— Al mi ne pasas tiaj, mi konas la homojn, nur ke mi ne traserĉas en ilia animo. Kial estas al mi ilia animo? Kapra felo kostas pli ol ĝi. Ne ŝajnigu vin… vi almenaŭ konas la historion pri la diplomo kaj al ci ne estas agrable sidi kun mi, kun homo, kiu falsigis dokumentojn, ĉu ne? Vi hontas de mi, kaj mi hontas de neniu… ĉu vi aŭdas? — de neniu. En Bulgario oni ne havas de kiu honti, ĉiuj estas friponoj ĝis la lasta — ĉiu en la sia. Nur vi estas tute apartaj homoj — kun aero kaj gloro vi nutras vin kaj ne bezonas monon. He, kara mia, vi estas verkistoj — psiĥologoj… vi konas la homon, kaj ne konas la bulgaron. Vi skribas dramojn, vi konas la vivon, sed vi ne scias vivi. Tuta Bulgario vin konas, en Sofio per fingro oni montras vin… Vi donas saĝon al la tuta mondo, kaj unu propran domon vi ne havas. Mi scias, ke vi flugas alte, ke por vi mi estas bagatela, malpura insekto — pediko, ke vi naŭzas nun aŭskulti min kaj, se vi sidas ĉi tie, ĝi estas ĉar neniu vidas. En Sofio vi deiros en alian straton, se vi renkontos min, kaj ĉu vi haltigis iam vian saĝon sur mian vivon?… Tuta Bulgario esti grakanta kontraŭ mi, kiam okaze malkovriĝis, ke mia diplomo estas falsa. Tuj telegramoj en Eŭropon al diversaj universitatoj, korespondoj kun la prokuroro, la esplorjuĝisto — viva oni min estus enteriginta. Oni komencis proceson — la proceso perdiĝis, kompreneble, ĉiuj suspektis min. Kaj kial kaŝi nun — mi ĝin ŝtelis. Kaj ne nur mi estus ĝin ŝtelinta, kaj ne nur tion mi estus farinta — se mi ne povus ĝin forŝteli, mi estus ekbruliginta la tutan juĝejon… Sofion mi estus bruliginta. He, amiko, facile estas paroli tiel: honesteco, ideeco, principoj, kiam vi estas naskita de honestaj gepatroj, en varma ĉambro, kaj jam en la popollernejon vi iradis kun gantetoj kaj galoŝoj; en la gimnazion kun horloĝo kaj monujo, kaj en Okcidenton via patro mem forkondukis vin. Li mem metis vin en pensionon, por ke ne difektiĝu la stomaketo de la knabeto, dum mi, kvazaŭ kiam mi naskiĝis, mi eliris nuda sur la straton kaj ĝis mia dekjara aĝo mi vagis sur la vojo, servis en gastejoj, drinkejoj, razejoj. Troviĝis poste iu pli prudenta stultulo, akcepti min por nutri min kaj sendi min en la gimnazion. Mirinde bela estis la vivo ĉe li! neniam ĝis tiam mi manĝis ĉiutage. Vere, la scienco marŝis malforte, sed mi pasigis kvin klasojn. Poste mi malpaciĝis kun mia bonfaranto, kaj ĉu vi scias kial? Li kulpigis min, la malbenito, ke mi forŝtelis la orajn ornammonerojn de lia edzino. Mi ne estas de la speco de l’kaŝemuloj… La tutan regionon mi nun senhaŭtigis, la infanon de patrina brusto mi forŝiros, se mi havas ekzekutpermesilon. Mi venenas la tutan distrikton per falsigita vino, miajn servistojn mi nutras per putra sekviando. Mi estas fripono, azeno, porko — pli granda ol tiu, kiun vi vidis en mia gastejo, sed la ornammonerojn ne estis forŝtelinta mi. Kaj ne ke mi ne bezonis monon, kaj ne ke mi ne sciis kie ili troviĝas… ne, sed tiam mi estis bruto kiel vi… principojn mi ankoraŭ havis: ke la ŝtelo estas krimo, kaj sin fleksi pro malsato estas heroaĵo. Mi lin forlasis, komencis la oficistecon — fariĝis skribisto. En nia tempo la skribistojn oni rigardis kiel vin la verkistojn nun, nur ke oni pagis al ili. Post du jaroj mi jam havis lakŝuojn kaj bastoneton — kaj eĉ monon mi estis metinta flanken. Pli poste mi decidis laŭ la konsiloj de kelkaj kamaradoj en la gimnazio forveturi por studi la juron. Tiam oni akceptadis ankoraŭ ĉiun ajn. Mi forveturis, enskribiĝis, studis jaron kaj duonon. Restis al mi ankoraŭ tiom — la monon mi elmanĝis ĝis centimo. Vi, kiuj restis en Okcidento kvin ĝis dek jaroj, kaj ĉiumonate la poŝtoficisto alportadis al vi la bluetajn mandatojn[7]
, ĉu vi havas ideon, kio estas resti sen speso — al la tuta mondo skribi kaj ne havi kiu sendu al vi centimon? Vi tiam malestimis min, ke mi ne havas monon por tabakon aĉeti al mi, nun oni manĝas mian kapon, ke mi havas multe da mono — ke mi povas ĉiujn aĉeti. Samtempe ili manĝas mian kapon — samtempe ili envias. Ankaŭ vi envias min — sed vi diros, kun malnoblaĵo mi ĝin gajnis… ankaŭ tiel ĝi estu. Ĉu vi scias, kio estas malnoblaĵo? Ne, vi ne scias — ankaŭ ĝi estas talento, ennaskita en la homo, kiel via talento. Unu naskiĝas talenta verkisto — alia talenta fripono. Ĉu vi komprenis?Momenton li haltis, verŝis vinon en sian glason, eltrinkis ĝin, viŝis siajn lipojn kaj ankoraŭ pli nerve daŭrigis.