— Aŭskultu — li demandis lin per tremanta voĉo, — ĉu vi ne estas vidinta la fraŭlinon?
— La fraŭlinon? Ŝi pasis de tie ĉi al la ŝoseo.
— Al la ŝoseo? Kaj ŝi ne revenis?
— Ne.
— Kaj nenion ŝi diris?
— Ŝi demandis min, kies estas tiu ĉi vilao.
— Ŝi demandis vin, kies estas tiu ĉi vilao? Kion vi respondis al ŝi?
— Ke ĝi nun apartenas al sinjoro via frato.
La ĝardeno, la ĝardenisto, la vilao, la parko — ĉio malheliĝis antaŭ la okuloj de Aleĉjo.
Nevole li eliris sur la ŝoseon.
Longa, ebena, malkovrita vojo.
Lina ne estas, — anstataŭ ŝi malproksime videtiĝis malgranda nigra punkteto.
Iom post iom ĝi ankaŭ perdiĝis de la horizonto.
"Finite! — mallaŭte paroletis li — ankoraŭ unu viva mortinto!"
Kaj maŝinsimile li ekiris returnen.
Li preterpasis la vilaon, la ĝardenon, eniris en la arbarkampeton apud la kaverno kaj sidiĝis ĉe la tablo.
La maro indiferente ludis antaŭ li, kvazaŭ ĝi lin konis.
La rigardo trankvile postsekvis la ondojn, kaj la pensoj forkuradis malproksimen sur la ŝoseon, persekutante la malaperintan — karan estaĵon.
Li kredis, ke iun tagon li retrovos ŝin… Post tempo — jes. Sed nun — li estis treege malsana — Lina forŝiris parteton de lia animo. Ĉio pasos iun tagon — sed en tiuj ĉi minutoj, li sciis nur unu aferon, ke, se li estus vere mortiginta sian fraton — li ne suferus tiel multe, kiel nun.
— Nadja, ĉu vi memoras vian promeson?
— Mi memoras, kaj vi ne devas timigi min per ĝi. Vi scias bonege: mi mem ĝin proponis.
— Mi scias. Kaj mi volas, ke vi tie ĝin plenumu.
— Bone. Kvankam, mi diru al vi la veron, via insisto estas iom ofenda por mi.
— Ne estas ofendo tio, kio min trankviligos.
— Kaj ĉu vi trankviliĝos? Sed mi povas vin mensogi ankaŭ tie!
— Nekredeble. Estas minutoj, kiam la plej kuraĝa animo ekteruriĝas… Per kiu robo vi vestos vin?
— Sed ĉu hodiaŭ ni iros?
— Jes, kio estas?
— Nenio, nur la vetero ŝajnas al mi iom dubinda.
— La vetero estas bela… sed vi fariĝas dubinda.
— Mi!? Vi ne konas min…
— Tie mi ekkonos vin… Ne vestu vin per tiu ĉi robo; ĝi ne estas konvena por la tombejo.
— Kontraŭe, ĝi havas sian sencon.
— Ĝi estas tre senkulpa…
— Kia mi estas.
— Ni vidos…
Anstataŭ respondon, ŝi ĵetis al li duonmalestiman rigardon.
Post ne longe ili eliris el la domo kaj luis fiakron.
Ili atingis la tombejon kaj iris internen. Ili trapasis la aristokratian kvartalon de la malvivula urbo. Ĉie lukso. La dankemaj heredintoj estas eternigintaj la mortintojn per grandiozaj monumentoj kaj per pezaj marmoraj tabuloj — por ke ili ne leviĝu de tie. Freŝaj floroj, ekbruligitaj sanktlampetoj, ombroriĉaj arbetoj, sub ili feraj seĝoj. Komforto, kiel en la vivo. Plie — modestaj vojetoj, malebenaj tomboj, sen krucoj, preskaŭ malaperintaj.
Ili haltis apud tomba ĉirkaŭbaro. Ligna kruco en ĝi, ordinara benko de lignotabuloj. Grandaj literoj, duonelviŝitaj de la pluvo, parolis pri la mortinto. Apud la kruco juna arbeto kun branĉetoj sekiĝintaj kune kun la larmoj de tiuj, kiuj ĝin plantis.
Ili eniris en la ĉirkaŭbaron.
Nadja pie stariĝis apud la kruco. Ŝia tuta infaneco trapasis ŝian memoron, kiel sonĝo, kiel io tralegita, rakontita de iu. Ŝi ne memoris la trajtojn de la kara mortinto, nek unu el liaj karesoj. Kaj ŝi eksentis sin tiel malfeliĉa, forlasita, ĉirkaŭita de fremdaj homoj! Eĉ tiu, kiu ŝin amas kaj staras apud ŝi, ne estas al ŝi proksima en ĉi tiuj minutoj. Kaj li ne mallevis siajn okulojn de ŝi. Ŝi neniam aspektis al li tiel bela kaj la robo konvenis al ŝia humoro kaj al la loko. Io pura, infana estis en ŝia kvieta, malgaja vizaĝeto kaj en la malsupren direktita rigardo.
Ŝi genufleksis. Sur ŝiaj palpebroj vibris du lumaj gutetoj kaj falis teren.
Sed ankaŭ en la silenta tombejo lia penso nevole transportiĝis en la bruan urbon — kaj ŝia senkulpa, suferanta vizaĝo videtiĝis antaŭ li en alia aspekto, kun aliaj rigardoj.
Kaj ekŝajnis al li, ke ŝi nun trastudas novan rolon, por deklini la teruran ĵuron. Li decidis kontroli tiun animon, senzorgan, kaprican, nekonstantan en la vivo. Kaj tiel koncentrigitan, malĝojantan tie ĉi.
Li volis disŝiri ŝian maskon.
Tie, en la urbo, kie la aero estas venenigita de eternaj komedioj, kie ĉio estas falsa kaj la homo afektas antaŭ la tuta mondo, eĉ en soleco, en la plej senbruaj dormoĉambroj, oni facile mensogas. Sed tie ĉi, antaŭ la okuloj de la morto, antaŭ la Nekonateco, antaŭ la Eterneco, ĉu ne frostiĝos la mensogo sur la lango?
Genufleksinta, Nadja senmove staris apud la tombo.
— Karulino! — senbrue diris li.
— Kion, karulo?
— Vi scias — tramurmuris li surde kaj sentis, ke lia voĉo tremas.
— Kiel kruela vi estas! — ekparolis ŝi. — Ĉu vi ne trovas, ke via deziro estas ofenda… ateista?…
— Ne! Se vi volas, ke ni estu feliĉaj… Mi volas scii ĉion… Kio ajn ĝi estas, sed ĉion. Mi ne povas vivi kun sekretoj… La plej terura sekreto perdas sian teruron, kiam ĝi ĉesas esti sekreto. Mi ne timas la veron, mi timas la mensogon.
Nevole ŝi turnis sian vizaĝon al li. Io malbonsigna brilis en liaj okuloj. Nadja ektremis.
— Kion vi volas de mi?…
— La veron, nenion alian.