu cxiun ci nomas tia?
– Cxiun, - respondis la arestito, - en la mondo ne estas malicaj homoj.