"… Kial iafoje ni konscie mensogas unu la alian? Kial en minutoj de amekstazo ni mensogas plej malmodeste, ke ni ne povas vivi unu sen la alia, kaj poste ni tenkaptas nin je tiuj konfesoj, kiel iu procentegisto je la kambio subskribita dum malsobreco? Kaj mi ofte estas dirinta al Nevena, ke se ŝi mortos, mia vivo perdos ĉian sencon, fariĝos sencela. Ĉu povas esti pli malmodesta mensogo ol tiu ĉi! Kiaj malsaĝaj infanoj ni estas, parolante tion kaj kredante, ke ĝi estas sincera. Mi sentas per mia tuta cerbo kaj koro, ne mensogante nun min mem, ke se morgaŭ Nevena mortos, eĉ ne unu blanka haro estos aldonita al miaj haroj. Sendube, mi estos frapita, la ĉeesto de mortinto en la domo min konsternos kaj mi aspektos kiel homo treege suferanta… Min ekpremos dum kelkaj tagoj la morto kun sia nedivenita majesto. Mi frostotremos, vidinte ke la esencaĵo, kiun mi tenis en miaj brakoj, fariĝis senviva kadavro, pli malhela ol la kadavro de buĉita besto. Min terurigos la penso, ke ŝia bela talio, de kies aromo mi ebriiĝadis, malbonodoros…
"La tomba veturilo, la funebra oficiala publiko, la tombejo, ĉio ĉi tio efikos sur miaj nervoj… Plimalpli ni sentas tion ankaŭ dum fremdaj enterigoj. Sed diri nun sola al mi mem, ke post ŝia morto ĉio estas finita por mi — neniam! Mi eĉ, eble, ploros, ne edziĝos, sed eĉ ne unu peceton ŝi forprenos de mia koro per sia malapero… sed kial en tia okazo ni kiel infanoj amuziĝas? Kial iuj kredas tion? Kiel ekteruriĝus mia Nevena, se ŝi tralegus tiujn ĉi liniojn, ŝi, kiu imagas al si, ke post ŝia morto — mi tuj pafmortigos min sur ŝia kadavro.
"Ŝi postulis sincerecon! Ĉu ŝi ekdezirus, ke mi estu iom malkaŝa je tiu temo?
"Nu diru al mi sincere, kiom da viroj kaj virinoj ni ekkonus, ke ili kompatas la mortintojn, se ne estus funebro?
"Kaj al mi ŝajnas, ke mi ne estas iu escepto, mi ne estas tre malvarma, mi ne estas sensenta egoisto, kaj mi volas kredi, ke ni ĉiuj estas tiaj.
"Ni treege amas nin mem, por ami forte ankaŭ iun alian, tuj kiam li ĉesos liveri al ni tion, kion ni bezonis…"
Nevena ĉesis legi kaj, tiel sidante per grandaj, malfermitaj okuloj ŝi daŭris rigardi antaŭ si.
Al ŝi ŝajnis, ke iu renversis la tutan mondon antaŭ ŝi.
"Dio mia! Dio mia! ekmurmuris ŝi. Ĉu vere li estas skribinata ĉion ĉi tion? Kaj kiamaniere? Kiel mi ne povis rimarki, ke tiu ĉi homo ne nur ne amas min, sed min malamas, malestimas… Kaj kial li ne diris tion al mi? Kial li kaŝis tion en sia animo? Ĉu mi perforte restos ĉe li?" Ŝi simple ne volis kredi, ke li ĝin skribis serioze, ke la sama mano per la sama skribmaniero skribis iam al ŝi pasiajn, delikatajn leterojn.
"Kiu ekkredus, ke tiu ĉi homo povas esti tiel hipokrita, tiel sensenta, tia egoisto. Sed ĉu mi vere estis blinda por ne povi eĉ unufoje kapti en liaj okuloj la malestimon? Ne, mi ne estis blinda, mi memoras ĉiujn liajn vortojn, gestojn… Dio mia! Kian komedion li ludadis dum sia tuta vivo! Sed kial? Kial? Ĉu vere li ne povis veni ĉe min kaj diri al mi: ‘Nevena, mi ne plu amas vin, ni devas disiĝi!’… Sed kien, kien foriris tiu amo, pri kiu li rakontadis al mi antaŭ la edziĝo kaj poste… post la edzeco… Li certe ankaŭ tiam ne amis min… Li edziĝis je mi kvazaŭ li aĉetus ludilon en iu magazeno… Sed en kiu ni kredu tiam? Kiun ni amu? De kiu ni atendu reciprokecon, se la plej belaj homoj laŭvide estas tiel senanimaj kaj kruelaj?… Kaj mi kredis min feliĉa, mi imagis al mi, ke oni envias al mi." Ĝis tia grado ŝi estis konsternita de tiu frapo, ke ŝi ne volis kaj ne povis pli profunden enrigardi en sian animon kaj vidi, ke eble ankaŭ ŝi, kiel li, povus skribi samajn paĝojn… Ŝi sentis nur unu aferon, ke la homo, kiun ŝi opiniis kapabla morti por ŝi, eĉ larmon li ne verŝus se ŝi malaperos… Eĉ ŝajnis al ŝi, ke li nome tion atendas malpacience. Ŝia Mitjo, ŝia idealo, tiu perfekta homo, montriĝis plej ordinara mortemulo. Kaj, ĉu eĉ la simplaj mortemuloj tiel amas siajn edzinojn?
Dum momento, ŝi levis sian kapon kaj ĵetis rigardon ĉirkaŭen.
"Sed ĉu vere ĉio ĝis nun estis sonĝo? Ke jam la antaŭpasintan tagon tie ĉi, sur la sama kanapo, li ne sciis per kiaj plej delikataj vortoj min nomi… Sekve li ankaŭ tiam mensogadis… Sed ĉu mi povas de nun vivi kun li?… Kiel post tio ĉi mi permesos al li min karesi, sciante, ke samtempe li pensas pri tute alia afero… Dio mia! Ĉio estas finita inter ni!" Kaj ŝi ekploris kiel infano… "Kial, kial mi malfermis tiun ĉi tirkeston? Kial mi tralegis tiun ĉi kajeron? Ĉu ne estus pli bone, se mi nenion scius kaj se mi vivus kun iluzioj, ol kun tia efektiveco? Li estas malbona! Egoisto! Sensenta! Sed malgraŭ tio mi ne povas vivi sen li!" Kaj nur la sola penso, ke ŝi povas apartiĝi de li, ŝin ĵetadis tutan en malvarman ŝviton. "Ne, mi silentos! Mi silentos!… Mi kaŝos la kajeron, fermos la tirkeston kaj per nenio, per nenio mi malkovriĝos, ke mi scias ĉion. Mi ankaŭ havos unu anguleton en la animo, kien neniam kaj neniun mi enlasos… al li mi diros, ke se li ne scias, kial li edziĝis je mi — mi scias kial… kaj mi lin faros feliĉa, se eĉ mi devus morti por tio!"