Читаем Nuntempaj rakontoj полностью

Lia cerbo komencis pli forte labori… sed iutempe, atentinte, ke li trinkis kvinan aŭ sesan bieron, li diris al si mem: "Kial mi tiel ekscitiĝas? Tio ĉi estas certe de la biero… ĉu tuŝas mian aferon ĉio ĉi tio?… Kia mi estas por ŝi?… En kio ili estas kulpaj al mi?… Ĉu ankaŭ mi sur ilia loko ne farus la samon?… Komedioj!… sentimentalecoj!… De kelkaj bieroj mi ekscitiĝis."

Kaj samtempe li sentis, ke io doloras… kuntiras lian koron, kaj iu interna voĉo murmuretas al li, ke ĉio ĉi tio ne devis esti tiel… ke tio ĉi estas terura… ke, se la vivo estas loterio, hazardo… kaprico de io nevidebla, nerespondebla, ĝi ne havas sencon. Ke estas monstre… krime disbatiĝi tiel la homo kiel iu malkara ludilo en minuto de ebrieco. Ke ĉiuj ĉi tiuj aĉuloj devus genufleksi antaŭ ŝi, se ne pro alia afero, pro ŝia beleco, sed genufleksi preĝante, kaj ne etendi siajn malpurajn manojn, plenajn je bankbiletoj.

Kaj nevole meze de la fumo de cigaredoj, la odoro de l’biero, ŝercaj interparoloj — li vidis antaŭ si deksepjaran knabinon — preskaŭ infanon.

Kiam la vivo sukcesis malbonigi tiun kreitaĵon?

Kiel ĝojplenaj ja rapidis ĉiuj ĉirkaŭantoj detrui ŝian virgan mondon, kaj la malklerecon de l’amo anstataŭigi per la subtilaj konoj de l’malĉasteco — de tiu malĉasteco, kiun ni samtempe serĉas kaj malestimas.

Kaj en ĉi tiu minuto li tiel kompatis Nevena’n, ke li preferis ŝin forporti de ĉi tie, diri al ŝi, ke li denove ŝin amas, nur, ke ŝi denove fariĝu la iama Nevena, tiu Nevena, kiu estis kapabla lin vangofrapi pro unu senkulpa manetendo.

Sed rigardante ŝin nun, aŭskultante ŝian voĉon, vidante ŝiajn gestojn — li certiĝis, ke tiu Nevena estis mortinta por ĉiam kiel por li tiel por si.

De la ĉasta infano ne restis eĉ ombro.

Eĉ ŝajnis al li nun, ke ŝi plisaĝiĝis… Ŝia interparolo fariĝis kuraĝa — la respondoj trafaj, spritaj. Ŝi lernis moki, povosciis tuj ekrigardi en la fremdan animon, divenadis la sekretajn pensojn de siaj adorantoj… kaj majstre ilin metadis en iliajn lokojn, kiam ili trouzis aŭ ne plaĉis al ŝi.

Sed en tiu ĉi saĝo Mirski trovis nenion konsolan.

Ŝajnas, ke tio ĉi estis saĝo de iu komercisto, deziranta pli kare vendi sian komercaĵon en la bazaro.

Post nelonge Mirski atente haltigis siajn okulojn sur ŝi. Ŝia vizaĝo estis ekscitita… ŝiaj okuloj brulis, kaj Mirski nevole konfesis, ke neniam dum sia vivo li vidis tian belulinon.

"Dio mia, li tramurmuretis — kial ŝi ne estas tiel pura, kiel ŝi estas bela?"…

Ŝia maneto tenis la maldikan glason da biero, kaj ŝi, turninte sin al Mirski, diris al li:

— Ĉu vi scias? mi decidiĝis ĉi tiun vesperon min ebriigi… sed, vi scias, tiel bone ebriiĝi, kiel iu viro, volanta sufoki en sia animo iun malnoblaĵon…

— Kial do tiaj fantaziaĵoj?

— Tio ĉi ne estas fantaziaĵoj… Mi preferas forgesi hodiaŭ ĉion… forgesi, ke mi naskiĝis en tiu ĉi mondo… forgesi, ke mi iam sidis kun vi ĉe ni en la salono… ke mi skribis al vi leterojn… ke mi vin renkontis denove… ĉion… ĉion forgesi, eĉ min, eĉ vin.

— Tiam plej bone estas, ke mi foriru de ĉi tie?…

— Ho! ne… Neniamaniere… tio ne helpos al mi. Kontraŭe, mi tiam ebriiĝos ankoraŭ pli multe. Mi ploros tiam… batos… mordos… he, al ĉiuj ĉi tiuj mi elgratos la okulojn. Vi ne foriros, ĉu vi aŭdas? Sidiĝu pli proksime de mi… ankoraŭ. Ĉu vi aŭdas, Mirski! Se vi foriros, mi ĵetos min sub la tramveturilon… Kial vi rigardas min tiel? Mi estas kapabla pri tio… mi volas, ke vi rakontu al mi denove pri tiu vespero en la salono… de la komenco mem, kaj morgaŭ… morgaŭ vi alportos al mi tiun leteron: mi volas vidi, ĉu mi ĝin skribis. Se vi ne alportos ĝin, mi mem venos al vi… ĉu vi aŭdas?… mi venos al vi! Aŭ vi ne volas? Ĉu vi ne akceptos min?…

Mirski ŝin rigardis, sentante, ke la biero komencis efiki en ŝi.

