Georgi Porfiriev Stamatov. Nuntempaj rakontoj
Tradukis Ivan Krestanoff
Noto pri l’aŭtoro.
G. P. Stamatov okupas specialan lokon inter la nuntempaj bulgaraj verkistoj-beletristoj. La rakonto estas lia amata formo. La plej bonaj el liaj rakontoj, dissemitaj en diversaj gazetoj kaj revuoj, estas eldonitaj en aparta libro titolita "Elektitaj skizoj kaj rakontoj" (Sofia, 1905), sed lastatempe aperas el lia plumo ankoraŭ pli multnombraj el kiuj mi tradukis la plej distingajn.
Stamatov estas beletristo-satiristo. Lia satira rilato al la vivo konsistigas esencan trajton en la rakontoj. Li enprofundiĝas en la animojn de siaj herooj ne tiom por ilin malkovri al ni, sed por kapti iun kriplan flankon en ili, iun abomenan malvirton, ĝin aperigi, moki kaj ĝin frapi per sia senkompata sarkasmo, per sia mokmalica rido. En sia estado la rakontoj de Stamatov estas plimulte provoj de psikologiaj studoj, ol bildoj de l’vivo. Stamatov ne verkas sub la premo de poeta instinkto. Li verkas pri antaŭe trovitaj kaj pripensitaj temoj. La celo de lia rakonto estas ilustri certan penson, argumenti certan temon.
Liaj rakontoj estas kvazaŭ spegulo por multaj kaj mi esperas, ke la kelkaj de mi tradukitaj trovos bonan akcepton ankaŭ ĉe la esperantistaro.
I. H. K.
La suno subiradis, kiam ili eniris en la ĝardenon.
— Karulo, diru al mi, ĉu estas io pli forta, pli bela ol la amo? Ne estas, ĉu ne? Ĉio alia estas bagatela, senvalora!…
— Estas, karulineto mia… estas…
— Kaj kio ĝi estas?
— Vi estas Linjo… vi… vi estas pli forta kaj pli bela ol la amo mem…
Feliĉa, ŝi kaŝis sian kapeton sur lia brusto.
— Estas ankoraŭ io pli forta ol la amo — mallaŭte paroletis li en ŝian orelon.
— Kio?…
— La mono.
— Aleĉjo! Kiel vi ne pektimas tiel paroli! Vi…
Li per kiso surdigis ŝian proteston.
— Tio koncernas la tutan mondon, sed ne vin, ne min.
— Kaj kiam, Aleĉjo, ni forveturos en vian vilaon?
— Nian vilaon!
— Nian vilaon — ripetis ŝi — Kiam?
— Se vi volas — morgaŭ.
— Bone — morgaŭ. Mi ne vidis ĝis nun maron. Ŝajnas, ke ĝi estas belega vidaĵo. Io granda, tre granda?
— Ne estas ĝi pli granda ol nia amo. — La suno malaperis el la horizonto. Klinitaj unu al la alia ili ĉesis paroli.
La maro. De la bordo malproksime supren etendiĝas parko. Meze de ĝi alta vilao kun terasoj, tute droninta en arboj. Ĉirkaŭe bedoj kun floroj, vastaj aleoj, kovritaj per etaj diverskoloraj ŝtonetoj.
El la vilao eliras Lina kaj Aleĉjo.
Je ĉiu paŝo ŝi haltas pro raveco kaj feliĉo.
— Dio mia! Kiel bele estas ĉi tie!… Jen, rigardu tiun senfinan bedon da floroj: — blankaj… verdaj… ruĝaj… kiel giganta rubando. Aleĉjo! Tio ja estas nia trikoloro!… Ŝi ekiras kaj iom poste ŝi denove haltas.
— Venu… venu vidi la maron de ĉi tie… Kia bildo! Kaj ĉio ĉi tio estas via?… Nia?… Jen tie… tiu dometo eleganta kiel bombonujo… ĝi ankaŭ estas nia? Kaj pluen… la monteto… la arbareto… ili estas ankaŭ niaj?
— Jes, ĉio ĉi tio estas nia.
— Ĉu vi scias, karulo, mia kapo ebriiĝas pro feliĉo, — mallaŭte diris ŝi kaj premiĝis al lia brusto.
— Mi timas ĉu tio ne estas sonĝo.
— La feliĉo ja ĉiam estas sonĝo — eĉ se oni ĝin travivas.
Ŝi ameme lin prenis sub la brako kaj ekiris pluen.
Ili eniris en unu arbarkampeton kovritan de tapiŝmola herbo, ĉirkaŭitan de altaj, densaj arboj, kun branĉoj etenditaj kiel arkaĵo super la tero. En unu angulo de l’arbarkampeto estas arta kaverno kun speguloj interne sur la muroj. Antaŭ la enirejo terfiksitaj: granda ronda tablo, seĝoj, super ili elektraj lampetoj. Tra granda faŭko inter la arboj rigardetas la maro.
Ĝi facile ondiĝas, kvazaŭ ĝi pretiĝas vojaĝi ien.
Aleĉjo kaj Lina sidiĝis ĉe la tablo, kontraŭ ĝi.
La ondoj unu post alia celis la bordon, revenis, plifortiĝis kaj denove frapiĝis je la ŝtonegoj.
Lina ne forlevis la okulojn de la maro. La plaŭdo de la ondoj aludis al ŝi pri io nova, nekonata kaj neatingebla.
— Aleĉjo, ĉu la maro ankaŭ estas nia?
— Ĝi apartenas al neniu.
Ŝi eksilentis ofendita, ke ankaŭ la maro ne estas ilia.
Aleĉjo apoginta sin je la tablo sidis senmova. Lia vizaĝo estis serioza.
Iom poste Lina lin ekrigardis.
— Karulo, kio estas al vi? Kial subite vi fariĝis malgaja? Tie ĉi, en la mirinda parko, ĉe tiu pejzaĝo, apud la maro mem… apud mi — vi estas pensema. Kio estas al vi?
— Nenio.
— Kiel nenio!? Vi eĉ ne volas min ekrigardi. Kion signifas tio ĉi? Aŭ eble, Aleĉjo, la maro, tiu ĉi loko rememorigas al vi iujn malgajajn momentojn?…
— Ne malgajajn, sed timigajn momentojn…
Lina saltis de la seĝo kaj proksimiĝis al li.
— Ne tuŝu min, severe diris li.
Ŝi paliĝis.
— Aleĉjo, vi timigas min, kio okazis?
— Okazis io terura. Se mi ĝin diros al vi, tiu ĉi mirinda pejzaĝo ekodoros al vi je tombejo.
— Dio mia! Mi nenion komprenas. Diru al mi kio estas? Vi kaŝas ion antaŭ mi, sed mi volas… mi devas scii…
Ŝi genufleksis antaŭ li kaj ekvolis preni lian manon.
— Ne tuŝu la krimulon!
Ŝi stariĝis kvazaŭ pikita.
— Krimulon!?