Читаем Nuntempaj rakontoj полностью

— Jes! Mortiginton…

— Kion vi parolas? Vi ŝajnas esti malsana.

— Pli sana ol iam mi estas. Sidiĝu kaj aŭskultu. Mi scias, ke hodiaŭ mi vin perdos — mi perdos ĉion — sed mi ne povas silenti. En la urbo mi povis gardi la sekreton, ĉi tie — mi ne havas la fortojn. Kiam mi venas en tiujn ĉi lokojn, tuj la timiga fantomo min persekutas. En ĉiu floro mi vidas liajn pensemajn okulojn. Ĉiu arbo stariĝas antaŭ mi, kiel lia melhela figuro. Inter la maraj ondoj aperas lia kapo kun malafabla frunto… Ne interrompu min… Kiam mi finos, vi povos foriri. Vi scias, ke mia patro estas mortinta kaj mi heredis lian posedaĵon. Ĉio nun estas mia — kaj la vilao kun la parko, kaj la domo en la urbo, kaj la fabriko. Ĉio estas mia. Mi neniam diris al vi, ke mi havas fraton pli grandan ol mi. Li estus heredonto de mia patro, ĉar mi jam dum lia vivo forelspezis mian parton en mono. Sed okazis tiel, ke mia frato mortis antaŭ ol mia patro…

— Tia estis la Dia volo.

— La Dia volo! Kaj kial vi ne demandas pro kio li estas mortinta?

— Pro kio?

— Vi demandas! Ĉu vi ne povas diveni?… Aŭ vi ne kredas?… Mi lin mortigis!… Mi venenis lin… jen tie ĉi… apud tiu ĉi kaverno, sur tiu ĉi tablo. Jen… tie… sur via seĝo sidis li, kiam ni vespermanĝis, li gaje parolis kaj subite li diris, ke estas al li dolore. Li iris kuŝiĝi — kaj kuŝiĝis por ne plu leviĝi. Ĉu vi komprenis nun, kiel ĉio estas mia? Neniu malkovris tion ĉi — kaj hodiaŭ krom mi, scias nur vi. Mi finis. Mi scias, ke mortiginto ne estas inda je via amo. Vi estas libera kaj, eĉ se vi volas, vi povas komuniki al la polico. Perdinte vin — la cetera estas por mi senvalora.

Li eksilentis kaj metis la kapon sur siajn manojn.

Ŝi kuraĝe alpaŝis al li.

— Vi diras al mi foriri… Vi forpelas min… sed mi ne foriros. Vi estas krimulo… mortiginto… Eble… mi ne scias… Kaj se vi estas tia — por la societo… por la leĝo… por via frato… — ne por mi. Por mi tio ĉi estas timiga fabelo, kiun oni ne devas kredi. Kaj la fantomo de mortinto ne stariĝos inter ni. Vin forlasi nun, kiam vi vin deturnas de vi mem! Neniam! Neniam!… Mi vin amas post tiu konfeso ankoraŭ pli freneze, — ĉar nun vi estas senfine malfeliĉa. Kiel ja vi suferas! Mi volas, ke ni suferu kune. Vi konfidis al mi vian sekreton — mi fariĝos via kunulino. Tiu ĉi sekreto nin kunligos por ĉiam, kaj la amo sufokos ĉion. Aleĉjo, rigardu min, por mi vi estas pura, kiel antaŭe. Lasu la mortintojn en paco. Ni starigos al li monumenton… servigos memorpreĝon… kaj la fantomo ĉesos vin persekuti… Rigardu min… diru al mi, per kiu mano vi verŝis venenon?… Per la dekstra?… Jes?… Donu al mi ĝin kisi… Por la tuta mondo, ĝi eble estas krimula — por mi, ĝi estas mano, kiu min kondukas al la feliĉo en la vivo. Fine, se vi ne povas esti trankvila tie ĉi — ni vendu ĉion kaj forveturu eksterlanden. Sciu nur tion — en tiuj ĉi minutoj mi sentas min ankoraŭ pli via. Kaj vi nome nun havas bezonon de mia amo. Karulo!… — ŝi levis lian kapon kaj pasie gluis siajn lipojn al la liaj.

— Kaj nun — plena forgeso de la okazintaĵo ĉi tie. Kaj ni foriru — ankaŭ al mi tedas ĉi tiuj lokoj.

Aleĉjo stariĝis, ŝi lin prenis sub la brako kaj ili ekiris la vilaon.

— Aŭskultu, mia kara knabino, ĉu efektive vi estas kapabla ami mortiginton?

— Silentu! eĉ ne unu vorton pri tio. Ĉio estas mortinta kun via frato.

Post kelka tempo lia vizaĝo klariĝis, facila rideto ekludis sur liaj lipoj.

Lina konsternita ellasis lian manon. Subite forta rido surdigis la parkon.

— Ha!… Ha!… Ha!… Ha!… Ha!… Ha!… Kion vi diros, karulino?

