"… Mi denove rememoras pri mia unua malnoblaĵo kaj denove ŝajnas al mi, ke la plimulto el la homoj kondutus same kiel mi… kaj eble pli malbone ol mi… Antaŭ ĉio, mi faris al neniu malbonon, sed mi savis homon, kvankam krimulon. Mi komprenas, se mi estus la kaŭzo esti kondamnita senkulpulo… kaj interese estas, ĉu mi estis kapabla fari ankaŭ ĉi tion? Mirinda estas homo! Kiomaj estas la homoj, kiuj povus diri certe ĉu ili estas kapablaj je granda heroaĵo aŭ je granda krimo? Ni mem ne konas nin mem… kaj iom post iom ni malkovras niajn indecojn kaj malvirtojn, eĉ ne sentante ilin pli frue.
"Unu afero okupas min nun, kial tiel ofte mi haltas sur tiu ĉi afero. Ĉu tio ĉi ne estas riproĉo de l’konscienco? Pento? Mi ne emas kredi: mi sentas nenion similan en mi mem kaj estas certa, ke tio ĉi ne povas fariĝi ĉe mi iun tagon ideo fiksa kaj min konduki ĝis freneziĝo, ĝis memmortigo aŭ min devigi iri sola kaj min transdoni al la estraro. Iafoje mi eĉ pensas, ke dubinde estas ĉu mi lasos ĉi tiujn paĝojn, ke oni ilin legu post mia morto.
"Al mi ŝajnas, ke ankaŭ mi, kiel ĉiuj, aliaj ekdeziros forlasi la teron pura antaŭ la societo.
"Mi imagas la ekmiron de miaj amikoj, se tiuj ĉi paĝoj falus en iliajn manojn. Kion ili diros pri la ideala homo?
"Kaj malgraŭ ĉio mi donus nun multon, se ne estus tiu abomenaĵo en mia vivo — kvankam, ĝis hodiaŭ ĝi eĉ ne unu fojon malbonigis mian apetiton kaj mi travivis pro tio eĉ ne unu nokton en maldormo.
"… Mi ankoraŭ ne povas doni al mi kalkulon, kial mi edziĝis entute, kaj kial nome mi edziĝis je Nevena?
"Kaj eble ne nur mi donas al mi tiun ĉi demandon kaj ĝi okazas kiam plu ne estas tiel facile por detrui tiun ‘bonvolan kontrakton’. Nevena ankaŭ, mi estas certa, ne povus respondi al mi, kial ŝi preferis min pli ol la aliajn. Ŝi, certe, diros al mi: la destino de la sorto estis tia. Kaj mi pensas, ke ni vane enmiksas Dion kaj la sorton en niajn aferojn, kie estas bezone kaj kie ne. Ĉio estas okazo: okaze niaj patroj renkontiĝis kun niaj patrinoj kaj ni aperis en tiu ĉi mondo… okaze ni ankaŭ mortos de iu malvarmumo… okaze ni fariĝas juĝistoj, aŭ krimuloj… okaze edziĝas unu je Maria, alia je Stefania, tria je Nevena; kaj poste ni konsolas nin, ke ni estis speciale naskitaj unu por la alia. Edziĝinte, al mi eĉ en la kapo ne venis daŭrigi la homan genton, mi eĉ ne havis la deziron transdoni al mia posteularo mian ‘mi’.
"La penso feliĉigi Nevena’n ankaŭ malmulte min okupis.
"Eble mi esperis trovi almenaŭ mian personan feliĉon en ĉi tio? Apenaŭ. Ekposedi amantan, virgan junulinon, al mi estis konate ankaŭ pli frue. Kaj Nevena ne estis el tiuj, kiuj donas ion novan, neordinaran, ‘extra fin’, en tiuj ĝuadoj, ĉu fizikaj, ĉu aliaj. Sed kial en tia okazo mi edziĝis je ŝi, kaj ne je iu alia? Kial? Kial ni aĉetas de tiu ĉi magazeno, kaj ne de la alia? He tial! Ni eĉ ne donas al ni ĉi tiun demandon. Eble la parenceco de l’animoj? Interkompreno reciproka? Iuj komunaj ĝojoj, malĝojoj, ideoj? — Tute ne, kaj certe sekve de tiu momenta ekflamiĝo de l’organismo, kiu ne povas indiferente toleri la proksimecon de bela korpo. Ĝin havi senpune mi povis nur per la edzeco. Nevena ne povis esti aĉetita per mono, kaj ŝi ne estis el tiuj kreitaĵoj, kiuj sin donas, ĉar ili amas. Kison sen permeso ŝi konsideris kiel krimon… Parenceco de animoj? Kia ironio! Se morgaŭ mi rakontus detale al ŝi mian tutan biografion, elmontrus al ŝi miajn vidpunktojn pri vivo, pri virino, pri edzeco… kaj malkovrus al ŝi tiun anguleton de mia animo, kiun ŝi ne konas kaj kien mi ne enlasas ŝin — inter ni malfermiĝus abismo kaj ni terure aŭ konsterne demandos nin: ‘Kaj kiel ja en tiu okazo ni vivas kune?’… Jen kial estas pli bone, ke ni fermu la sekretojn de l’animo kaj iliajn ŝlosilojn ĵetu en la maron. Manĝi kune, dormi, interparoli pri tio ĉi kaj tio, esti trankvilaj kaj nin konsoli, ke ni estas kreitaj unu por la alia…
"… Tiom da tempo mi vivas kun ŝi, sed ĉu ni scias, kion malamas aŭ amas la alia? kaj ĉu ni klopodas ekscii tion?
"Ni klopodas, ĝis kiom tio estas ebla, ke la alia plenumadu niajn dezirojn kaj nur tiom…
"Jes, ŝi scias ekzemple, ke mi amas teon kun iom da sukero, ke mi ne amas petroselon kun viandbuletoj, sed ĉu ŝi komprenis, ke al mi estas malagrabla ŝia plej delikata kareso, kiam mi laboras? Kaj des pli terure estas, ke ŝi konscias tion kaj penas fari, ke pro unu ŝia rigardo, pro unu ŝia kiso mi forlasu ĉion. Kaj kiu virino ne dezirus tion?