Читаем Patroj kaj filoj полностью

— Jes … mi pensas, ke vi ĉiam restas en la sama loko, ĉar vi trodorlotis vin, ĉar vi tre amas la komforton, lukson, kaj ĉio alia estas indiferenta por vi.

Sinjorino Odincóv ree ekridetis.

— Vi absolute ne volas kredi, ke mi estas kapabla al pasio?

— Pro scivolo, eble, sed ne alie.

— Ĉu vere? Nun mi komprenas, kial ni tiel bone interkonsentas; vi ja estas tia sama, kia mi.

— Ni interkonsentas … — surde ripetis Bazarov.

— Ah, jes! … Mi forgesis, ke vi volas forveturi.

Bazarov leviĝis. La lampo malforte lumis en la mezo de la mallumiĝinta, bonodora, izolita ĉambro. La kurteno, de tempo al tempo balanciĝanta, enlasis internen la ekscitantan freŝecon de la nokto, — ekstere estis aŭdebla ĝia mistera murmureto. Sinjorino Odincóv estis tute senmova, sed sekreta ekscito ekregis ŝin iom post iom. Bazarov sentis la samon. Li komprenis subite, ke li estas sola kun juna, bela virino…

— Kien vi iras? — malrapide diris ŝi.

Li respondis nenion kaj sin mallevis sur la seĝon.

— Do, vi opinias min trankvila, mola kaj trodorlotita estaĵo, — daŭrigis ŝi per la sama voĉo, ne deturnante la okulojn de la fenestro. — Kaj mi scias pri mi, ke mi estas malfeliĉa.

— Vi estas malfeliĉa? Kial? Ĉu vere vi estas sentema je malnoblaj klaĉoj?

Sinjorino Odincóv sulkigis la brovojn. Ŝin kolerigis, ke li tiel komprenis ŝin.

— Ĉi tiuj klaĉoj eĉ ne ridigas min, Eŭgeno Vasiliĉ, kaj mi estas tro fiera, por ke ili povu maltrankviligi min. Mi estas malfeliĉa … ĉar mi ne havas deziron, volon vivi. Vi rigardas min fide, vi pensas: «Tion diras aristokratino, tute kovrita per puntoj kaj sidanta sur velura seĝo.» Mi tute ne kaŝas tion: mi amas tion, kion vi nomas komforto, sed samtempe mi malmulte deziras vivi. Rigardu tiujn ĉi kontraŭdirojn, kiel vi volas. Cetere, ĉio ĉi estas por vi romantismo.

Bazarov balancis la kapon.

— Vi estas sana, sendependa, riĉa; kion plu vi deziras?

— Kion mi deziras, — ripetis sinjorino Odincóv kaj eksopiris. — Mi estas tre laca, mi estas maljuna, al mi ŝajnas, ke mi vivas jam tre longe. Jes, mi estas maljuna, aldonis ŝi, malrapide surtirante la ekstremojn de la manteleto sur siajn nudajn manojn. Ŝiaj okuloj renkontis la okulojn de Bazarov, kaj ŝi iomete ruĝiĝis. — Post mi jam estas tiom da rememoroj: la vivo en Peterburgo, riĉeco, poste malriĉeco, poste la morto de mia patro, edziniĝo, vojaĝo eksterlandon ktp, ktp. Multe da rememoroj, kaj nenio inda pro rememoro; antaŭ mi longa, longa vojo, sen celo … Kaj mi ne sentas deziron iri.

— Vi estas tiel senrevigita? — demandis Bazarov.

— Ne, — respondis sinjorino Odincóv post paŭzo, — sed mi ne estas kontentigita. Ŝajnas al mi, ke se mi povus doni al io mian amon…

— Vi dezirus ekami, — interrompis ŝin Bazarov, — sed vi ne povas ekami: jen kie estas via tuta malfeliĉo.

Sinjorino Odincóv komencis rigardi la manikojn de sia manteleto.

— Ĉu mi ne povas ekami? — diris ŝi.

— Mi dubas! Sed malprave mi nomis tion malfeliĉo. Kontraŭe, tiu meritas kompaton, kiun renkontas tia aventuro.

— Kia aventuro?

— Ekami.

— De kie vi scias tion?

— De rakontoj, — kolere respondis Bazarov.

«Vi koketas, — pensis li, — vi enuas kaj incitas min por pasigi la tempon, kaj mi…» Lia koro, efektive, ŝiriĝis.

— Krom tio, vi estas eble tro postulema, — diris li, klinante sian korpon antaŭen kaj ludante kun la flanko de la apogseĝo.

— Eble. Laŭ mia opinio, aŭ ĉio, aŭ nenio. Vivo por vivo. Se vi prenis mian, donu vian, kaj tiam sen bedaŭro, sen reveno. Alie, prefere nenio.

— Konsidere ĉion, — diris Bazarov, — ĉi tiu kondiĉo estas justa, kaj mi miras, ke ĝis hodiaŭ … vi ne trovis, kion vi deziras.

— Kaj vi pensas, ke facile estas sin plene doni al io ajn!

— Ne facile, se oni konsideras malvarme kaj atendas kaj alte taksas sin mem; sed sen pripenso sin doni estas facile.

— Kiel ne taksi sin alte? Se mi valoras neniom, kiu bezonas min?

— Tio ne estas mia afero; la alia devas kalkuli, kiom mi valoras. La ĉefa afero estas scii sin doni.

Sinjorino Odincóv iom levis sian dorson de la apogseĝo.

— Vi parolas, kvazaŭ vi ĉion ĉi jam spertis, — komencis ŝi.

— Simpla okazo, Anna Sergéevna: ĉio ĉi, vi scias, ne estas mia specialo.

— Sed vi scius vin doni?

— Mi ne scias; mi ne volas glori min.

Sinjorino Odincóv respondis nenion, Bazarov eksilentis. Sonoj de la fortepiano atingis ilin de la salono.

— Kiel malfrue Katja ludas hodiaŭ, — rimarkis Anna Sergéevna.

Bazarov leviĝis.

— Jes, jam estas malfrue, tempo estas por vi ripozi.

— Atendu, kien vi rapidas … mi devas diri al vi unu vorton.

— Kian?

— Atendu, — murmuretis sinjorino Odincóv.

Ŝiaj okuloj haltis sur Bazarov; ŝajnis, ke ŝi atente rigardas lin.

Перейти на страницу:

Похожие книги

Судьба России
Судьба России

Известный русский философ и публицист Н.А.Бердяев в книге «Судьба России» обобщил свои размышления и прозрения о судьбе русского народа и о судьбе российского государства. Государство изменило название, политическое управление, идеологию, но изменилась ли душа народа? Что есть народ как государство и что есть народ в не зависимости от того, кто и как им управляет? Каково предназначение русского народа в семье народов планеты, какова его роль в мировой истории и в духовной жизни человечества? Эти сложнейшие и острейшие вопросы Бердяев решает по-своему: проповедуя мессианизм русского народа и веруя в его великое предназначение, но одновременно отрицая приоритет государственности над духовной жизнью человека.Содержание сборника:Судьба РоссииРусская идея

Николай Александрович Бердяев

Философия / Проза / Русская классическая проза