— Ha!… ha!… ha!… ha!… ha!… ha!… ha!… ha!… li estis kaptinta miajn genuojn! ha!… ha!… ha!… ha!… Ĉu vi aŭskultas?… Mirski estis kaptinta miajn genuojn… kaj mi forlasis lin pro tio. Ha!… ha!… ha!… ha!… li mensogas!… mensogas!… mensogas… Kaj la rido transiris en histerion.
Mirski saltis, kaptis ŝin per siaj manoj, elverŝis tutan karafon da akvo sur ŝian vizaĝon, malbutonumis ŝian vesteton kaj forportis ŝin sur la kanapon.
Li zorgis pri ŝi tiel, kvazaŭ neniu, ekster li, havis tiun ĉi rajton.
Post nelonge ŝi fermis la okulojn. Ŝia kapo pezis, ŝi forte spiris, sed ŝia cerbo iom post iom rekonsciiĝadis.
Ŝi vidis la tutan kompanion, la tablon kun biero, la manĝaĵojn… ŝi komencis rekonadi ĉiujn siajn adorantojn unu post la alia kaj samtempe vidis kaj sentis apud si Mirski’n.
Ŝia brusto ekmoviĝis, io malsaneca eltiriĝis el ĝi, iom post iom ĝi premis ŝian gorĝon… kuntiris ĝin… kaj ŝi, forte ploregante, enigis sian vizaĝon en la kanapon.
— Sinjoroj, diris Mirski, vi senkulpigos min, sed mi opinias, ke estos plej bone, se vi iomete foriros de ĉi tie. En certaj minutoj via ĉeesto kaŭzas al ŝi suferon.
Iuj ekmurmuris, aliaj indignis.
— Kaj kial do?
— Kia vi ja estas tie ĉi?
— Videble, li estas prava.
— Jes… jes… ili foriru… ĉiuj foriru… ĝis la lasta, kriis Nevena, kaptante la manon de Mirski.
Restinte solaj, Mirski sidiĝis apud ŝi.
Deflanke li aspektis kiel kuracisto klinita super la kuŝejo de sia paciento, al kiu oni jam per nenio povas helpi.
Li vidis la tutan teruron de ŝia sorto kaj sentis, ke li ne povus, ne entreprenus savi ŝin.
Rigardante ŝian belan talion, la dolĉan vizaĝeton, li klare komprenadis, ke ĉio ĉi tio estis destinata kiel momentaj amuziĝoj de l’homo.
Ĉiu rajtas ĝui tiun belan korpon… ĉiu povas ĝin aĉeti… kaj ŝi neniam kaj per nenio povos ĝin reaĉeti de l’mondo. Nek la pento, nek la pardono restarigus ŝiajn rajtojn super ŝi mem.
Iutempe Nevena malfermis siajn okulojn, haltigis sian rigardon sur Mirski kaj nerve alpremis lian manon al sia brusto.
— Mi vin petas, sinjoro Mirski, ne foriru… al mi estas malvarme.
Mirski stariĝis, fermis la fenestron, kovris ŝin per sia supra vesto kaj denove sidiĝis apud ŝi.
— Ĉu vi scias, ekparolis li al ŝi kaj volis diri "Nevena", sed li englutis la vorton… vi faros plej bone, se vi iom dormos.
— Ne… ne… mi ne volas dormi… al mi ne estas malbone. Vi pensas, ke tio ĉi estas de la biero, ke mi estas ebria… ne… mi estas trinkinta eĉ pli multe alifoje. Al mi fariĝis malbone de alia afero… de nia renkontiĝo… de tio, kion vi diris al mi… de la letero. Mi rememoris bone nun, ke mi skribis al vi tian leteron kaj mi hontas… mi hontas ne antaŭ mi mem, sed antaŭ vi. Al mi estas malagrablaj ĉiuj tiuj homoj, kiuj estis tie ĉi kun ni. Mi vin petas, ne enlasu ilin plu ĉi tien, mi ne volas ilin vidi, se ili eniros, mi faros skandalon.
Li ekrigardis ŝin rekte en la okulojn.
— Kaj kion vi serĉas en tiu kompanio? demandis li preskaŭ severe.
— Ne demandu, ne demandu kion ajn… mi ne povis alie.
— Kaj kial vi forlasis vian edzon?
— Mi vin petas, eksilentu… Tie estas pli malbone ol ĉi tie. Sed mi ne povas resti plu ĉi tie… konduku min hejmen… mi sufokiĝas en ĉi tiu ĉambro.
— Vi estas malforta nun… ĉu vi povus stariĝi kaj iri ĝis la fiakro?
— Mi povos… mi apogos min je via mano kaj vi subtenos min.
Mirski helpis al ŝi stariĝi. Li surmetis la supran veston sur ŝiajn ŝultrojn, prenis ŝin sub la brako kaj ili eliris el la bierejo.
Estis jam plena nokto. La lanternoj de l’fiakro briletis proksime.
— Ĉu vi scias, Mirski, mi estas tre kontenta, ke estas mallume kaj, ke estas neniu ĉirkaŭe. Mi hontus iri kun vi, ja ankaŭ vi, certe, ne decidiĝus eliri tiel kun mi, ŝi ekparolis mallaŭte.
Mirski respondis nenion kaj vokis la veturigiston.
Sidiĝinte en la fiakro unu apud la alia — ili ambaŭ silentis, kaj Mirski nevole meditis: "Kiom da fojoj sur la sama ŝoseo, eble per la sama fiakro, ŝi revenadis tiel kun alia", kaj samtempe iu interna voĉo murmuretis al li: "Dolore estas al vi nun… ĉu ne? Kaj vi… ĉu vi ne veturis ĝuste tiel kun fremdaj virinoj, kiuj ankaŭ estis karaj al iu tiel same, kiel al vi estis kara Nevena tiame?"… "Kiom da puraj kreitaĵoj vi malĉastigis en tiu ĉi mondo? Kiom da vivoj vi difektis? Kaj nun vi indignas, ke la mondo malpurigis vian iaman puran revon?"… kaj la rememoroj pri la antaŭa Nevena, kunmiksiĝante kun la nunaj cirkonstancoj, — malsanece kuntiris lian koron.