"Kiel hodiaŭ, mi memoras tion… Mi estis oficistigita kiel ekspertizisto… ĉio dependis de mi… Mi konis tre bone la interesiĝantan personon… iu riĉulo… liberigita kontraŭ garantiaĵo… Kelkajn tagojn antaŭ la ekspertizo mi trovis sur mia tablo en la monujo 10 bankbiletojn po 500 fr. ĉiu kaj mallongan noteton: ‘Al tiu, kiu eĉ sen tio povas esti senpartia, sed oni ne volas esti maldanka.’ Kia kolero bruegis en mia animo en ĉi tiuj minutoj! Tuj mi prenis la monon kaj la noteton kaj iris ĉe la ministro. Tiu ĉi noteto indignigis ĉiun mian nervon… Sekve, li pensis, ke li trovis la ciferon, post kiu mi ĉesas plu esti honesta. Monstro! Mi pruvos al li, ke ekzistas ankoraŭ
"La morgaŭan tagon la komisio kunsidadis. Mia subaĉetinto aperis, li sin tenis kvazaŭ li ne konas min. Mi kelkafoje volis salti sur lin, ĵeti la bankbiletojn en lian vizaĝon, precipe min pliincitadis lia indiferenteco, kvazaŭ li estis certa, ke mi deklaros min je lia profito. Kaj mi deklaris min je lia profito, ĉar mi timis, ke en alia okazo li laŭte deklaros antaŭ ĉiuj pri tiu mono. Mi pensis tiam pri nenio, mi ne pensis, ĉu mia deklaro estas prava aŭ ne el la vidpunkto de mia specialeco, mi atentis nur ne diri ion malagrablan pri tiu sinjoro, kiu povis per unu vorto: ‘mi subaĉetis lin’ aŭ ‘mi volis subaĉeti lin’ min neniigi. ‘Se li estus honesta, kial li ne deklaris?’ — demandos li kaj ĉiu alia. Kaj de tiam mi penas konvinkigi min, ke mia decido estis justa, ke ne ĉar mi timis lin, aŭ ĉar li sendis al mi monon, mi deklaris min tiel, sed ĉar tiel devis esti. Alivorte li estis senkulpa kaj ne bezonis min subaĉeti. Mi neniam forgesos lian rideton, kiam li adiaŭis kun la komisio — li kvazaŭ dankis al mi per ĝi. Kaj mi estas certa, ke se la leĝo ne punus ambaŭ pro subaĉeto — li plezure ekridus en mian vizaĝon kaj rakontus pri la mono al miaj konatuloj; tian kompatindan mienon aldonadis al la vizaĝo mia unua nesperta malnoblaĵo.
"Kiel nun, mi rememoras, ke, plej unue mi pensis tiam, venonte hejmen — disŝiri je pecetoj tiujn malbenitajn bankbiletojn kaj prunteprenonte de l’amiko 500 fr. ankaŭ ilin fari sammaniere. Sed veninte hejmen la vesperon, al mi montriĝis, ke estos tre malsaĝe nuligi tiun monon. Kia ajn ĝi estis, ĝi ĉiam restis mono. Fine mi povas ĝin uzi ne por mi… mi povas ĝin disdoni al malriĉuloj…
"Kaj tiel la mono restis ĉe mi…
"Mirinda kreitaĵo estas homo! Estas minutoj, kiam mi simple abomenas kontraŭ Nevena… Kiajn akrajn timtremojn mi sentas, kiam ŝi fariĝas pasia je mi, kiam ŝi forĵetas flanken ĉian honton — mi ebriiĝas tiam de ŝia volupto, mi kisas ŝiajn piedojn… kaj minuton post tio, ŝi falas en miaj okuloj, kvazaŭ ŝi faris ion malhonoran… kvazaŭ la pasio, eĉ dum la plej forta amo, estas iu malpurega sento…
"… Mi travivas tri vivojn — iafoje en la sama tago, en la sama horo. Alia mi estas antaŭ la societo, kiu dividas la homojn je fortaj kaj malfortaj, je honestaj kaj malhonestaj. Tute alia mi estas antaŭ mia edzino, kie la vorto amo iafoje rememorigas al la homo la vortojn: ‘dum la plenumado de l’oficaj taskoj.’ Kaj nenion komunan mi havas nek kun la unua, nek kun la dua homo nun; tie ĉi en soleco mi estas tia, kia estis Adamo, kiam Dio lin kreis el simpla koto. Tie ĉi mi loĝas kaj mi ne timas pensi tion, kion pensas mia kapo, kaj ne tion, kion oni devas pensi, por subteni interparolon kun iu politika aganto, aŭ delikatan interklarigon kun sia edzino, en minutoj kiam ŝi eĉ ektedas al vi… kia ĝuo, povi sur pura blanka papero paroli kun si mem… ĉu povas tion anstataŭigi la interparolo kun la plej sincera amiko? Ĉu do estas sinceraj amikoj? Kiu estas freneza fordoni sian animon en la manojn de alia? Oni konfesas multajn aferojn al la homoj, sed estas aferoj, kiujn eĉ antaŭ Dio oni rifuzos. Kiel iu avarulo oni kalkulas vespere, antaŭ ol kuŝiĝi, ĉiujn siajn sekretajn pensojn, enrigardas en la anguleton de sia animo, ĉu io ne mankas tie… Nevena koleras, ke mi ne komunikas al ŝi ĉion, ke mi kaŝas tiun ĉi kajeron al ŝi. Sed ĉu estas eble rakonti al ŝi ĉion, kion mi scias pri mi mem?
"Amo! Edzeco! Kunvivo! kaj ĉu tio ĉi estas sufiĉa por ke ni havu la rajton grati unu al la alia en la animoj.