– Mi, bo… - cxi tiam teruro trafulmis liajn okulojn pro la preskaùa misparolo, - mi, hegemono, neniam intencis ruinigi la Templon kaj neniun instigis al tiu sensenca ago.
Miro aperis sur la vizagxo de la sekretario, kiu kurbigxante super la malalta tablo protokolis la depozicion. Li levis la kapon, sed tuj ree gxin klinis al la pergameno.
– Multego da homoj alfluas la urbon antaù la festo. Inter ili estas magoj, aùguristoj, astrologoj kaj murdistoj, - senesprime parolis la prokuratoro, - estas ankaù mensoguloj. Ekzemple, ci estas mensogulo. Estas ja klare skribite: instigis ruinigi la Templon. Tiel atestas la homoj.
– Tiuj bonaj homoj, - la arestito haltis kaj haste aldoninte: - hegemono, - daùrigis: - estas neinstruitaj, ili konfuzis cxion kion mi diris. Mi ecx komencas timi, ke tiu miskompreno daùros tre longan tempon. Kaj cxio cxi cxar li malgxuste skribas miajn parolojn.
Estigxis silento. Nun ambaù malsanulaj okuloj peze rigardis la arestiton.
– La lastan fojon mi cin admonas: cxesu sxajnigi cin frenezulo, ci krimulacxo, - milde kaj senesprime diris Pilato, - pri ci estas skribite nemulte, sed tio suficxas por cin pendumi.
– Tamen jes, jes ja, hegemono, - diris la arestito tute strecxigxinte pro la strebo kredigi, - sekvas, sekvadas min iu kun kapra pergameno, kaj sencxese skribas. Nu, foje mi jxetis rigardon en lian pergamenon - tio estis terura! Absolute nenion el la skribita mi iam diris. Mi lin petegis: pro Dio, bruligu cian pergamenon! Sed li forsxiris gxin el miaj manoj kaj forkuris.
– Kiu ankoraù? - mallogite demandis Pilato kaj tusxis la tempion per la mano.
– Levio Mateo , - volonte klarigis la arestito. - Li estis impostisto kaj unue mi renkontis lin en Betfage , sur la vojo, tie kie elstaras la angulo de figgxardeno. Ni konversaciis. Komence li traktis min malafable kaj ecx insultis min - nu, li opiniis ke li min insultas nomante min hundo, - la arestito ridetis, - mi vidas nenion malbonan en la besto, do nenion ofendan en la vorto…
La sekretario cxesis skribi kaj kasxe jxetis mirrigardon, cxi-foje ne al la arestito sed al la prokuratoro.
– … tamen aùskultante min li igxis pli milda, - daùrigis Jesxua, - fine li jxetis sian monon sur la vojon kaj diris, ke li iros kun mi vojagxi…
Pilato rikanis per unu vango, nudigante siajn flavajn dentojn, kaj turnis sian tutan trunkon al la sekretario:
– Ho, urbo Jersxalaim! Cxu estas absurdajxo kiun oni ne aùdus cxi tie? Impostisto, aùskultu do, impostisto jxetis monon sur la vojon!
Ne sciante, kiel reagi, la sekretario decidis speguli la Pilatan rikanon.
– Nu, li diris, ke de tiam la mono igxis al li abomena, - klarigis Jesxua la strangan agon de Levio Mateo, kaj aldonis: - De tiam li igxis mia kunvojagxanto.
Ankoraù nuddenta, la prokuratoro rigardis la arestiton, poste la sunon, nerezisteble levigxantan supren, super la rajdostatuoj de la hipodromo kusxanta malproksime dekstre, malpli alte ol la palaco. Kaptite de naùza turmento, li pensis, ke la plej simpla solvo estus forigi de la balkono cxi tiun strangan krimulacxon per nuraj tri vortoj: «Oni lin pendumu». Forigi ankaù la eskorton, foriri el la portiko en la internon de la palaco, ordoni ke oni kurtenu cxambron kaj alportu malvarman akvon, lasi sin fali sur liton, plorvocxe voki la hundon Banga’, plendi al gxi pri la hemikranio. La penso pri veneno loge trafulmis la kapon de la prokuratoro.
Li rigardis la homon per la malklaraj okuloj kaj dum kelka tempo silentis, penante rememori, kial antaù li, sub la senkompata Jersxalaima suno, staras arestito kun sia misforma pro batoj vizagxo, kaj kiujn pluajn senutilajn demandojn li ankoraù devas fari.
– Cxu Levio Mateo? - raùke demandis la malsanulo kaj fermis la okulojn.
– Jes, Levio Mateo, - atingis lin la akra, lin turmentanta vocxo.
– Tamen kion ci diris pri la Templo al la hom’amaso en la bazaro?
La vocxo de la respondanto sxajnis piki Pilaton en la tempion, gxi estis neesprimeble doloriga. Gxi estis diranta:
– Mi, hegemono, diris, ke falos la templo de la malnova kredo kaj kreigxos nova templo de la vero. Mi diris tiel, por ke oni pli facile komprenu.
– Kial do ci, vagulacxo, agitis la popolon en la bazaro parolante pri la vero kiun ci ne scias? Kio estas la vero?
Dirinte tion la prokuratoro pensis: «Ho, vi dioj! Mi demandas lin pri io malnecesa por la jugxo… Mia intelekto ne plu servas min…» Kaj refoje la kaliko kun malhela likvajxo aperis en lia mensa vido. «Venenon al mi, venenon!»
Denove li ekaùdis la vocxon:
– Antaù cxio la vero estas, ke doloras cia kapo, doloras tiom forte, ke ci malkuragxe pensas pri la morto. Ci apenaù povas al mi paroli, ecx rigardi min estas al ci malfacile. Nun mi estas cia nevola turmentanto, tio min cxagrenas. Ci ne povas ecx pensi pri io ajn kaj nur revas, ke venu cia hundo, sxajne la sola kara al ci estajxo. Sed ciaj turmentoj tuj finigxos, la kapo cxesos dolori.
La sekretario je duonfrazo cxesis skribi kaj mire ekgapis la arestiton.