— Kompreneble, saĝon ili havas senpage; li sidiĝas, skribaĉas ion fuŝe, iun mokaĵon… kaj hop, 100 fr. Oni diras ke Vazov[3]
per siaj romanoj konstruis domojn.— Kaj ni nian tutan cerbon eluzas por 200 fr. monate.
Post la kantoj oni metis la tablojn flanken, trovis ie du ekdormintajn ciganojn, vekis ilin kaj komenciĝis dancoj. Iun tempon la kompanio tiel entuziasmiĝis, ke ĝi elkriis eĉ "hura", kiam Irmov deklaris al la restoraciestro, ke hodiaŭ li pagas ĉion.
— Tamen, honte estas, flustris iu al siaj kamaradoj. La homo estas ĉi tie pli ĝuste nia gasto, kaj ni lin lasas pagi ĉion.
— Kiu lin devigas, li mem volas…
— Ne decas, ankaŭ ni devas pagi ion. Kion pensos la homo pri ni? Li nin priskribos ie.
— Kaj ree li havos sian monon.
Ĝis la 4a horo matene daŭris la vesperfesto. La restoraciestro ankaŭ estis kontenta de la verkisto kaj, kiam ĉiuj stariĝis por foriri, li saltis kaj mem donis al li la surtuton. Ili eliris sur la straton kaj faris tian bruon, ke la ekdorminta patriarkeca urbeto tuta saltis el la lito, kvazaŭ pro brulado. Sed la policestro estis kun ili, kaj la du patrolaj policanoj respekte salutis la kompanion.
Du-tri fojojn post la interparolo kun la instruisto, Irmov renkontadis Linovski en la stratoj, sed ankoraŭ de malproksime li ĉu revenis malantaŭen, ĉu deiris en alian straton. Li neniel volis renkontiĝi kun homo, al kiu li jam kiel studento ne donis la manon — precipe, kiam li eksciis, ke li nun tro riĉiĝis kaj fuŝagas en la tuta regiono. Do, ne vane oni antaŭdiris, ke tiu ĉi homo je ĉio estas kapabla… ke por li elekto ne ekzistas en la vivo.
Sed iun fojon okaze ili renkontiĝis vizaĝo kontraŭ vizaĝo. Irmov ne sciis kion fari kaj nevole haltis.
— Irmov!? ĉu estas vi? Mi vin serĉis, sciiĝinte, ke vi estas tie ĉi. Oni diras al mi, ke vi estis en la vilaĝoj… kolektas materialon por nova dramo… aŭ romano. Mi de tiuj aferoj ne multe komprenas, sed viajn laboraĵojn mi legis. Ĉiam vi flugas alten, homojn de Marso priskribas… ĉiam honestaj… ĉiam herooj — eĉ ne unu malbonulo. Vi restos tie ĉi ankoraŭ iun tagon, jes? Mi volas vin vidi, iom interparoli. Kiom da jaroj ni ne vidis nin! Ni ja estis kunlernantoj — kaj hodiaŭ… tiun ĉi vesperon vi vespermanĝos ĉe ni?… ne… ne… ĉi tio estas decidita.
— Mi apenaŭ povos, diris sendecide Irmov, tiun ĉi vesperon mi volas iom labori.
— Nenia laboro… En Sofio vi laboros. Kie vi laboros en la ĉi tiea atmosfero. Jam nun ni iros kune hejmen.
— Sed min oni atendos tie. Estas instruisto, al kiu mi promesis.
— Li atendos… mi sendos la serviston diri al li, ke vi estas ĉe mi. Kaj kion vi manĝos tie? Tiu baj[4]
Koljo ilin nutras tiel… Miajn porkojn mi pli bone nutras.— Sed por mi tie oni kuiras speciale.
— Ankaŭ mi preparos ĉion speciale por vi, kaj vinon — vi ne trinkis tian. Mi al la tuta regiono liveras vinon, sed vinon… trinkas nur mi. Neniamaniere mi allasos, ke vi nutriĝu tie. Ne rigardu la oficistojn — ili manĝas kion vi donas al ili. Ili ne rajtas havi guston. Ilia stomako devas elteni dum 15 jaroj la venenojn de via baj Koljo… kaj tiom. Poste enterigo, pensio… orfoj, estontaj oficistoj ktp. Sed sufiĉe ni parolaĉis, ni iru. Vi ne povas prezenti al vi kiom mi estas kontenta.
— Prave diri al vi, mi ne povos veni, mi sentas min laca.
— Aŭskultu, Irmov, mi komencas suspekti, ke vi simple ne volas veni ĉe mi. Kredeble, la ĉi tieaj sinjoroj estas al vi parolintaj Dio scias kion pri mi.
— Kial do? Kiu parolos al mi pri vi.
— Kiu!… ĉiuj. Ili ĝis la lasta estus min dronigintaj en glaso da akvo. Ili ankoraŭ ne povas pardoni al mi, ke mi, fremdulo, sidiĝis sur ilia kolo. Sed mi kulojn ne timas — ili ne pikas, nur zumas. Mi scias, ke ĉiuj… ankaŭ vi en Eŭropo[5]
rigardis min malrekte… sed la pasinta estas pasinta. Mi scias, ke nun vi estas verkisto — eminentulo… Kaj, eble, iun tagon tiu ĉi strato portos vian nomon, ĉar vi pasadis tie ĉi, sed nunmomente en tiu ĉi strato mi havas propran domon, kaj vi devas gasti ĉe mi. Ni parolos pri Okcidento, literaturo, pri vi. Nun por mallonge ni deiros en la gastejon, kaj de tie hejmen.