— La feliĉo… devas esti… pura… ĉu vi aŭdas? Pura kiel la sonĝo de infano, kaj ni ambaŭ estas malpurigitaj de l’vivo.
— Sed ĉu do oni povas ĉesi ami? Ĉu vere, ĉio mortas en ni? Ne… ne… tio ĉi estas neebla… tio ĉi estas mensogo. Ĉu vi scias, ke hodiaŭ, kiam mi vidis vin, en mia animo frostotremis io nova, ne… eĉ ne nova, sed io malnova — malnova, kion mi travivadis iam. Ĉu vi scias, ke hodiaŭ mi kapablas plori, plori kiel infano, kaj mi ne ploris de longe… Nur pri unu afero mi vin petas, sinjoro Mirski, ne foriru… ne, ne malestimu min… nur vi ne malestimu min. La tuta mondo rezignu je mi, ĝi ĵetu koton en mian vizaĝon, mi ne timas ĉi tiun malhonoron… Mi ne hontas ilin… neniun. Mi hontas nur vian malestimon… ĝin mi ne povas toleri. Kaj mi nenion… nenion volas de vi… Nur permesu al mi kiel iun tempon, tiam, sidiĝi apud viaj piedoj kaj meti la kapon sur viajn genuojn. Mirski! Nikĉjo!… Karulo… ŝi tramurmuris… kaj ŝi falis antaŭ li genuflekse. Rememoru, ke ankaŭ ci amis min iam, ke mi estis al ci kara, karega… ke ci intencis farigi min cia edzino… cia ĝis la tombo por ĉiam.
Mirski frostotremis.
— Pardonu min! pardonu min, karulo, mi scias, ke al ci ne estas agrable rememorigi tion nun… ke ci ruĝiĝas nun pro tio. Pardonu min, mi silentos… mi mem ĉesis kredi, ke ankaŭ mi estis pura iam. Kelkafoje ŝajnas al mi, ke mi naskiĝis en iu bierujo. Ofte la teruro min kaptas… mi naŭzas de mi mem, rememorante, ke ankaŭ mi estis senkulpa kiel la aliaj. Sed ĉu mi estas kulpa, Nikĉjo, ke en tiu ĉi mondo oni… la virino dufoje ne povas esti honesta. Sed ĉu vere ĉio estas finita por mi en tiu ĉi mondo? Ĉu tiu ĉi, kiu ne povas esti cia edzino… ĉu ŝi ne povas fariĝi cia amatino?… amatino, sed cia… nur cia, tage, hore, momente… Ne forlasu min, Nikĉjo, permesu ankaŭ al mi almenaŭ unufoje en la vivo, ke mi mem min donu. Min tedis vendiĝadi. Nikĉjo… karulo, kial ci silentas? Al ci estas abomene min rigardi? Ci malestimas min, sed prenu min, Nikĉjo, kiel min prenas aliaj… Pagu al mi fine…
Mirski tuta estis en fajro.
Liaj okuloj brilis — la lipoj nerve tremis, kaj la cerbo daŭrigis ripetadi la samon.
Li sentis nun, ke antaŭ li staras fantomo de lia iama Nevena, tiu Nevena, pentanta pri sia malsaĝaĵo en la salono… Nevena kiu ekkomprenis la vivon, sed ho ve, tre malfrue!… kaj tre multekoste.
Li aŭdis en ŝia voĉo sonojn de la antaŭa Nevena, sed la pasia kaj bela vizaĝo… ŝia mirinda talio de formiĝinta virino… formiĝinta ne de amo, sed nur de ĝuoj, malheligadis la puran figuron de l’amata Nevena.
Kaj li nevole pensis, ke sur la sama loko jam hieraŭ, poveble, staris surgenue anstataŭ li iu alia, kaj ŝi senzorge sin fordonadis al liaj karesoj.
Kaj en ĉi tiu minuto li komprenis nur unu aferon, ke se ŝi senhonte, cinike sin proponus al li, li, eble, kraĉus sur sian junulecan revon kaj prenus ŝin, kiel li estis preninta aliajn virinojn. Sed en ŝia voĉo li rimarkis sincerajn tonojn, melodion de pura amo, de terura pento, kaj tio ĉi lin timigis.
Li vidis, ke ŝi kapablas ekploregi en liaj brakoj kaj finfine ekdezirus ankaŭ lian amon… ŝi ekpetus ĝin.
Kaj li estus devigita ŝin savi kaj pri tio ĉi li ne havis fortojn.
Ŝin preni nur por momento kaj foriri, al li ŝajnis malhoneste. Lian momentan pasion — ŝi opinius kiel revenon de l’malnova sento, ŝi esperus liberigon — kaj li ne povus ŝin liberigi — kaj amuztrompi ŝin li opiniis malnobla.
— Nikĉjo! Nikĉjo, kial ci silentas?
— Nevena!… ekparolis li serioze, mi ne povas esti cia amanto.
Nevena klinis la kapon sur la kanapon.
— Dio mia… Dio mia… Kial? Kial? Kial ĉiu povas min havi… ĉiu… nur ne ci, kiam mi nur cin deziras? Diru al mi, kial? Diru al mi, kial tiam, kiam mi estis nesperta — malsaĝa infano, vi postulis de mi pasiojn, kaj nun… nun, kiam en mi krom pasioj estas nenio alia, ci min rifuzas… kial?
— Tial, ke mi treege amis cin tiam. Mi ne volas malpurigi mian unuan amon. Se mi ne amus cin tiam, mi senhezite cin prenus, sed nun mi ne povas. Ĉu vi komprenis, mi ne povas…
Ŝi levis siajn okulojn al li, kaj Mirski tralegis en ili tian sinceran peton, tian penton pri ĉio, tian soifon pri pura amo, ke li nevole ektimis.
Li vidis, ke ŝi povas esti savita, ke li per unu kiso povus elviŝi la tutan malhonoron el ŝia frunto kaj ŝin levi alten — alten super la popolamaso… sed ankaŭ li estis el la sama amaso… kaj li havis eternajn prenojn-donojn kun ĝi, kaj tion, kion ĉi tiu amaso piedfrapis kaj forlasis sur la strato — li ne kuraĝis levi. Ŝi volis oferdonon de li — li ne povis akcepti tion.
Kaj en tiu ĉi minuto en li aperis sola deziro — ke li tuj foriru de ĉi tie, por ne fari iun abomenaĵon aŭ malsaĝaĵon.
— Aŭskultu, Nevena, li diris serioze, hodiaŭ ci estas tre ekscitita, mi ankaŭ — mi petas vin plej sincere kuŝiĝu, trankviliĝu, kaj morgaŭ… morgaŭ mi venos kaj ni babilos pri ĉio pli serioze kaj pli trankvile. Li stariĝis de l’kanapo kaj prenis sian ĉapon de l’seĝo.
— Kaj vi venos morgaŭ? ŝi demandis lin, fiksante la rigardon en liajn okulojn.
— Jes, mi venos, diris li decide.
Ŝi tralegis liajn pensojn.