Читаем Nuntempaj rakontoj полностью

— Por diri la veron, mi ne scias detale ŝian biografion. Mi scias nur kelkajn paĝojn, sed ankaŭ ili ne estas treege interesaj…

— Malgraŭ tio, diru ilin al mi.

— Ĉiuj nomas ŝin "Nevena", ŝian familion mi ne konas, ŝi estas eksedzino de kolonelo. Kelkajn monatojn post la edziĝo ŝi forkuris de li. Post tio ŝin prenis iu riĉulo, kiu asekuris ŝin: li aĉetis al ŝi domon, enportis monon je ŝia nomo en la bankon. Poste ŝi forlasis lin kaj nun, kiel vi vidas, ŝi estas en tiu ĉi kompanio. Vi konas tiujn sinjorojn kaj fraŭlinojn, vi konas ankaŭ min. Vi do povas juĝi pri ŝia plua kariero.

Post nelonge ili atingis la kompanion.

Iu sinjoro rakontis ion, kaj Nevena laŭte ridis.

Kiam oni prezentis al ŝi Mirski’n — ŝi nevole malfermis siajn okulojn.

— Mirski!… preskaŭ elkriis ŝi.

Li riverencis.

— Ah, vi konas vin, diris iu.

— Jes… respondis Mirski.

— Ni eĉ estas iom eksparencoj, diris Nevena. Ni estis gefianĉoj, iam… ĉu ne, Mirski?

Mirski elmurmuris ion.

— Aŭ, eble, tio ĉi ofendas vin, ŝi aldonis serioze, pardonu en tiu okazo, sed, tamen, tio estas vero. Sinjoro Mirski estas mia eksfianĉo… mia unua amo, kiel oni diras.

— Al vi estas agrable ŝerci pri la estinteco, sinjorino.

— Mi ne havas estintecon, ridetis Nevena.

Ŝi ŝercis, sed ekpromenante pluen, ŝi nevole ĉirkaŭrigardis, serĉis per siaj okuloj Mirski’n kaj forlogiĝis en la estintecon. Ŝia gaja humoro malaperis. Ŝi enpensiĝis, ekinteresiĝis pri tiu ĉi homo, kiun ŝi amis iam kaj kiu povus esti ŝia edzo… kaj nun li estas fremda, kvazaŭ vere, ili hodiaŭ interkonatiĝis.

Ŝi sentis, ke al Mirski fariĝis malagrable, kiam ŝi tiel senceremonie antaŭ homoj rememorigis al li ilian fianĉiĝon.

Kiam la kompanio disiĝis en la arbareton, Mirski alproksimiĝis al Nevena. Li volis paroli kun ŝi.

— Sinjorino, li diris, mi ne kredis, ke mi vin renkontos iam.

— Kial?… kaj mi ja estis certa, ke ni revidos nin, ĉar la vivo amas rememorigi al ni la malsaĝaĵojn, kiujn ni iam estas farintaj.

— Ĉu vi nomas niajn tiamajn interrilatojn malsaĝaĵoj?

— Tute ne!… mi nomas tiel mian edzecon kun la kolonelo… kaj vi ĝin rememorigas al mi.

— Ĉu vi estis malfeliĉa kun li?

— Malfeliĉa!… ĝi estas nenio… sed, mi petas, ne parolu al mi pri li.

Mirski paŝis apud ŝi kaj nevole observadis ŝian staturon.

Kaj li ne kredis, ke virino povas esti tiel bela.

Ŝi kaptis liajn rigardojn.

— Vi esploras min, eldiris ŝi ridetante.

— Mi neniam supozis, ke el tiu malforta knabineto, kiun mi tiame konis, elkreskos tia imponanta virino.

— Sinjoro Mirski!… komplimentojn!… Vi komencas la ludon.

— Ne, vi ludas en modesteco, dum en via animo vi perfekte konscias, ke vi estas bela, diable bela.

— Prezentu al vi, ke ankaŭ tio ĉi delonge tedis min…

— Mi kredis… Ankaŭ Rothŝildon certe tedis liaj milionoj.

— Mi ne scias… povas esti… sed mi iufoje malbenas mian belecon.

— Sed tio ĉi estas riĉaĵo en nia tempo.

— Jes, sed ĉe aliaj kondiĉoj… ŝi diris melankolie kaj, ŝajne, forlogiĝis malproksimen, kvazaŭ Mirski rememorigis al ŝi ion alian… malnovan… eblan, kion ŝi ne estas provinta.

— Ni sidiĝu iomete, ŝi diris, mi laciĝis.

Ili sidiĝis kaj kelkajn minutojn silentis.

Iom poste ŝi turniĝis al Mirski, kaj ekrigardis la vizaĝon de la homo, kiu estis ŝia iama fianĉo. Ĝi ŝajnis al ŝi iel pli nobla ol ĉiuj aliaj, kiuj estis hodiaŭ kun ŝi. Li havis nenion komunan kun tiuj homoj, vetbatalintaj, kiu el ili pli facile kaj pli malkare ŝin aĉetos… sufiĉas, ke ŝi deklaru sin je aŭkcio.

