— Devas esti la sama, ĉu povas ekzisti alia Linovski, li estas unu en tuta Bulgario. Se vi nur vidus lin… nenion li timas, nenion li konfesas.
Post momento ili disiĝis kaj Irmov iris en la restoracion.
Apud la tablo, ĉe kiu li tagmanĝis, sidis tuta kompanio de geviroj.
Lia manĝilaro estis sialoke, sed, por pasi, li devis maltrankviligi iujn el ili.
— Pardon!… ĝentile diris li.
La kompanio komencis senkulpiĝi, ke ĝi estas okupinta lian tablon.
— Estas nenio… estas nenio. Mi petas vin, al mi estas agrable… Post kvin minutoj li konatiĝis kun ĉiuj.
— Dro
Ivanov!…— Membro de la tribunalo Rankov…
— Instruisto Markov…
— Kapitano Ŝevronov…
— Sinjorino tia… k. t. p.
Post iom, eksciinte, ke Irmov morgaŭ forveturos al iu vilaĝo — ili decidis iri tien gaste ĉe la landlima kapitano.
— Ni prenos manĝaĵon kaj trinkaĵon…
— Ĝuste la noktoj estas lunaj…
— Nur nokte kun fiakro… kun glitveturilo, — insistis la sinjorinoj.
— La elspezoj po egale, laŭtiĝis iu.
Ĉe la penso pri la morgaŭa festeno, la kompanio gajiĝis kaj ĉiuj komencis rigardi ĉu iu ne trompiĝos regali.
Neniu decidiĝis. Iutempe Irmov frapis per sia glaso la tablon. Venis la restoraciestro.
— Alportu bieron!
— Kiom?
— Kiel kiom? kiom ni estas: 7-8-10 bierojn.
La kompanio ridaĉis ĝis la oreloj.
— Kaj tio… daŭrigis Irmov, alportu ian almanĝaĵon por la biero… nur pli multe, kaj por la sinjorinoj… kion ili amas?
— Ankaŭ ili trinkas bieron, diris iu.
La sinjorinoj modeste ekridis kaj, kiam oni elportis la bierojn, ĉiuj tostis kun Irmov. Li klopodis esti afabla kun ili, pridemandis ilin: kiel ili vivas, kien ili iras, ĉu ili havas distrojn.
— Pli bone ne demandu, diris la kapitano, ni estas tie ĉi vivaj enterigitaj. Post la Sofia militista klubo fali en tian stalon…
— Ha vi, la militistoj, kial vi plendas, vi estas la dorlotitaj infanoj de Bulgario, ekparolis la kuracisto. Kion ci faras tie ĉi? tutan tagon ci mallaboras, kaj la nokton ci sidas tie ĉi kaj la unuan de ĉiu monato trak… trak 400 franketojn kaj iom pli…
— Ne estas tute tiel… ĉu ni ne gardas la landlimon! La serboj… ni ekaŭdas ion, preparas sin kontraŭ Aŭstrio…
— Ili preparas porkajn kolbasojn por Aŭstrio… Ci demandu nin, la mizerulojn. Tutan monaton ci ĉirkaŭiru la regionon, tage ci ne havas tempon manĝi, nokte oni ne lasas cin en paco: pro febro oni cin vekas, kaj kiam ci iras, oni ne pagas, ĉiam amikoj estis… konatuloj. Kvazaŭ la medicino havas ion komunan kun la amikeco.
— Kaj kiel estas la regiono en sanstata rilato? demandis Irmov.
— Kiel ĝi estas? Malsanoj estas por 10,000 frankoj jare, kaj 50 frankojn ci ne povas enspezi monate. La ĉi tieaj homoj estas tiaj, ke ili kapablas morti, nur ne pagi vizitojn.
— Do, la salajro ne sufiĉas?
— Por pano ne sufiĉas, kaj vi ja scias, la scienco marŝas, ne atendas… necesas novaj libroj, gazetoj, perfektiĝoj.
— Silentu ci, nur de la drinkejestroj por atestoj tiun ĉi jaron ci prenis pli ol 500 frankoj. Kaj ni? kiel ŝajnas al ci? Puran monon da 236 frankoj 36 centimoj, turnu ĝin ĉiel, restas ĉiam tiel. La tuta regiono estas en ciaj manoj, homan vivon ci disponas, ci pendigas la homojn, kaj ci mem vivas kiel skribisto. Por edziĝofesto monon ci ne havas, aŭdigis sin la juĝisto.
— Kial ci ne fariĝas advokato?
— Mi ja fariĝos… Ankoraŭ du jaroj restas al mi ĝis pensiuliĝo.
Unuvorte, estis eĉ ne unu kontenta homo — ĉiuj estis ofenditaj de Bulgario. Irmov ne interrompis ilin.
— Mi komprenas, daŭrigis la kapitano, ni aŭ devas havi armeon kiel decas, aŭ oni ĝin maldungu. La armeo estas ĉio por la regno. Oni devas memori, ke la oficiro ne estas ŝtata. Se vi volas pacon, preparu vin por milito, diris Napoleono — ergo — pagu bone viajn oficirojn.
— Antaŭ ĉio la popolo devas esti sana: malsana popolo, malsanaj urbanoj — malsanaj soldatoj.
— La fina celo de ĉio estas la justeco — al ni venas kaj ŝtataj, kaj militistaj, kaj malsanaj, kaj sanaj… Anglio, diris mi ne memoras kiu filozofo, tenas sian tutan ŝiparon kaj armeon, por ke funkciu kelkaj magistratoj. Jen kial la situacio de l’juĝisto devas esti plej multe asekurita.
En la kompanio sidis iu popolinstruisto de la vilaĝoj. Aŭskultante ilin, li ne kuraĝis plendi: li hontis diri antaŭ tiom da homoj kian salajron ricevas, kaj krom tio li ne konis iun scienculon dirinta ion en favoro de l’bulgara popolinstruisto.
Post nelonge Irmov denove mendis po unu biero. Iom post iom la interparolo perdis la sciencan karakteron, ili komencis rakonti diversajn bulgarajn ŝercojn kun loka koloro. Ĉe kelkaj pli fortaj pecoj la sinjorinoj prenis tiajn virgajn fizionomiojn, ke la tuta pipro de la anekdotoj trafalis sencele. Poste ili pasis al la kantoj. Irmov trian fojojn mendis bieron kaj pozitive ĉarmis ĉiujn. Kelkiuj eĉ demandis lin, kie ili povas trovi liajn verkojn.
— He, tio, la verkistoj estas malŝparuloj, tramurmuris iu al sia najbaro.