Irmov ne kuraĝis rifuzi — la ĝentileco venkis. "Plej poste scivoleme estas vidi de proksime tiun ĉi homon… kio ja restis en li ankoraŭ homa?" Ili ekiris kaj eniris en grandan drinkejon. Apud ĝiaj eluzitaj nudaj tabloj sidis grupoj da vilaĝanoj. Forta odoro je brando sufokis la delikatan nazon de la Sofia revanto. Li nevole faris grimacon. — "Jen, ja ankaŭ la nacia odoro, diris ridetante Linovski. Ĝi ne estas tiel agrabla, kiel vi ĝin priskribas en viaj rakontoj". — Ĉe la dekstra flanko de l’drinkejo pordo kondukis al la butiko, troŝarĝita per ĉiuspecaj komercaĵoj senorde disĵetitaj. Trans alia pordo estis videbla la korto. Apud la ŝtuparo mem trankvile kuŝis kelkaj grandaj, grasigitaj porkoj. Plue du personoj faligadis bovon; la tria tenis en sia mano malgrandan akran tranĉilon. Post nelonge la mano kun la tranĉilo malaperis en la gorĝon de l’bovo… Teruraj konvulsioj movigis ĝian tutan korpon, la kruroj senespere frapis la teron kaj streĉis la ŝnurojn. Ĝi mortadis malrapide, kun malfermitaj pro terurookuloj, kun plena konscio pri la farita perforto, ne suspektante, ke ĝiaj fratoj en Okcidento ne sukcesas eĉ antaŭmortan agonion. Irmov nevole deturnis siajn okulojn. Linovski trankvile rigardis la bovon kaj iutempe sin turnis al Irmov.
— Ne similas al viaj temoj, tio ĉi estas la vivo. La temo estas kruda… ne artista, kaj la honorario estas pli granda, multe pli granda ol la via. Ĉu vi vidas, jen tie, tiun porkon, kuŝiĝintan en la koto, kvazaŭ ĝi estas en hotelo "Royal". Ĉu vi scias, ke mi por ĝi ricevis pli grandan premion, ol vi por la lasta dramo ĉe la konkurso. Pardonu pro la komparo, sed tiel ĝi estas. La cirkonstancaro ne estas poezia, sed por mi gravas la rezultato. La mono estas unu kaj sama, ĉu donita por iu sentimentala romano aŭ por purigo de necesejoj. Jen ĉi tiun aferon oni ne volas kompreni, kaj tial ekzistas malfeliĉuloj. Mi scias, ke vi estas aliopinia: por vi ankaŭ la mono havas biografion, ankaŭ ĝi devas esti pura, nobla. Kaj la mondo estas tia, ke la malpura laboro pli multe enspezigas, ĉar ne ĉiu entreprenas ĝin. — Post iom da tempo ili eliris el la gastejo kaj ekiris al la domo de Linovski.
Irmov ekzamenadis en profilo sian kuniranton kaj miris pri lia trankvileco, senzorgeco kaj gaja humoro. "Ĉu li ja nenion sentas? Ĉu li ja ĉion forgesis? Ĉu ja la societo de l’porkoj mortigis ĉe li ĉion homan?"… Ili atingis la domon, supreniris la duan etaĝon, trapasis grandan koridoron kaj eniris en vastan manĝoĉambron. Ĝi estis ordigita laŭ Sofia maniero: granda kvarangula tablo, altaj lignaj apogseĝoj, apud la muro granda bufedo. Sur la tablo manĝilaro, en la mezo diversaj boteletoj da brandoj kaj konjako kaj ĉiueblaj almanĝaĵoj. De la manĝoĉambro trans malfermita pordo estis videbla la salono: en angulo videtiĝis piano, super ĝi la portreto de la princo[6]
, kaj sur la aliaj muroj bildoj kun diversaj pejzaĵoj — kaj ĉie remburita meblaro eĉ nekovrita. Irmov estis surprizita. Li estas vidinta ankaŭ pli belajn meblarojn ol tiuj ĉi, ne siajn — fremdajn; sed, nesciante kial, li sentis ĝenecon en sia animo. Linovski komprenis liajn pensojn.— Vi miras, ĉu ne? Ĉu estas la sama tiu Linovski, al kiu vi en Eŭropo 50 centimojn ne pruntedonis, ĉar vi sciis, ke li ne redonos ilin al vi. Sed kio estas ĉio ĉi kompare kun via sorto?… gloro, senmorteco, monumentoj… Ne miru: ĉiuokaze, ankaŭ ni estas io en la vivo, kvankam maldekstraj.
— Maldekstraj, kiuj havas kelkajn parojn da dekstroj, diris ridetante Irmov, mi ne povus amasigi ĉion ĉi dum 100 jaroj.
— Vi ĉion turnas en pensojn kaj figurojn, kaj ni nian tutan cerbon ŝanĝas en spesdekojn.
En tiu tempo en la koridoro estis aŭdata tia krio, kvazaŭ tuta roto da soldatoj atakis la ĉambron. La pordo brue malfermiĝis kaj unu post alia spiregantaj eniris la infanoj de Linovski.
— Kiel vi vidas, ni bredas ne nur porkojn, li diris ridetante. La infanoj ĉirkaŭiris sian patron kaj scivoleme trarigardadis la gaston. — Diru "bonan tagon" al la onklo. La infanoj unu post alia iris ĉe Irmov kaj memkontente etendis al li siajn manetojn.
— Belaj, sanaj knabetoj, diris Irmov.
— Ili vivas en plena libereco, kaj la bato estas malpermesita. Ankaŭ mi havas principojn. La infano ne devas esti timigita, por ke ĝi timu poste neniun en la vivo. Al instruado apartan emon ili ne havas, kaj mi ne trolaborigas ilin, sed la gimnazion ili finos ĉiuj, kaj poste ni disigos la ŝafojn de l’kaproj. Unujn mi sendos eksterlanden, la aliajn mi lasos ĉe mi, nur ne oficistoj — ili ne bezonas, mi de nun difinis la pension de ĉiu.
— He, Ivanĉjo, venu ĉi tien.
Unu el la infanoj proksimiĝis al la patro.
— Ivanĉjo, ĉu ci volas esti oficiro?
— Mi ne volas, paĉjo.
— Kaj oficisto?
— Ne.
— Kaj instruisto?
— Ne, paĉjo. La instruistoj marŝas kun disŝiritaj pantalonoj.
— Kaj kia ci volas fariĝi?
— Komercisto, paĉjo, kiel ci.
— Kial?
— Ĉar ĉiuj venos al mi peti monon, sed mi al neniu donos.
Linovski ekridetis, kaj Irmov malafabliĝis.