— Kaj kial vi tiel opinias?
— Ĉar alimaniere mi ne komprenas kunvivon.
— Kaj ĉu vi ne konfesas, ke estas pli bone, se oni ne scias ĉion unu pri la alia… kaj tio ja ne povas esti alie, ĉar ĉiu homo havas en la animo anguleton, kien li neniun enlasas… Kaj ĉu vi ne havas tian anguleton? Ĉu?
— Mi ne havas sekretojn antaŭ vi!…
— Eble… poveble… vi virinoj, ĉiuj estas escepto…
— Ne ironiu… mi povas ĵuri, ke mi ne havas sekretojn antaŭ vi… kaj vi!…
— Vidu! mi ne povas ĵuri pri tiu afero!…
— Dio mia! Ĝis kiam vi turmentos min tiel! — diris Nevena kaj sin lasis fali sur la apogseĝon.
— Aŭskultu, Nevena, ne fariĝu infano plej poste, — diris li delikate al ŝi. Ŝi levis siajn okulojn al li.
— Diru al mi, Mitjo, vi montros al mi tiun kajeron, ĉu ne? traparolis ŝi mallaŭte, ĵetinte al li pasian rigardon promesantan plej furiozajn karesojn. Li renkontis ŝian rigardon kaj ekridetis. Ŝi komprenis, ke li divenis ŝian ludon kaj ŝi ruĝiĝis. Ŝi klinis sian kapon sur la brakon de l’apogseĝo kaj ekpensis: "Kia homo li estas? Kvazaŭ unuan fojon mi estas en soleco kun li? Kial mi per nenio povas lin obeigi?"
Nevena koleriĝis. Al ŝi fariĝas ofende. "Nenio, nenio influas sur lin kiam temas pri tiu tirkesto." Ŝia bela vizaĝeto sulkiĝis.
— Diru al mi, kie restis tiu amo, pri kiu vi parolis al mi ĉiam? Kio okazis kun tiu "plena sindono" unu al la alia, pri kiu mi kaj vi iam ĵuris?
— Plena sindono, Nevena, en tiu ĉi mondo ekzistas nur fizika; sian animon oni al neniu donas kaj dirante, ke oni ĝin donas, oni mensogas…
Post nelonge Mitjo rimarkis en la okuloj de Nevena blankajn kiel disverŝita diamanto brilantajn gutetojn. Io lin pikis. Li saltis el sia seĝo kaj sin ĵetis al ŝi.
— Nevena, Nevena, kial vi faras tion? kial de infana scivolemo vi kreas al vi suferojn?
— Eble… sed tiu tirkesto…
— Nevena!… ĉu serioze vi suspektas min? Diru al mi!
— Kaj tiu kajero?
— Diru al mi, Nevena, samokaze ĉu vi konsentus malkovri konfiditaĵon?
— Sekve, tiu kajero ne estas via?
— Kompreneble… Kaj li delikate ŝin ĉirkaŭprenis kaj altiris al si.
Pasia kiso silentigis en ŝi ĉian timon, dubojn kaj suspektojn. Ŝi trankviliĝis. Sed vespere, antaŭ ol ekdormi, iel subite ŝi diris al si mem: "Kiu do tiel facile konfidas siajn sekretojn?"
II.
Post kelkaj tagoj Mitjo forveturis pro oficaj aferoj en la provincon.
Nevena restis sola kaj la penso, ke apenaŭ iu konfidos sian sekreton al alia, ŝin ne forlasis. "Ĉu ne li mem diris, ke ĉiu homo havas unu anguleton en la animo, kien li neniun enlasas? Kiamaniere tiu iu donis al li siajn kajerojn? Tio ĉi estas neebla! Mitjo elpensis ĉion, nur por ne montri ilin al mi." Kaj iu nevenkebla forto ŝin tiris en lian kabineton, kie momente ĉiuj ŝiaj supozoj finiĝos — ŝi ekscios la veron.
Kelkafoje ŝi eniris en lian ĉambron, sed malferminte la pordon kaj alproksimiĝinte al la tablo, io ŝin haltigas. Al ŝi ŝajnas, ke en la kabineto estas iu, kiu ŝin observas. Ŝi sentas tian timon, ke ŝi volas elvoki la servistinon. Precipe la lastan fojon, kiam ŝi decidiĝis sidiĝi sur la seĝon, al ŝi ekŝajnis, ke Mitjo estas en la ĉambro, li divenas ŝiajn pensojn kaj kolere minacas ŝin. Ŝi ne kuraĝas sin moveti de sia loko, iutempe eĉ ŝajnas al ŝi, ke la ĉirkaŭaj mebloj havas postsignojn de vivo kaj ili komprenas, kial ŝi venis tien ĉi.
Nevena tiel ektimis, ke ŝi laŭte elvokis la servistinon. La servistino venis, Nevena petis de ŝi glason da akvo.
"Kiel malsaĝa mi estas! Kion mi timas?" Vidinte la servistinon, ŝi rememoris, ke ŝi devas iri al iu el siaj konatulinoj: ŝi volis eliri, sed denove restis en la kabineto. "Kie li lasis la ŝlosilon?" Nevena komencis traserĉadi en liaj paperaĵoj, en la ŝranko, sub la kanapo, ĉie. "Li estos ĝin preninta kun si… nenio… en la domo estas tiom da ŝlosiloj… iu taŭgos"… Ŝi kolektis ĉiujn ŝlosilojn. Provante malfermi per ili, ŝi rimarkis, ke la ordinaraj ŝlosiloj ne eniras en la ŝlostruon. "Sekve, li estas mendinta specialan ŝlosilon!" Tiu ĉi eltrovo ŝin surprizis. "Certe estas interne io grava… tre sekreta"… Tio ĉi ankoraŭ plifortigis ŝian deziron malfermi "la malbenitan tirkeston", kvazaŭ en ĝi kaŝiĝis io, kion ŝi nepre devas scii, sen kio ŝia vivo perdos sian signifon. Kaj ju pli ŝi konvinkiĝadis, ke estas neeble ĝin malfermi, des pli ŝi kredis, ke ŝi devas ĝin malfermi. Certan tempon ŝi eĉ pensis, ke ŝia devo estas fari tion. "Sed kiel? Kiel mi ĝin malfermu? Ĝin rompi sola — mi ne povas… mi devas elvoki seruriston?" kaj ŝi forsendis la servistinon por venigi seruriston. Ĝis kiam alvenis la seruristo, ŝi uzis sian tutan saĝon konvinkigi sin mem, ke estas necese vidi tiun kajeron. "Nur post tio mi trankviliĝos. Kio ajn estu tie, mi devas ĝin scii… alie, fine mi ĉesos lin ami… mi ĉesos kredi al li, kaj nia vivo aliformiĝos en inferon… Mi ne volas vivi tiel, kiel vivas la aliaj… Ĉu ne estas pli bone ekscii la veron ol lin suspekti pri plej teruraj aferoj, eble de li neniam pensitaj."
Kaj alia voĉo murmuretas al ŝi: "ne devas… ne devas… vi ne havas la rajton…" Kaj tiu ĉi voĉo estis tiel konvinkiga, ke ŝi fine decidis revenigi la seruriston.