— Kion vi pensas?… ŝi demandis lin delikate.

— Nenion…

— Tio ĉi ne estas respondo.

— Kaj ĉu vi dezirus scii, pri kio mi pensas?

— Kompreneble… mi tiel multe interesiĝas scii, kion vi pensas pri mi… ĉar, konfesu, vi nun pensas pri mi kaj, pensas malbonon…

— Jes, vi divenis. Mi pensis, sed ne sole pri vi. Mi pensis pri ni… mi pensis kiel facile disbatiĝas la homa feliĉo… kaj, ke apenaŭ estas io pli malkonsekvenca en tiu ĉi mondo ol la homa karaktero. Se vi nur scius tiame, kiel forte mi vin amis!…

— Ĉu, vere, tiel forte? demandis ŝi kun miro.

— Kiel vi vidas, kvin jaroj jam forpasis de tiam, kaj mi ankoraŭ ne edziĝis.

— Tio ĉi ne estas argumento.

— Por vi ne… ĉu vi scias, ke rememorinte, kial ruiniĝas ĉio — ankoraŭ mi ne povas pordonu tion al mi mem, kaj al vi. Kian teruran leteron vi skribis al mi tiam!… Kaj precipe mi malĝojas pri tio, ke mi estis prava, kaj vi juna, nesperta knabino, tiame, dorlotita infano de la edukado, estis kulpa. Vi amis, sed vi komprenis nek la mondon, nek la amon, nek la pasiojn, — nenion. Kaj pro unu malsaĝaĵo, infana malsaĝaĵo, vi disbatis miajn plej belajn jarojn, kaj vin mem vi faris malfeliĉa.

— Kaj ĉu vi memoras la kaŭzojn de nia eksfianĉiĝo?

Mirski malkonfide ŝin ekrigardis.

— Ĉu vi ja forgesis ilin?

— Verdire, mi rememoras ion, sed mi ne povas klare prezenti al mi tion. Eble, tio ĉi nun perdis por mi ĉian sencon, kaj mi ne povas ĝin revoki. Plej bone, rakontu ĝin al mi… mi vin petas… ĝi interesas min.

Перейти на страницу:

Похожие книги

В круге первом
В круге первом

Во втором томе 30-томного Собрания сочинений печатается роман «В круге первом». В «Божественной комедии» Данте поместил в «круг первый», самый легкий круг Ада, античных мудрецов. У Солженицына заключенные инженеры и ученые свезены из разных лагерей в спецтюрьму – научно-исследовательский институт, прозванный «шарашкой», где разрабатывают секретную телефонию, государственный заказ. Плотное действие романа умещается всего в три декабрьских дня 1949 года и разворачивается, помимо «шарашки», в кабинете министра Госбезопасности, в студенческом общежитии, на даче Сталина, и на просторах Подмосковья, и на «приеме» в доме сталинского вельможи, и в арестных боксах Лубянки. Динамичный сюжет развивается вокруг поиска дипломата, выдавшего государственную тайну. Переплетение ярких характеров, недюжинных умов, любовная тяга к вольным сотрудницам института, споры и раздумья о судьбах России, о нравственной позиции и личном участии каждого в истории страны.А.И.Солженицын задумал роман в 1948–1949 гг., будучи заключенным в спецтюрьме в Марфино под Москвой. Начал писать в 1955-м, последнюю редакцию сделал в 1968-м, посвятил «друзьям по шарашке».

Александр Исаевич Солженицын

Проза / Историческая проза / Классическая проза / Русская классическая проза
Том 7
Том 7

В седьмой том собрания сочинений вошли: цикл рассказов о бригадире Жераре, в том числе — «Подвиги бригадира Жерара», «Приключения бригадира Жерара», «Женитьба бригадира», а также шесть рассказов из сборника «Вокруг красной лампы» (записки врача).Было время, когда герой рассказов, лихой гусар-гасконец, бригадир Жерар соперничал в популярности с самим Шерлоком Холмсом. Военный опыт мастера детективов и его несомненный дар великолепного рассказчика и сегодня заставляют читателя, не отрываясь, следить за «подвигами» любимого гусара, участвовавшего во всех знаменитых битвах Наполеона, — бригадира Жерара.Рассказы старого служаки Этьена Жерара знакомят читателя с необыкновенно храбрым, находчивым офицером, неисправимым зазнайкой и хвастуном. Сплетение вымышленного с историческими фактами, событиями и именами придает рассказанному убедительности. Ироническая улыбка читателя сменяется улыбкой одобрительной, когда на страницах книги выразительно раскрывается эпоха наполеоновских войн и славных подвигов.

Артур Игнатиус Конан Дойль , Артур Конан Дойл , Артур Конан Дойль , Виктор Александрович Хинкис , Екатерина Борисовна Сазонова , Наталья Васильевна Высоцкая , Наталья Константиновна Тренева

Детективы / Проза / Классическая проза / Юмористическая проза / Классические детективы