Sed kiam li eniris en la kabineton, la penso, ke post nelonge ŝi ekscios ĉion, tiel ŝin kaptis, ke ne konsciante kion faras, ŝi montris per la mano la ŝlostruon.
Malfrue estis por rezoni. Post momento antaŭ ŝi videtiĝis la malfermita tirkesto. La seruristo kaj la servistino eliris. Nevena restis sola. Sento de timo, miksita kun nekomprenebla ĝuo, ĉirkaŭprenis ŝian tutan estaĵon. Ŝi tuj prenis la paperojn el la tirkesto kaj iris sur la kanapon apud la fenestro, kvazaŭ timis, ke la suno ne brilos sufiĉe, ĝis kiam ŝi ilin legos.
Nevena malfermis la kovrilojn de unu el la kajeroj:
En la antaŭvespero de la edzeco ŝi ne sentis tiajn akrajn frostotremojn — post nelonge ŝi eniros en lian animon, ŝi traserĉos tie…
Al ŝi ŝajnis, ke ŝi malkovras novan mondon, novan vivon, alian teron, iun nekonatan al ŝi planedon. Ŝia koro tiel dolĉe ektremis, ke ŝi apenaŭ spiris.
Neniam dum sia vivo ŝi travivis tiajn akrajn, kiel la pinto de kudrilo, sentojn. Eĉ ne unu fojon ŝia interna mondo plenigis tiel ŝian animon, kiel tiu ĉi ankoraŭ nur malfermita kajero, kaŝanta en si la sekretojn de alia homo, vere proksima, sed samtempe fremda, tre fremda — ĉar alie tiu ĉi kajero havas nenian signifon por ŝi.
Kaj jen ŝi ĵetas siajn streĉitajn okulojn sur la kajeron kaj legas supre deflanke:
"Ĉiu homo en tiu ĉi mondo havas en sia animo unu anguleton, kien li neniun enlasas".
Tiuj ĉi mallongaj vortoj, kiujn ŝi aŭdis ofte de sia edzo, ŝin igis frostotremi. Al ŝi ekŝajnis, ke ŝi aŭdis lian voĉon, ke li staras apud ŝi kaj la tuta teruro de la faritaĵo trapasis ŝian cerbon.
Sed samtempe, nun ŝi kontraŭ nenio kaj al neniu donus la kajeron, antaŭ ol ĝin tralegi…
"Mi treege amas studi min mem kaj egale mi analizas miajn bonfarojn kaj pensojn, kiel ankaŭ la plej abomenindajn kaj eĉ krimajn… kaj tiajn mi havas multajn, tre multajn… al mi estas tiel agrable, kiam mi kaptas min mem en iun akran malnoblaĵon, kiun mi penas kaŝi per diversaj belsonaj nomoj… kaj antaŭ la homoj, kompreneble, mi preskaŭ ĉiam sukcesas en ĉi tio. Homo estas tiel kredema, li tiel kredas la bruon de belaj vortoj! Sed en soleco kun mi mem, de tiu plej interesa en la mondo
"Mi havas pasian deziron observi min kaj traserĉi en mia pasinteco, kia ajn ĝi estu kaj precipe tial, ĉar mi rimarkas, ke oni min opinias ne tia, kia mi estas… Min ĉiuj opinias, eĉ miaj malamikoj, kiel senriproĉe honesta… kaj mi uzas mian tutan saĝon, por subteni tiun ĉi opinion. Mi paciĝus kun multaj kulpigoj, sed mi neniam pardonus al mia amiko, se li aludas eĉ ion suspektan pri mia honesteco… kaj dume…
"… Jes, mi denove ripetas, ke ĉiu homo havas unu anguleton en la animo, kien li neniun enlasas, kien eĉ li mem enrigardas nekontenta, ĉar nur en tiu ĉi anguleto li sin sentas tia, kia li estas… Aliloke li ne estas ‘li’. Kaj se ni opinias la homon pli bona, aŭ pensas ke li povas esti pli bona — ĝi estas nur pro tio, ke ni ne konas ĉi tiujn anguletojn de l’animo… kaj pli bone estas ilin ne koni!… Mi skribas ĉion ĉi tion kun la sola celo — studi min mem… Okupitaj per la studado de la vivo kaj de la homoj, ni malmulte konas nin mem… Mi volas traesplori mian vivon de l’komenco ĝis la fino kaj tiam mia heredonto aŭ la posteularo komparu mian personan ekzistadon kaj mian oficialan biografion kaj vidu, ĉu estos io komuna?
"Kelkaj homoj nomas la ĵaluzecon nobla sento, aliaj ĝin miksas eĉ kun la amo mem.
"Li min ĵaluzas, sekve amas!" pensas iu malsaĝa virino. "Mi vin ĵaluzas, ĉar mi vin amas", trankviligas despoto-edzo sian malfeliĉan duonon, fermante ŝin en kaĝon.
— Laŭ mi, la ĵaluzeco estas la plej granda malnobleco, kiun povas manifesti homo. La ĵaluzeco de iu viro estas mem-opinio de homo, kiu imagas al si, ke ekster li la virino nenion bezonas "kiel ĉu mi mem ne sufiĉas al ŝi? kaj ŝi ree ne estas kontenta? Kion plu ŝi volas?" — pensas tiaj sinjoroj. Tio estas imago de malsaĝulo, kiu pensas, ke li estas sufiĉa por plenigi ĉiujn malplenaĵojn en la vivo de l’alia. Mia Nevena min ĵaluzas, eĉ je la libroj. Ŝi ne povas kompreni, kiel iu libro, kia ajn ĝi estu, povas esti pli interesa ol ŝi.
"… Mi ne scias, ĉu ekzistas homo en tiu ĉi mondo, kiu dum sia vivo ne faris iun abomenaĵon — ĉu malgrandan aŭ grandan, ĉu primonan aŭ alian? Apenaŭ ekzistas homo sur la terglobo kun saĝo kaj ventro, kiu akiris riĉaĵon aŭ altan situacion, nefarinte iun malnoblaĵon? Efektive, ĉe la unua rigardo ŝajnas, ke la plimulto el tiuj sinjoroj estas puraj, senriproĉaj, aŭ almenaŭ nesuspektaj. Sed enirinte en ilian animon, traserĉinte iom en iliaj biografioj, vi nepre trovos iun etan malnoblaĵon, etan kiel mikrobo, el kiu volviĝas poste tiu riĉaĵo aŭ situacio… Poste, la monero naskas napoleonojn[2]
aŭ la rangoj iras kiel minutoj… sed la komenco de l’sukceso estas en tiu ĉi eta malnoblaĵo, kiun oni eĉ forgesas pli poste.