Estis minutoj, dum kiuj ŝi kliniĝis al li — kvazaŭ ŝi volis ĉirkaŭpreni lin.

Tiutempe la sinjoro, sidanta ĉe la alia flanko, tuŝetis la nudan parton de ŝia mano por diri al ŝi ion.

Ŝi sentis la ektuŝon de fremda mano.

— For la manojn!… ŝi elkriis, turninte sin al li. Kiel vi kuraĝas tuŝi min. Kiu donis al vi tiun rajton?… Ha?…

Ŝi eksilentis, kvazaŭ ŝi estis sufokiĝinta.

Ŝia kapo ekturniĝis.

Ŝi ĉirkaŭrigardis kaj altigis sian rigardon sur Mirski.

— Mirski!… Tio estas vi? Ĉu ne?… Kial vi silentas?… Mirski!… Vi mensogas pri tio… pri ĉio vi mensogas… Mi neniam skribis al vi!

Ŝi komencis balbuti kaj ripeti la vortojn.

Ŝiaj okuloj erarvagis, la vangoj flamis.

Mirski kliniĝis al ŝi.

— Sinjorino, trankviliĝu… trinku akvon.

— Kial estas bezona al mi akvo? Mi ne volas akvon.

— Sinjorino, al vi estas malbone… Sinjoroj, mi vin petas malfermu la fenestron.

— Lasu min… lasu min… kriis ŝi, foriru de tie ĉi… lasu min.

Vane Mirski konvinkadis ŝin, ke ŝi trinku iom da akvo kaj, eliru en puran aeron.

Ŝi ne movetiĝis de sia loko — nur klinis la kapon sur siajn manojn apud la tablo — kvazaŭ ŝi ekdormis.

— Finiĝis!… diris iu.

— Kaj tio ĉi estis festeno!…

— Vi, Mirski, kion vi estas parolinta al ŝi?

Iutempe ŝi levis sian kapon, kvazaŭ ŝi rememoris ion.

Kaj jen subite forta, nerva rido plenigis la ĉambron.

Перейти на страницу:

Похожие книги

В круге первом
В круге первом

Во втором томе 30-томного Собрания сочинений печатается роман «В круге первом». В «Божественной комедии» Данте поместил в «круг первый», самый легкий круг Ада, античных мудрецов. У Солженицына заключенные инженеры и ученые свезены из разных лагерей в спецтюрьму – научно-исследовательский институт, прозванный «шарашкой», где разрабатывают секретную телефонию, государственный заказ. Плотное действие романа умещается всего в три декабрьских дня 1949 года и разворачивается, помимо «шарашки», в кабинете министра Госбезопасности, в студенческом общежитии, на даче Сталина, и на просторах Подмосковья, и на «приеме» в доме сталинского вельможи, и в арестных боксах Лубянки. Динамичный сюжет развивается вокруг поиска дипломата, выдавшего государственную тайну. Переплетение ярких характеров, недюжинных умов, любовная тяга к вольным сотрудницам института, споры и раздумья о судьбах России, о нравственной позиции и личном участии каждого в истории страны.А.И.Солженицын задумал роман в 1948–1949 гг., будучи заключенным в спецтюрьме в Марфино под Москвой. Начал писать в 1955-м, последнюю редакцию сделал в 1968-м, посвятил «друзьям по шарашке».

Александр Исаевич Солженицын

Проза / Историческая проза / Классическая проза / Русская классическая проза
Том 7
Том 7

В седьмой том собрания сочинений вошли: цикл рассказов о бригадире Жераре, в том числе — «Подвиги бригадира Жерара», «Приключения бригадира Жерара», «Женитьба бригадира», а также шесть рассказов из сборника «Вокруг красной лампы» (записки врача).Было время, когда герой рассказов, лихой гусар-гасконец, бригадир Жерар соперничал в популярности с самим Шерлоком Холмсом. Военный опыт мастера детективов и его несомненный дар великолепного рассказчика и сегодня заставляют читателя, не отрываясь, следить за «подвигами» любимого гусара, участвовавшего во всех знаменитых битвах Наполеона, — бригадира Жерара.Рассказы старого служаки Этьена Жерара знакомят читателя с необыкновенно храбрым, находчивым офицером, неисправимым зазнайкой и хвастуном. Сплетение вымышленного с историческими фактами, событиями и именами придает рассказанному убедительности. Ироническая улыбка читателя сменяется улыбкой одобрительной, когда на страницах книги выразительно раскрывается эпоха наполеоновских войн и славных подвигов.

Артур Игнатиус Конан Дойль , Артур Конан Дойл , Артур Конан Дойль , Виктор Александрович Хинкис , Екатерина Борисовна Сазонова , Наталья Васильевна Высоцкая , Наталья Константиновна Тренева

Детективы / Проза / Классическая проза / Юмористическая проза / Классические детективы