Ŝi ekpensis, ke li freneziĝis.

— Kion vi diros?… ha?… ĉu malbone mi finludis mian rolon?… Kaj vi kredis?…

Lina okulfikse lin rigardis.

— Kion signifas ĉi tio?

— Ĝi signifas, ke mi ludis komedion… kaj mi estas kontenta, ĉar mi certiĝas, kiel forte vi amas min…

— Komedion!! Kial?…

— Jen tiel… Fantazio… Kaprico…

— Kaj vi havis nenian fraton?

— Kiel ne havis — mi havas. Tamen li vivas en eksterlando. Sed mi mensogis al vi pri alia afero. Mi mensogis al vi, ke, ĉio ĉi tio estas mia… Ĝi apartenas al mia frato. Vi pardonos al mi tian senkulpan mensogon?… Kiu pardonis la mortiginton — pardonos ankaŭ la mensoginton!… Kaj vi ne ĉesos min ami pro tio, ke la vilao ne estas nia?… Ĉu ne, karulineto?…

En tiu tempo de la kontraŭa flanko iris al ili la administranto de la vilao — li haltis apud Aleĉjo kaj diris al li ion en la orelon.

— Linjo, grava, tre grava afero. Por unu minuto. Iru en la vilaon — mi ja… tuj venos.

Kaj li ekiris post la administranto.

Post duonhoro Aleĉjo estis en la vilao. Lina ne estis tie. Li serĉis en ĉiuj ĉambroj — nenie ŝi estis. Li eniris en la ĝardenon, kruciris la aleojn — ŝi malestas. En la parko, en la arbarkampeto — ankaŭ. Li komencis voki — nenia respondo. Nur la eĥo malice ripetadis ŝian nomon. Li atingis la maron. Neniu. La ondoj senzorge karesis la dezertan bordon. Terura penso trapasis lian cerbon. "Ne! ne! Tio ĉi ne estas ebla!… Sed kie ŝi estas?"

Puŝita de malbona antaŭsento — li rapide ekpaŝis al la vilao, serĉis la servistinojn — trovis neniun. Li ekiris pluen — vojire li renkontis la ĝardeniston.

Перейти на страницу:

Похожие книги

В круге первом
В круге первом

Во втором томе 30-томного Собрания сочинений печатается роман «В круге первом». В «Божественной комедии» Данте поместил в «круг первый», самый легкий круг Ада, античных мудрецов. У Солженицына заключенные инженеры и ученые свезены из разных лагерей в спецтюрьму – научно-исследовательский институт, прозванный «шарашкой», где разрабатывают секретную телефонию, государственный заказ. Плотное действие романа умещается всего в три декабрьских дня 1949 года и разворачивается, помимо «шарашки», в кабинете министра Госбезопасности, в студенческом общежитии, на даче Сталина, и на просторах Подмосковья, и на «приеме» в доме сталинского вельможи, и в арестных боксах Лубянки. Динамичный сюжет развивается вокруг поиска дипломата, выдавшего государственную тайну. Переплетение ярких характеров, недюжинных умов, любовная тяга к вольным сотрудницам института, споры и раздумья о судьбах России, о нравственной позиции и личном участии каждого в истории страны.А.И.Солженицын задумал роман в 1948–1949 гг., будучи заключенным в спецтюрьме в Марфино под Москвой. Начал писать в 1955-м, последнюю редакцию сделал в 1968-м, посвятил «друзьям по шарашке».

Александр Исаевич Солженицын

Проза / Историческая проза / Классическая проза / Русская классическая проза
Том 7
Том 7

В седьмой том собрания сочинений вошли: цикл рассказов о бригадире Жераре, в том числе — «Подвиги бригадира Жерара», «Приключения бригадира Жерара», «Женитьба бригадира», а также шесть рассказов из сборника «Вокруг красной лампы» (записки врача).Было время, когда герой рассказов, лихой гусар-гасконец, бригадир Жерар соперничал в популярности с самим Шерлоком Холмсом. Военный опыт мастера детективов и его несомненный дар великолепного рассказчика и сегодня заставляют читателя, не отрываясь, следить за «подвигами» любимого гусара, участвовавшего во всех знаменитых битвах Наполеона, — бригадира Жерара.Рассказы старого служаки Этьена Жерара знакомят читателя с необыкновенно храбрым, находчивым офицером, неисправимым зазнайкой и хвастуном. Сплетение вымышленного с историческими фактами, событиями и именами придает рассказанному убедительности. Ироническая улыбка читателя сменяется улыбкой одобрительной, когда на страницах книги выразительно раскрывается эпоха наполеоновских войн и славных подвигов.

Артур Игнатиус Конан Дойль , Артур Конан Дойл , Артур Конан Дойль , Виктор Александрович Хинкис , Екатерина Борисовна Сазонова , Наталья Васильевна Высоцкая , Наталья Константиновна Тренева

Детективы / Проза / Классическая проза / Юмористическая проза / Классические детективы